Ependes VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Ependes VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ependes.

Ependes
Blazono de Ependes
Blazono de Ependes
Blazono de Ependes
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 33″ N 6° 36′ 29″ O / 46.74250 °N, 6.60806 °O / 46.74250; 6.60806 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 33″ N 6° 36′ 29″ O / 46.74250 °N, 6.60806 °O / 46.74250; 6.60806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 333
Areo 4,83 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 1434
Komunumkodo 5914
Mapo de Ependes
Mapo de Ependes
Mapo de Ependes
vdr

Ependes estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 333 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ependes situas sur la Orb-Ebenaĵo okcidente de Yverdon-les-Bains ĉe la suda bordo de la rivero Thielle. La komunumo konistas el la vilaĝo Ependes kaj la setlejo Le Château kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,83 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 75,2% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ependes limas en nordo al Treycovagnes, en nordoriento al Yverdon-les-Bains, en oriento al Belmont-sur-Yverdon, en sudo al Suchy, en sudokcidento al Essert-Pittet, en okcidento al Orbe, en okcidentnordokcidento al Mathod, kaj en nordokcidento al Suscévaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ependes pasas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas 2 kilometrojn oriente de la komunumo en Yverdon-les-Bains. Pere de stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Yverdon-les-Bains al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ependes datiĝas el la jaro 1154 kiel Spinles, el kiu nomo en la jaro 1174 fariĝis Espinnes. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Senjoroj de Grandson-Belmont, kiuj koncedis la interezojn el la vilaĝo al la Abatejo Lago de Joux kaj al la kartezia Monaĥejo La Lance. Sub berna regado Ependes apartenis al la Senjorujo Belmont en la Voktejo Yverdon kaj en la jaro 1663 fariĝis aparta Senjorujo por la berna Senjoro André du Plessis-Gouret. En la jaro 1764 la loĝantoj de Ependes paŝtigis la iamajn marĉojn de Orbe.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]