Saltu al enhavo

Genro (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun apartigilo, Genro (biologio), Socia sekso, aŭ verka ĝenro.

Genrogramatika sekso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasojn, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la prahindeŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, mal-ina ("vira") kaj neŭtra. En multaj modernaj hindeŭropaj lingvoj la genroj aŭ kunfandiĝis al du iaj (ina kaj vira en la franca, hispana ktp; utra kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla). Tamen kelkaj aliaj lingvoj konservas la tri genrojn (ekzemple, la modernaj greka kaj slavaj).

En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genroj, pli ĝenerale nomataj klasoj de substantivoj.

La genroj en diversaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Hindeŭropaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Latinidaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

La latina konservis la tri hindeŭropajn genrojn. En la hodiaŭaj latinidaj lingvoj la neŭtro kaj la maskuleno (iĉvorto) ĝenerale kunfandiĝis. Restoj de la neŭtro ekzistas en kelkaj lingvoj:

Neŭtraj pronomoj kaj adjektivoj uziĝas, kiam ne estas rilato al substantivo, ekzemple en la hispana: lo bueno "la bona, la boneco" kontraŭe al el bueno "la bona, la (vir)bonulo, la bonaĵo" rilate al iu maskuleno (iĉvorto) aŭ li-seksa persono, la buena "la bona, la bonulino, la bonaĵo" rilate al iu femineno (invorto) aŭ ŝi-seksa persono. En la romanĉa sursilvana: igl ei bien "ĝi estas bona" senrilate, sed el ei buns "li estas bona", ella ei buna "ŝi estas bona".

En la rumana (ne en la arumana) la latinaj neŭtroj ĝenerale estiĝis ambaŭgenraj. Tio signifas, ke en la singularo ili kunfandiĝis kun la maskulenoj (iĉvortoj), sed en la pluralo kun la feminenoj (invortoj). En la itala ankaŭ ekzistas tiaj vortoj, sed malpli, do oni kutimas rigardi ilin esceptojn, ekzemple il ginocchio (m) "la genuo", plurale le ginocchia (f) "la genuoj".

En la romanĉa multaj estintaj neŭtroj formas la pluralon laŭregule per la sufikso -s, sed krome havas specialan kolektivan formon, kiu devenis de la pluralo kaj uziĝas kiel singularo: il meil "la pomo", pluralo ils meils "la pomoj", kolektiva formo la meila "la pomaro, la pomoj"; il fegl "la folio", ils fegls "la folioj", la feglia "la foliaro" (ekzemploj el la sursilvana dialekto). Malmultaj kazoj de tio troviĝas ankaŭ en aliaj romanaj lingvoj, ekzemple itale: il legno "la lignero", i legni "la ligneroj", la legna "la ligno". (El nuntempa rigardo tio ne havas ian interrilaton kun genroj, sed laŭdevene ĝi estas resto de la latina neŭtro.)

En kelkaj asturiaj dialektoj de la hispana ekzistas speciala neŭtro nomata neutro de materia (t. e. - memkompreneble - "neŭtro de materio"): pilu signifas "haro", kaj la neŭtra formo pelu signifas "hararo", ĉe la adjektivo: cebolla blanca "blanka cepo", sed cebolla blancu "blanka ceparo". La origino de tiu fenomeno estas neklara.

Inter la romanaj lingvoj ofte la genroj malsamas. Tiukaze oni kelkfoje parolas pri "falsaj amikoj". Ekzemple "la nazo" estas hispane la nariz (femineno), sed portugale kaj galege o nariz (maskuleno) dum rumane nasul (neŭtro); "la valo" estas hispane el valle (m), itale la valle (f).

Ĝermanaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En kelkaj ĝermanaj lingvoj estas la tendenco kunfandi maskulenon (iĉvorton) kaj feminenon (invorton) al genro nomita utro (dane: fælleskøn ("komungenro") aŭ malpli ofte utrum), kiu do opoziciiĝas nur al la neŭtro. Tute kunfandiĝis ili en la sveda (ne la gotlanda dialekto) kaj la dana (ne la bornholma dialekto). Do la substantivoj havas du genrojn. Tamen, la personaj pronomoj diferenciĝas laŭ sia natura sekso. En la dana ĉiu neŭtro anstataŭiĝas per la pronomo det, dum utra substantivo anstataŭiĝas per hun por ŝi-seksa persono, han por li-seksa persono kaj den por ne-persono.

En la norvega (nur bokmål) tendenco estas fari la saman kiel en la sveda kaj dana, kvankam ankoraŭ ekzistas vortoj, kiuj estas difinite maskulenaj aŭ difinite feminenaj. En la nederlanda (ne la flama) kaj la platdiĉa la diferencigo inter femineno kaj maskuleno (iĉvorto) ankaŭ preskaŭ foriĝis.

La angla kaj la afrikansa nur diferencigas laŭ la natura sekso, eĉ tio ne ĉe la substantivoj kaj iliaj konkordoj, nur ĉe la pronomoj, t. e., la situacio estas la sama kiel en Esperanto. Do la afrikansa sy samas al "ŝi", hy al "li" kaj dit al "ĝi".

En la frisa la situacio estas iom konfuza. En amringa kaj foeringa la femineno kaj la neŭtro vaste kunfandiĝis, dum en la okcidenta frisa (ne en la dialekto de Terschelling) kunfandiĝis la femineno (invorto) kaj la maskuleno (iĉvorto).

La islanda, feroa, norvega (nynorsk), gotlanda, bornholma kaj altgermana lingvoj konservis la tri hindeŭropajn genrojn.

Slavaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En la slavaj lingvoj konserviĝis la tri genroj. La ununura escepto estas la moliseslava (kelkfoje rigardata kiel kroata dialekto) en la Moliseo en Italio, el kiu pro itala influo la neŭtro foriĝis.

Hindiranaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

La sanskrita konservis la tri hindeŭropajn genrojn, kiujn nur malmultaj modernaj hind-ariaj lingvoj havas, ekzemple la marato kaj la guĝarato.

Multaj hind-ariaj lingvoj kiel la hindia, la urdua kaj la romaa, same la nuristanaj lingvoj kaj la iranaj lingvoj perdis la neŭtron.

Dum multaj iranaj lingvoj kiel la kurda kaj la paŝtua havas du genrojn, aliaj kiel la persa, la daria kaj la taĝika ne plu havas iajn genrajn distingojn.

Kelkaj hindariaj lingvoj anstataŭis la laŭtradiciajn genrojn per naturaj genroj. Tio validas por la bengala, la nepala kaj la sinhala. Do tie, ĉiu ŝi-persona substantivo estas femineno (invorto), ĉiu li-persona substantivo maskuleno, kaj ĉiu ne-persona substantivo neŭtro.

Aliaj hindeŭropaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En la keltaj kaj baltaj lingvoj la neŭtro malaperis. Ankaŭ en la albana la neŭtro nekutimiĝis. La armena ne konservis iajn ajn genrojn. La greka konservis ĉiujn tri genrojn ĝis la nuntempo.

Afrikaziaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj lingvoj, kiujn oni nomas afrikaziaj aŭ "ĥamido-ŝemidaj" (do inkluzive la ŝemidajn lingvojn kiel la hebrea kaj la araba), konas distingon inter femineno (invorto) kaj maskuleno (iĉvorto). Tio validas ankaŭ por la tiel nomataj "ĉado-ĥamidaj lingvoj" kiel la haŭsa.

Aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Krome la genroj ekzistas sporade, ekzemple inter la dravidaj lingvoj.

Esperanto kaj aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Esperantidoj

[redakti | redakti fonton]

La substantivoj de Esperanto kaj Esperantidoj ne montras genrojn. Tamen la pronomoj havas seksrilatajn formojn. Oni diferencigas inter la in-seksa (Esperanta) ŝi / (Ido-lingva) elu, la malin-seksa uzo de li / ilu kaj la ne-persona ĝi / olu. En Ido ankaŭ ekzistas la neŭtra formo lu, kiu uziĝas por ĉiuj tri kaj do estas eĉ pli vastasenca ol la seksneŭtrala senco de li en Esperanto. En la pluralo, Esperanto konas nur la formon ili (kiu respondas al ĉiuj singularaj formoj ŝi, li kaj ĝi), dum Ido analoge al la singularo konas eli, ili kaj oli, kun mallonga formo li por ĉiuj tri. Hezito estiĝas en Esperanto, kiam temas pri persono de nedifinita sekso. Tradicie, jam laŭ la Fundamento (kie ekzistas modela uzado de li por ajna persono sendepende de ties sekso, eĉ en kunteksto, kie fakte temas pri virino), oni tiucele uzas la pronomon li, dum por etaj infanoj kaj bestoj similsence uziĝas la pronomo ĝi, kaj nuntempe iuj aplikas tian uzadon eĉ pli vaste ol en la tradicia Esperanto, dum daŭre aŭdiĝadis kaj ankoraŭ aŭdiĝas proponoj uzi la formojn "ŝi aŭ li", "ŝi/li", "ŝili", "ŝli", "zi", "ri" aŭ aliajn neologismojn kaj kunmetaĵojn. En iuj kuntekstoj eblas entute eviti tian elekton kaj anstataŭe diri tiu, "koncerna persono" aŭ simile. Tia problemo ne estas konata en Ido, ĉar en ĝi ekzistas la tre vastasenca formo lu.

Multaj Esperantaj vortoj havas seksneŭtralajn radikojn, tiel oni ne bezonas postglui -IN-sufikson por inaj "gasto", "studanto", "prezidanto", "esperantisto", "soldato", "arabo", "pastro", "anĝelo", "kato" ktp. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj kun viraj kaj inaj radikoj, kie oni devas uzi -IN-formon por montri inan kontraŭparton (ekz. frato - fratino):

pronomo
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Norma Esperanto li ŝi
Riismo ri
Iĉismo li ŝi
Hiismo hi li ŝi
Geismo li geli ŝi
Ido il(u) lu el(u)
gepatroj
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Norma Esperanto patro gener-into patrino
Hi,ri-/Iĉismo patriĉo patro patrino
Geismo patro gepatro patrino
Ido patro genitoro matro
(ge)amikoj
Vira esprimo Senseksa esprimo Ina esprimo
Tradicia Esperanto amiko amikino
Lastatempa Esperanto amiko
Iĉismo amikiĉo amiko amikino
Ido amikulo amiko amikino
Komparo en Esperanta glosaro
Vira esprimo Senseksa esprimo
fraŭlo sol-ulo
knabo infano, jun-ulo
viro homo
edzo (ge-edzo), edz-ig-into
filo ido
frato (ge-frato)
kuzo / (vir-kuzo) (ge-kuzo)
reĝo monarĥo
princo reĝ-ido
monaĥo (ge-monaĥo)
papo -
eŭnuko -
Sinjoro -
(koko) / vir-koko koko
boko cervo, kapro
taŭro / (bovo) / vir-bovo bovo
Ina esprimo Senseksa esprimo
hetajro prostituito, mal-ĉast-isto
damo -
primadono -

Listo de vortoj de Esperanto kaj aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Esperante "bovo" povas signifi ambaŭ virbovon kaj bovinon. Ankaŭ "studento" povas signifi ambaŭ viran kaj inan. Tamen, "reĝo" povas signifi nur viran monarĥon, sed ne inan monarĥon (oni devas diri "reĝino"). Ne estas vira "gejŝo", nek ina "papo". La objekto kiu ne havas naturan sekson ĉiam estas neŭtra en Esperanto. Jen estas malgranda listo por kompari ĝin kun kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj.

Tamen por komparo de aliaj lingvoj restas la problemo ke en la sekva listo iom miksiĝis du konceptoj: estas unu afero ĉu iu vorto eksplicite indikas biologie viran (virkoko, papo), inan (kokino, primadono) aŭ biologie neŭtran vivaĵon, kaj dua, ĉu vorto eĉ biologie neŭtra laŭ la gramatiko de lingvo havas viran, inan aŭ neŭtran genron. La dua fenomeno ne gravas en lingvoj kiuj principe nur havas unu biologian genron, ekzemple Esperanto aŭ la angla, kaj malpli rimarkeblas en lingvoj kiuj ne uzas difinitajn artikolojn antaŭ substantivoj (ekz. ĉiuj slavaj), sed ja malfaciligas tiujn lingvojn, kiu havas plurajn biologiajn genrojn. Estas pura konvencio, aŭ eble poezia atribuo, ke "suno" en la romanidaj lingvoj estas vira vorto kaj "luno" ina, dum en la ĝermanaj lingvo "suno" ĉiam estas ina vorto kaj "luno" vira. Kaj la du konceptoj foje konfuzige interferas: ekzemple la germana vorto "das Mädchen" (knabino) estas gramatike neŭtra, sed indikas infanon sendube biologie inan. Kaj eblas ludi per la vortoj: Ekzemple por la germana lingvo tute ne ĝustas, ke ne imageblas ina "papo" - ekzistas fama romano, filmo kaj muzikalo pri (konsentite, fikcia) ina papo, nomata "Die Päpstin". "Persono", france "la personne", germane "der Mensch" aŭ "die Person", en ĉiuj kvar variaĵoj indikas homojn de ambaŭ seksoj, tutegale ĉu la substantivo havas neutran, inan (feminenan) aŭ viran (maskulenan) genron. Malgraŭ la miksiĝo de la du konceptoj, estas interese kompari diversajn lingvojn ĉi-rilate. Aparte frape kompreneble estas la komparo de biologie viraj, inaj kaj neŭtraj vortoj por mamuloj: eĉ denaska parolanto de nacia lingvo, kiu ne parolas Esperanton, post kompreno de la tri bazaj afiksoj de Esperanto por vireco, ineco kaj ideco de besto aŭtomate povas diri ĉiujn formoj en Esperanto, kaj ofte havos grandan problemon scii ĉiujn formojn en sia gepatra lingvo ... kio estas en la gepatra lingvo la vorto por "cervino", "virlupo" aŭ "ursido", por "virbaleno", "delfenino" aŭ "elefantido"?

Noto: la lingvoj en la sekva listo estas ordigitaj alfabete laŭ la lingvokodoj, kaj la listo ne ĉiam kompletas. Bonvenas kompletigoj. Tamen jam nun la listo montras en komparo, ke ekzemple la rusa havas nomon por virhundo kaj hundino, sed ne por hundo, dum la litova havas nomon por hundo, sed ne por virhundo kaj hundino ... kvankam hundoj ekde multaj jarmiloj akompanas homojn, do atendeblus ke ekzistus nomoj por ĉio. Por "bovo" surprize multaj eŭropaj lingvoj ne havas nomon - nur por "bovaĵo", manĝaĵo el bova viando, sed pri tio ja ĉi tie ne temas.

vira ina neŭtra
bestospeco kato
virkato
  • (de) Kater
  • (fr) chat
  • (lt) katinas
  • (ru) кот, котик
  • (sv) hankatt
kato
katino
  • (de) Katze
  • (fr) chatte
  • (lt) katė
  • (ru) кошка
  • (sv) honkatt
kato
  • (en) cat
  • (pl) kot
  • (sv) katt
hundo
virhundo
  • (de) Rüde (Hund)
  • (fr) chien
  • (pl) pies
  • (ru) собака / пес
  • (sv) hanhund
hundo
hundino
  • (de) Hündin
  • (pl) suka
  • (ru) сука
  • (sv) hanhund
hundo
  • (de) Hund
  • (en) dog
  • (lt) šuo
  • (sv) hund
bovo
virbovo
  • (de) Bulle / Ochse (okso, kastrita virbovo)
  • (en) bull / ox (okso)
  • (fr) taureau
  • (lt) jautis
  • (ru) бык
  • (pl) byk
bovo
bovino
  • (de) Kuh
  • (en) cow
  • (fr) vache
  • (lt) karvė
  • (ru) корова
  • (pl) krowa
bovo
  • (de) Rind
  • (fr) bœuf
koko
virkoko
  • (de) Hahn
  • (en) rooster, cock
  • (fr) coq / poulet (koko)
  • (lt) gaidys
  • (ru) петух
  • (pl) kogut
koko
kokino
  • (de) Henne
  • (en) hen
  • (fr) poule
  • (lt) višta
  • (ru) курица
  • (pl) kura
koko
  • (de) Huhn
  • (en) chicken
  • (fr) poulet
familiaj radikoj patro
  • (de) Vater
  • (en) father
  • (fr) père
  • (lt) tėvas
  • (ru) родитель
  • (pl) ojciec
patrino
  • (de) Mutter
  • (en) mother
  • (fr) mère
  • (lt) motina
  • (ru) родительница
  • (pl) matka
gepatro
  • (de) Elter (neoficiale)
  • (en) parent
  • (fr) parent
  • (pl) rodzic
filo
  • (fr) fils, enfant (gefilo)
  • (en) son
  • (de) Sohn
  • (lt) sūnus
  • (ru) сын
  • (pl) syn
filino
  • (fr) fille
  • (en) daughter
  • (de) Tochter
  • (lt) dukra / duktė
  • (ru) дочь
  • (pl) córka
gefilo = infano
  • (en) child
  • (de) Kind / Nachkomme
  • (lt) vaikas
  • (pl) dziecko
diversaj evidente viro
  • (fr) homme
  • (en) man
  • (de) Mann
  • (lt) vyras
  • (ru) мужчина
  • (pl) mężczyzna
virino
  • (fr) femme
  • (en) woman
  • (de) Frau
  • (lt) moteris
  • (ru) женщина
  • (pl) kobieta
  • (de) Mensch
  • (en) human
  • (ru) человек
  • (pl) człowiek
  • (fr) personne
homo
  • (en) person
  • (lt) asmuo
knabo
  • (fr) garçon
  • (en) boy
  • (de) Junge
  • (ru) мальчик
  • (pl) chłopak
knabino
  • (de) Mädchen
  • (fr) fille
  • (en) girl
  • (ru) девушка
  • (pl) dziewczyna
geknabo = infano
  • (de) Kind
diversaj ne-familiaj

homaj rilatoj

amiko
  • (fr) ami
  • (de) Freund
  • (ru) друг
amiko
amikino
  • (fr) amie
  • (de) Freundin
  • (ru) подруга
amiko
geamiko
  • (en) friend
koramiko
  • (fr) petit ami
  • (en) boyfriend
  • (de) fester Freund
  • (ru) кавалер, друг
  • (pl) chłopak
koramikino
  • (fr) petite amie
  • (en) girlfriend
  • (de) feste Freundin
  • (ru) подружка
  • (pl) dziewczyna
gekoramiko
La sufiksoj -ul-, -ist-,

-an-, -estr- kaj -id-

esperantisto
  • (fr) esperantiste
  • (de) Esperantist
  • (ru) эсперантист
  • (pl) esperantysta
esperantisto
esperantistino
  • (fr) espérantiste
  • (de) Esperantistin
  • (ru) эсперантистка
  • (pl) esperantystka
esperantisto
geesperantisto
  • (en) Esperantist
japano
  • (fr) Japonais
  • (de) Japaner
  • (ru) японец
  • (pl) japoński
japano
japanino
  • (fr) Japonaise
  • (de) Japanerin
  • (ru) японка
  • (pl) japońska
japano
gejapano
  • (en) Japanese
profesioj aktoro
  • (fr) acteur
  • (en) actor
  • (de) Schauspieler
  • (ru) актёр
  • (pl) aktor
aktoro
aktorino
  • (fr) actrice
  • (en) actress
  • (de) Schauspielerin
  • (ru) актриса
  • (pl) aktorka
aktoro
geaktoro
  • (de) Akteur
  • (en) actor
doktoro
  • (fr) docteur
  • (de) Doktor
  • (ru) доктор
  • (pl) aktor
doktoro
doktorino
  • (fr) docteure
  • (de) Doktorin
  • (ru) доктор
  • (pl) doktorka
doktoro
gedoktoro
  • (en) doctor
tituloj reĝo
  • (fr) roi
  • (en) king
  • (de) König
  • (ru) король
  • (pl) król
reĝino
  • (fr) reine
  • (en) queen
  • (de) Königin
  • (ru) королева
  • (pl) królowa
gereĝo= monarĥo
princo
  • (fr, en) prince
  • (de) Prinz
  • (ru) принц
  • (pl) książę
princino
  • (fr) princesse
  • (en) princess
  • (de) Prinzessin
  • (ru) принцесса
  • (pl) księżniczka
geprinco
sinjoro
  • (fr) monsieur
  • (en) mister, sir
  • (de) Herr
  • (ru) король
  • (pl) pan
sinjorino
  • (fr) madame
  • (en) mistress, ma'am
  • (de) Herrscherin
  • (ru) госпожа
  • (pl) pani
gesinjoro
diversaj religiuloj pastoro
  • (fr) pasteur
  • (de) Pastor
  • (ru) пастор
  • (pl) pastor
pastoro
pastorino
  • (fr) pastoresse
  • (de) Pastorin
  • (ru) пастор
  • (pl) pastorka
pastoro
gepastoro
  • (en) pastor
monaĥo
  • (fr) moine
  • (en) monk
  • (de) Mönch
  • (ru) монах
  • (pl) mnich
monaĥino
  • (fr) nonne
  • (en) nun
  • (de) Nonne
  • (ru) монахиня
  • (pl) mniszka
gemonaĥo
diversaj inaj radikoj primadono
  • (fr, en) prima donna
  • (de) Primadonna
  • (ru) примадонна
  • (pl) primadonna
ne-familiaj homaj japano
  • (fr) Japonais
  • (de) Japaner
  • (ru) японец
  • (pl) japoński
japano
japanino
  • (fr) Japonaise
  • (de) Japanerin
  • (ru) японка
  • (pl) japońska
japano
gejapano
  • (en) Japanese
diversaj senvivaj substantivoj
  • (fr) soleil
  • (it) sole
  • (de) Sonne
  • (lt) saulė
suno
  • (en) sun
  • (nl) zon
  • (ru) солнце
  • (pl) słońce
  • (de) Mond
  • (lt) mėnulis
  • (pl) księżyc
  • (fr) lune
  • (it) luna
  • (ru) луна
luno
  • (en) moon
  • (nl) maan
  • (ru) цветок
  • (pl) kwiat
  • (lt) žiedas
  • (fr) fleur
  • (de) Blüte
floro
  • (en) flower
  • (fr) eau
  • (ru) вода
  • (pl) woda
akvo
  • (en) water
  • (de) Wasser
  • (fr) lundi
  • (de) Montag
  • (lt) pirmadienis
  • (ru) понедельник
  • (pl) poniedziałek
lundo
  • (en) Monday
  • (fr) journal

(lt) žurnalas / laikraštis

  • (de) Zeitung
  • (ru) газета
  • (pl) gazeta
ĵurnalo / gazeto
  • (en) newspaper
  • (de) Journal
  • (fr) village
  • (lt) kaimas
  • (es) pueblo
  • (de) Weiler
  • (ru) деревня
  • (pl) wieś
  • (es) aldea
  • (de) Ortschaft
vilaĝo
  • (en) village
  • (de) Dorf
  • (nl) dorp
  • (fr) vaisseau
  • (lt) laivas
  • (ru) корабль
  • (pl) statek
  • (en) ship
ŝipo
  • (de) Schiff

Kategorioj kutime ne nomataj genroj

[redakti | redakti fonton]

Inter la ne-hindeŭropaj lingvoj pli oftaj ol genroj estas aliaj substantivaj klasoj. Ekzemple en la bantuaj lingvoj ĉiu substantivo apartenas al iu el pluraj klasoj, nur parte rilate al sia signifo.

En pluraj lingvoj oni diferencigas inter animaj kaj neanimaj substantivoj. Ekzemple, la rusa lingvo distingas inter "animaj" kaj "neanimaj" substantivoj (singularaj malinaj kaj pluralaj de ĉiuj tri genroj).

En la monia papua lingvo ekzistas tri klasoj: la vira-neŭtra, la ina klaso kaj la klaso de parencesprimoj.