Csenger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csenger (ĉenger) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Csenger, kies centro estas. Csenger ne havas sencon en la hungara.

Malnova preĝejo en Csenger

Bazaj informoj

Geografio

Csenfer situas sur ebenaĵo, en maldekstra bordo de Somesul, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Mátészalka kaj Szatmárnémeti, 80 km oriente de Nyíregyháza. La urbo estas ankaŭ limpasejo al Rumanio.

Historio

La urbo apartenis al departemento Szatmár, ĝi elformiĝis apud grava komerca vojo (de la Granda Hungara Ebenaĵo al Transilvanio) en la mezepoko. Ĝia gotika kirko el briko estis konstruita en la 14-a jc. kaj iĝis unu centro de la hungara reformacio, loko, kunsidejo de kelkaj koncilioj. La ponto super Somesul estis grava trapasejo de la rivero.

Csenger ricevis en 1388 rajton je foiro, en 1429 rangon kampurbo, urborangon en 1989.

La urbo havas ankoraŭ novajn greka-katolikan kaj adventistan preĝejojn kaj malnovan kalvinanan preĝejon. Kastelo de Szuhányi (suhAnji) nun estas hotelo.

Famuloj

Ĝemelaj komunumoj