Čakovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Csáktornya)
Larĝa panoramo en Čakovec
Larĝa panoramo en Čakovec
Čakovec
urbo en Kroatio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40 000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 122  (2021) [+]
Loĝdenso 353 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 23′ N, 16° 26′ O (mapo)46.38333333333316.433333333333Koordinatoj: 46° 23′ N, 16° 26′ O (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 76,9 km² (7 690 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Čakovec (Kroatio)
Čakovec (Kroatio)
DEC
Čakovec
Čakovec
Situo de Čakovec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čakovec [+]
vdr

Čakovec (hungare Csáktornya, germane Tschakturn) estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. La loknomo devenas de historia hungara familia nomo Csák (ĉAk).

Fortikaĵo de Čakovec

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Čakovec situas sur mildaj deklivoj, inter Mura kaj Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Zagrebo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Čakovec

Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kiun la aŭstroj okupis en 1270, en 1328 la hungaroj reokupis ĝin. Poste en 1437 la fortikaĵo apartenis al historia familio Cillei, ekde 1546 al familio Zrinski. Tiutempe la regiono estis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. La fortikaĵo pligrandiĝis. Tie vivis kaj mortis poeto Nikola Zrinski en 1664. Petar Zrinski tie komplotis kontraŭ Habsburgoj en 1671. Kiam li estis en Vieno, aŭstroj kaptis la okazon kaj detruis "Tschakturn". Post la turka erao la fortikaĵo iĝis kastelo, eĉ sukerofabriko, nun muzeo. En 1848 la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić. En 1910 loĝis en Csáktornya 5213 homoj (2433 hungaroj, 2404 kroatoj kaj 251 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), poste ĝi apartenis al Jugoslavio, fine al Kroatio, escepte inter 1941-1945, kiam ĝi rehungariĝis.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Čakovec okazis en jaro 2009 Mojosa Internacia Renkontiĝo.

Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bántornya Csáktornya Féltorony Dunatorony
Simontornya Tornya Tornyos Tornyosnémeti
Tornyospálca Torony Toronya