Hidrargo
Hidrargo (latine: hydrargyrum, hydro = akvo, argyrum = arĝento) estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Hg kaj la atomnumeron 80. Ĝi estas peza, arĝentkolora transirmetalo, kaj unu el tri elementoj kiuj estas likvaj ĉe doma temperaturo. (La aliaj estas bromo kaj galiumo.)
Hidrargo estas uzata en termometroj, barometroj, kaj aliaj scienciloj. Ankaŭ ĝi estas toksa elemento, kaj povas damaĝi la hepaton kaj cerbon. Ĝia kunmiksaĵo kun metalo formas amalgamon.
Datenoj
- Simbolo: Hg
- Atomnumero: 80
- Atompezo: 200,59 u
- Kemia Serio: transirmetalo
- Bolpunkto: 629,88 K (356,73 oC)
- Fandpunkto: 234,32 K (-38,83 oC)
- Superkonduktiveco: 4,15 K (-269 oC)
- Denseco: 13 579,04 kg/m3
Produktado
En Hispanio famas el historiaj epokoj (Romia Imperio) la minoj de cinabro el Almadeno, provinco de Ciudad Real.
Bildaro
Vidu ankaŭ
- Kemio
- Metilhidrargo
- Hidrarga veneniĝo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
Proverbo
Ekzistas proverbo pri hidrargo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Li estas vera hidrargo. ”
Eksteraj ligiloj
greke http://www.webelements.com/webelements/elements/text/Hg/index.html
greke http://environmentalchemistry.com/yogi/periodic/Hg.html
greke http://www.jtbaker.com/msds/englishhtml/m1599.htm
greke http://www.theodoregray.com/PeriodicTable/Elements/080/index.s7.html
Referencoj
|