Valeyres-sous-Montagny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valeyres
Valeyres-sous-Montagny
Blazono de Valeyres-sous-Montagny
Blazono de Valeyres-sous-Montagny
Blazono de Valeyres-sous-Montagny
Valeyres-sous-Montagny
Valeyres-sous-Montagny
Valeyres-sous-Montagny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 55″ N 6° 36′ 32″ O / 46.79861 °N, 6.60889 °O / 46.79861; 6.60889 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 55″ N 6° 36′ 32″ O / 46.79861 °N, 6.60889 °O / 46.79861; 6.60889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 662
Areo 2,28 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 1441
Komunumkodo 5933
Mapo de Valeyres-sous-Montagny
Mapo de Valeyres-sous-Montagny
Situa mapo de Valeyres-sous-Montagny
vdr

Valeyres-sous-Montagny estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 662 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valeyres-sous-Montagny situas sude de la Ĵurasa Montaro ĉe la norda valflanko de la rivereto Birne proksimume 2 kilometrojn okcidente de la Lago de Neŭŝatelo kaj 3 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Valeyres, nova loĝokvartalo en sudoriento de la komunumo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,28 km², de kiuj 22,7% estas kovritaj de arbaro, 61,1% servas por agrikulturo kaj 16,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valeyres-sous-Montagny limas en nordo al Giez, en oriento al Grandson, en sudo al Montagny-près-Yverdon, en okcidento al Champvent, kaj en nordokcidento al Orges.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Valeyres-sous-Montagny situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, tamen la komunumo bone atingeblas. Tra ĝi kondukas konekta vojo de Montagny-près-Yverdon al Orges kaj la alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas nur unu kilometron sudoriente de la komunumo. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Valeyres-sous-Montagny datiĝas el la jaro 1139 kiel Valeriis. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Senjorujo Montagny-le-Corboz. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Valeyres-sous-Montagny apartenis al la Senjorujo Montagny en la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson kaj en 1803 al la Distrikto Yverdon, kiu lasta kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]