Bulera pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bulera pufino
Bulera pufino, en Golfo Hauraki (Novzelando), dum la reprodukta sezono
Bulera pufino, en Golfo Hauraki (Novzelando), dum la reprodukta sezono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus bulleri
(Salvin, 1888)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bulera pufino (Puffinus bulleri) estas birdospecio el Pacifiko nome marbirdo de la familio Procelariedoj; ĝi estas konata ankaŭ kiel Grizdorsa pufinoNovzelanda pufino. Ĝi estas membro de la grupo de nigrabekaj kaj kojnformaj pufinoj nome Thyellodroma, inter la plej grandaj pufinoj de proponita genro Ardenna, kaj ĝi formas superspecion kun la Pacifika pufino ("P." pacificus).[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Migranta birdo ĉe la Nacia Marrezervejo Cordell Bank ĉe Kalifornio (Usono); notu supraflugilan bildon.

Plenkreskulo estas 46–47 cm longa, kun enverguro de 97–99 cm, kaj oni registris pezojn de 342-425 g. La supraj partoj de la Bulera pufino estas bluezgrizaj. Estas nigreca stribendo el la triarangaj flugoplumoj al la unuarangaj flugilkovriloj. Ankaŭ la unuarangaj flugoplumoj estas nigrecaj; la du nigraj areoj ne kuniĝas; la areo inter ili estas sufiĉe helgriza, kaj ĉe brila lumo ĝi povas aspekti preskaŭ blanka. Kiam la birdo antaŭeniras, la bildo havigas la impreson de rompita nigra "M", kun helgrizaj inter-estaj areoj.[2]

La subaj partoj estas brilblankaj; ĉekape la grizo de supraj partoj etendas subokule kaj la blankaj vangoj povas brili rimarkinde, kiel ĉe la pli malgrandaj pufinoj de la genro Puffinus sensu stricto. La flugoplumoj estas nigrecaj kaj la vosto estas kojnforma; beko kaj irisoj estas malhelaj. Elnestiĝintaj junuloj jam havas la plenkreskan koloraron; la idoj estas kovrataj el griza lanugo.[2]

Kompare kun aliaj pufinospecioj, tiu ĉi specio estas nekutime facile identigebla mare pro sia kombino de konsiderinda grando kaj la distinga marko kun formo de M ĉe supraj partoj dumfluge, unike ene de sia genro kaj pli simila al kelkaj burdopetreloj (Pterodroma), la prionoj (Pachyptila) kaj ties parenco, nome la Blua petrelo (Halobaena caerulea). Tiuj estas ĉiuj multe pli malgrandaj birdoj, eble dutrione longaj kaj envergure kaj malpli ol duono laŭ korpo el la Bulera pufino.[2]

Teritorio kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas pelaga kiel la aliaj pufinoj de la grupo Ardenna; ĝi estas transekvatora migranto kun teritorioj tra plej el la Pacifika Oceano for de la reprodukta sezono. Kvankam ili loĝas sur la ĉearktaj akvoj ĉe Kamĉatko kaj ĉe Aleutoj, la specio ne estas dokumentita el la ĉeantarkta Pacifiko; tiu ŝajna foresto tamen povus simple esti rilata al manko de studaj oportunoj en la ampleksegaj seninsulaj regionoj sude de la Polinezia Triangulo. Ili estas sufiĉe komunaj ĉe la okcidenta marbordo de Usono dum la fino de la somero kaj komenco de aŭtuno, kaj povas ĝenerale esti observata ne tro for el tero laŭ la tuto de marbordoj kaj moderklimataj kaj tropikaj de Ameriko. Ties ĝenerala foresto el plej de Melanezio kaj okcidenta Mikronezio – kie homa setlado kaj martrafiko estas konsiderinda – estas tiele probable aŭtenta; nur izolaj registroj, kiaj el Marianoj, Palau kaj Yap, eksistas el okcidento kaj sudokcidento el Marŝaloj.[3] Estis registrita vaganta birdo ankaŭ en Atlantiko unufoje, ĉe Nov-Ĵerzejo (USA).[2]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Bulera pufino manĝas ĉefe fiŝojn, kalmarojn, kaj krustulojn kiaj la krilo Nyctiphanes australis. Ĝi foje sekvas ŝipojn kiaj fiŝkaptaj ŝipoj, kaj povas esti parto de miksa kunmanĝantaro. Manĝo estas kaptata ĉefe ĝis la kapolongo sub la surfaco maksimume, ĉu la birdo plukas nur per la beko, ofte elfluge, aŭ mallonge metinte la tutan kapon, kutime dumnaĝe. Ili nek plonĝas elfluge tre ofte, nek el la akva surfaco.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kolonia nestumanto, reproduktulo ĉefe ĉe Tawhiti Rahi kaj Aorangi, ĉefaj insuloj de la insularo Poor Knights ĉe norda Novzelando. Tiu birdospecio nestumas en nestotruoj, rokfendoj aŭ sub radikoj de arboj, prefere de dense arbaraj deklivoj. La Bulera pufino povas troviĝanti ankaŭ reproduktanta en rompitaj rokoj de senarbaj klifinsuletojklifoj tamen, kaj plej el la aliaj kolonioj – de la pli malgrandaj insuloj de Poor Knights inter la ĉefaj insuloj kaj ĉe la sudoriento de Aorangi – estas tiaj. Oni observis paron reproduktantan en la insuloj Simmonds en 1980,[4] sed tio eble estis izola okazo.[2]

La reprodukta sezono ekas en oktobro kaj daŭras dum preskaŭ jarduono. La ununura ovo estas kovata dum ĉirkaŭ 51 tagoj, kaj la gepatroj ŝanĝas vicojn de kovado kaj manĝo ĉiun kvaran tagon pli malpli. Tempo antaŭ eloviĝo ne estas bone konata, sed per analogio kun la parencoj de la Bulera pufino tio devas ĉirkaŭi la 100 tagojn.[2]

Iam, ili estis ege uzataj kiel manĝofonto de maorioj, kaj ĉe Aorangi ili suferis amasan predadon fare de aproj aŭ sovaĝiĝintaj porkoj. Ties populacio falis tiom malalte kiom ĝis nur 100-200 paroj ĉe Aorangi fine de la 1930-aj jaroj. La porkoj estis formovitaj el la insulo en 1936, kaj la pufina populacio rekuperiĝis, laŭnombre al 200,000 paroj denove komence de la 1980-aj jaroj kaj alproksimiĝis al la eltena kapacito de la insulo fine de la 20a jarcento. Ĉiukaze la kolonioj ĉe Tawhiti Rahi kaj sur la plej malgrandaj insuletoj povus havigi birdojn por la resetlado de Aorangi, kaj la Bulera pufino estis neniam konsiderata minacata al formorto por antaŭdidebla futuro. Male ĝi estas tre abunda birdospecio, kun ĉirkaŭkalkulata tutmonda populacio de 2.5 milionoj da birdoj. Sed ĉar oni ne konas ĉu ili reproduktiĝas sur iu ajn granda insulo en la regiono for de Poor Knights, ĝi estis klasita kiel Vundebla fare de la IUCN: unusola surloka katastrofo povus forbalaigi la specion entute.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carboneras (1992), Austin (1996), Austin et al. (2004), Penhallurick & Wink (2004)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Carboneras (1992)
  3. Wiles et al. (2004)
  4. IUCN (2008)
  5. Carboneras (1992), IUCN (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo HTML kompleta teksto senbilda
  • BirdLife International (BLI) (2008). Puffinus bulleri. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3a Januaro 2009.
  • Carboneras, Carles (1992): 58. Buller's Shearwater. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol. 1: Ostrich to Ducks): 254, plate 16. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariiformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
  • Wiles, Gary J.; Johnson, Nathan C.; de Cruz, Justine B.; Dutson, Guy; Camacho, Vicente A.; Kepler, Angela Kay; Vice, Daniel S.; Garrett, Kimball L.; Kessler, Curt C. & Pratt, H. Douglas (2004): New and Noteworthy Bird Records for Micronesia, 1986–2003. Micronesica 37(1): 69-96. HTML resumo

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]