Jánd
Jánd (jAnd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Vásárosnamény.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1186/22.3844
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 4841
- Telefonprefikso: 45
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter dekstra bordo de Tiso kaj Ukrainio, laŭ traira flankovojo. Nyíregyháza troviĝas 67, Fehérgyarmat 23, Tarpa 17, Vásárosnamény 7, Tivadar 17 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1217. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis, en la 19-a jarcento estis ĉirkaŭ 40 etbienuloj. En 1920 la vilaĝo trovis sin apud nova limo de nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. En 1944 la judoj estis deportitaj, poste hungaroj deportiĝis al Sovetunio. La vilaĝo longe apartenis al Vásárosnamény, en 1990 sendependiĝis. La vilaĝanoj famas pri pruno, el kio oni faras ankaŭ brandon.
Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo
- monumento pri viktimoj
- monumento pri miljaro de 2000
- muzeo pri la vilaĝo
- fiŝkaptista lago, iam riverobranĉo