Gaspro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Gaspro
ruse Гаспра
ukraine Гаспра
krime-tatare Gaspra
Apartenas al: Jalta municipo, Gaspra komunumo
Koordinatoj: 44° 26′ N, 34° 7′ O (mapo)44.43611111111134.110555555556Koordinatoj: 44° 26′ N, 34° 7′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 11 100 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 98660—98669
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Gaspro (Krimeo)
Gaspro (Krimeo)
DMS
Gaspro
Gaspro
Gaspro
Situo de Gaspro sur la mapo de Krimeo
Gaspro (Jalto)
Gaspro (Jalto)
DMS
Gaspro
Gaspro
Gaspro
Situo de Gaspro sur la mapo de la Jalta municipo (la Gaspra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Gaspro (ruse Гаспра, ukraine Гаспра, krime-tatare Gaspra) estas urbotipa loĝloko en Krimeo; administre ĝi apartenas al la Jalta municipo kaj troviĝas 10 kilometrojn sud-okcidente de Jalto. La nomo de la loĝloko venas el la greka lingvo kaj signifas „blanka“.

La loĝloko situas iom super la maro, en la loko, kiu estas bone ŝirmita de nordaj ventoj fare de la monto Aj-Petro.

Historio

La homoj loĝis ĉi tie delongege. Konserviĝis multaj tomboj de taŭridanoj (praloĝantoj de Krimeo), kiuj apartenas al V-IVa jarcentoj aK. Komence de nia erao romianoj konstruas ĉi tie la fortikaĵon Ĥaraks, kies restaĵoj bone konserviĝis.

La nova historio de la loĝloko startas meze de la XVIIIa jarcento. Ĉi tie estis konstruitaj multaj somer-domoj, la loĝantaro aktive okupiĝis pri agrokulturo, vinber- kaj tabak-kulturado. Ekde la dua duono de la XIXa jarcento la loĝloko ekevoluis kiel perklimata kurac-loko.

En la jaro 1930 Gaspro ricevis statuson de urbotipa loĝloko.

Klimato

La klimato estas mediteranea, subtropik-tipa, seka, varmega, kun modere varma vintro. La averaĝa aer-temperaturo de januaro estas +4°С, de julio +25°С. La jara kvanto de hidrometeoj — 390 mm., la jara kvanto de sun-horoj — 2250, bansezono daŭras ekde fino de majo ĝis mezo de oktobro.

Ekonomio

En Gaspro estas fer-betona uzino kaj kelkaj negrandaj nutraj entreprenoj. En la loĝloko funkcias 1 mezlernejo, polikliniko, 8 sanatorioj, turisma bazo, porinfana sporta lernejo.

Vidindaĵoj

La ĉefa vidindaĵo de la loĝloko estas la kasteleto Hirunda nesto, konstruita en la jaroj 1911-1912 sub gvido de arkitekto L. Ŝervud. Kiel ankoraŭ unu arkitekturan monumenton oni povas mencii la palacon de grafino Panina (en kiu nun troviĝas la sanatorio Jasnaja Poljana) kun muzea ĉambro de verkisto L. Tolstojo, kiu vivis ĉi tie en la jaroj 1901—1902.

Ceteraĵoj

En Gaspro naskiĝis granda kleriganto kaj socia aganto de la krime-tatara popolo I. Gasprinskij.

Omaĝe al la loĝloko estas nomita la asteroido 951 (Gaspra).

Vidu ankaŭ


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje