Grandson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grandson
Blazono de Grandson
Blazono de Grandson
La Kastelo de Grandson
La Kastelo de Grandson
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46°48′32″N 6°38′46″O  /  46.80889°N, 6.64611°O / 46.80889; 6.64611 (Grandson)Koordinatoj: 46°48′32″N 6°38′46″O  /  46.80889°N, 6.64611°O / 46.80889; 6.64611 (Grandson)
Nombro de enloĝantoj 3149
Areo 7,86 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 1422
Komunumkodo 5561
Mapo de Grandson
Mapo de Grandson

Grandson estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grandson situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la urbeto Grandson kaj la vilaĝoj Tuileries-de-Grandson kaj Corcelettes.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 7,0% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 23,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandson limas en nordo al Fiez, en nordnordoriento al Champagne, en oriento al Bonvillars, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Montagny-près-Yverdon, en okcidentsudokcidento al Valeyres-sous-Montagny, kaj en nordokcidento al Giez.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tran Grandson pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kies malfermo en la jaro 1984 liberigis la urbeton de la transira trafiko. La komunumumo disponas pri propra alveturejo al la aŭtovojo kaj pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grandson datiĝas el la jaro 1049 kiel Granzio.

Sub Oto la 1-a de Grandson la merkata loko en la jaro 1328 akiris urbajn rajtojn.

La burgonja duko Karlo la brava volis konkeri la urbon sed li perdis la batalon de Grandson la 2-an de marto 1476.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Daniel de Raemy: Grandson en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-09)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]