Giez VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Giez VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Giez.

Giez
Blazono de Giez
Blazono de Giez
Blazono de Giez
Kastelo de Giez
Kastelo de Giez
Kastelo de Giez
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 48′ 34″ N 6° 36′ 59″ O / 46.80944 °N, 6.61639 °O / 46.80944; 6.61639 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 34″ N 6° 36′ 59″ O / 46.80944 °N, 6.61639 °O / 46.80944; 6.61639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 400
Areo 4,77 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 1429
Komunumkodo 5559
Mapo de Giez
Mapo de Giez
Situa mapo de Giez
vdr

Giez estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 400 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Giez situas ĉe la suda piedo de la Ĵurasa Montaro proksimume 2 kilometrojn norde de la sudokcicdenta fino de Lago de Neŭŝatelo kaj prolsimume 4 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La nordan komunuman limon formas la rivero Arnon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Giez kaj la setlejo Petit Montborget kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,77 km², de kiuj 34,2% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Giez limas en nordo al Fontaines-sur-Grandson, en nordnordoriento al Fiez, en oriento al Grandson, en sudo al Valeyres-sur-Montagny, en okcidento al Orges, en nordokcidento al Vugelles-La Mothe, kaj en nordnordokcidento al Novalles.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Giez situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Grandson al Orges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu pasas rekte sude de la komunumo, estas Yverdon-Okcidento, kiu situas du kilometrojn sude de la komunumo sur la teritorio de Montagny-près-Yverdon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Giez datiĝas el la jaro 1011 kiel Gies. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de granda vilao el la romia epoko kaj burgonjaj tombejoj. La bienoj de Giez dum mezepoko apartenis al la monaĥejoj Romainmôtier kaj Hautcrêt, kaj ek de la 12-a jarcento al la nobela familio de Giez kaj ek de la 15-a jarcento al la familio de Pierre. Antaŭ la Batalo de Grandson la burgonja duko Karolo la Brava havis sian bivakon en Giez. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Giez apartenis al la Senjorujo Montagny en la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Giez

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]