Jakov Perelman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakov Perelman

Jakov Isidoroviĉ Perelman (4-a de decembro 1882, Bjalistoko, Rusia Imperio - 16-a de marto 1942, Leningrado, Sovetunio) estas rusia kaj soveta sciencisto, plej konata kiel popularigisto de fiziko, matematiko kaj astronomio. Li estas unu el fondintoj de ĝenro de populara scienca literaturo kaj de t.n. "amuza scienco", ĝenro, tre populara inter junuloj de Sovetunio. Krome, en Rusio li estas kredata enkondukinto de nocio de scienc-fikcio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakov Isidoroviĉ Perelman naskiĝis je la 4-a de decembro (22-a de novembro laŭ la olda stilo) 1882 en Bjalistoko, kiu tiam apartenis al Grodna gubernio de Rusia Imperio (nun Bjalistoko estas parto de sendependa Pollando). Lia patro laboris kiel librotenisto kaj lia patrino estis instruistino en bazlernejo. Jakov Perelman havis fraton kun nomo Osip Isidoroviĉ, kiu iĝis verkisto kaj dramisto en rusa kaj jida lingvoj (konata laŭ sia kromnomo Osip Dimov).

La patro de Perelman mortis en 1883 kaj la patrino devis mem zorgi pri la infanoj. Ŝi rigardis bonan edukon plej grava por sukceso kaj klopodis doni ĝin al siaj infanoj (kiomgrade tio eblis por judoj en carisma Rusio). Jakov Perelman venis en bazlernejon en 1890 kaj je 18-a de aŭgusto 1895 eniris Bjalistokan Reallernejon - mezlernejon por infanoj el malriĉaj klasoj kun matematika-teknika fokuso.

Je la 23-a de septembro 1899 Perelman publikigis sian unuan verkon, eseon "Pri la atendata fajra pluvo" («По поводу ожидаемого огненного дождя») en gazeto "Grodnaj guberniaj novaĵoj" («Гродненские губернские ведомости»)

En aŭgusto 1901 Perelman eniris Lignan Institucion en Sankt-Peterburgo (nun Sankt-Peterburga Ŝtata Lignoteknika Akademio). Jam ekde la unua jaro en la lernejo li aktive kunlaboris kun loka ĵurnalo "Naturo kaj Homoj" («Природа и люди»). La unua lia eseo en la ĵurnalo, "La centjaro de asteroidoj", estas publikigita en la 4-a (aprila) volumo de jaro 1901. En 1903 patrino de Perelman mortis, sed li daŭrigis sian studon en la Institucio. En 1904 li iĝis "respondeca sekretario" (unu el ĉefredaktistoj) de "Naturo kaj Homoj".

En 1908 Perelman graduiĝis el la Institucio kun diploma verko pri temo "Malnovrusa ŝtata lignosega uzino. Ĝia aparataro kaj funkcio", kaj, je la 22-a de januaro 1909 ricevis diplomon de "lignosciencisto de I-a rango". Tamen, Perelman neniam laboris kiel lignosciencisto. Post graduiĝo li konstante laboris en la ĵurnalo, kaj kiel verkisto kaj kiel redaktisto. La ĵurnalista laboro donis al li sperton kaj scion pri multaj sciencaj amuzaĵoj.

En julio 1913 eldoniĝis la unua parto de "Amuza fiziko" («Занимательная физика»), pridisputeble la plej grava libro de Perelman. Ĝi atingis gravan intereson kaj inter ĝenerala publiko, kaj inter fizikistoj. Orest Ĥvolson, profesoro pri fiziko en Sankt-Peterburga Universitato, estis tre mirigita, kiam li eksciis, ke la aŭtoro de la libro estas ne fizikisto, sed lignosciencisto. Dum renkonto li diris al Jakov Perelman: "Lignosciencistojn ni havas sufiĉe, sed homojn, kiuj povus tiel skribi pri fiziko, kiel vi skribas, ni tute ne havas. Mia plej insista konsilo al vi: daŭrigu, nepre daŭrigu skribi similajn librojn estonte".

En 29-a de aŭgusto 1913 Perelman komencis korespondi kun Konstantin Ciolkovskij. Tiu ĉi korespondado daŭris pli ol 20 jarojn, ĝis morto de Ciolkovskij en 1935.

Je la 20-a de novembro 1913 Jakov Perelman prezentis prelegon "Pri ebleco de interplaneta komunikado" («О возможности межпланетных сообщений») en Rusia Socio pri Mond-ekscio. La prelego baziĝis je ideoj de Ciolkovskij. En 1914 li daŭrigis la spacan temon kaj publikigis adonan ĉapitron "Matenamanĝo en senpeza kuirejo" («Завтрак в невесомой кухне») por romano "De Tero al Luno" (De la Terre à la Lune) far Jules Verne, kie li disputis la efikojn de senpezeco. Al tiu ĉapitro li unue en Rusio uzis terminon scienc-fikcia, kiel kombinaĵo de terminoj "scienca romano" de Jules Verne kaj "fikcio" de Herbert Wells.

En 1915, dum somera ripoza vojaĝo, Perelman renkontis junan kuracistinon Anna Davidovna Kaminskaja. Post nelonge ili geedziĝis.

En jaroj 1916-1917 Perelman servis en Speciala koncilio pri brulaĵo en Petrogrado, kie li proponis ideon de dekreta tempo - movon de tempozono 1 horon malantaŭe por pli racia uzo de taga lumo kaj konservo de brulaĵoj. En la 1920-aj jaroj oni realigis la ideon en multaj partoj de Sovetunio.[1]

En 1916 publikiĝis la dua parto de "Amuza fiziko".

Post la Oktobra revolucio, en jaroj 19181923, Perelman laboris kiel inspektisto de Unuita Labora Lernejo de Popola Komisario pri Eduko de RSFSR. Li respondecis pri programoj de instruo de fiziko, matematiko kaj astronomio kaj samtempe instruadis tiujn fakojn en diversaj lernejoj.

En jaroj 19191929 li kreis kaj redaktis la unuan sovetan popular-sciencan ĵurnalon "En la laborejo de la naturo" («В мастерской природы»).

En 1924 partoprenis en moskva "Sekcio pri interplaneta komunikado" de la Socio por Subteno de Defendo, Aviadila kaj Kemia Konstruado (Общество содействия обороне, авиационному и химическому строительству; ОСОАВИАХИМ) de Sovetunio. Krom li, en la Sekcio membris Feliks Dzerĵinskij, Konstantin Ciolkovskij, Vladimir Vetĉinkin, Fridriĥ Cander, Nikolaj Rinin kaj multaj aliaj gravaj personoj de la epoko.

En 1924—1929 laboris en la scienca branĉo de leningrada "Ruĝa gazeto" («Красная газета»); Samtempe li membris en redaktaj kolegioj de ĵurnaloj "Scienco kaj Tekniko" («Наука и техника»), Pedagogia penso" («Педагогическая мысль»).

En 19251932 - membro de kooperativa eldonejo "Tempo" («Время»); organizis amasan eldonon de amuz-sciencaj libroj.

Ekde la 13-a de novembro 1931 ĝis fino de 1933 laboris en propaganda branĉo de Leningrada Grupo por Studo de Reaktiva Movo, estis membro de ĝia estraro kaj kreis projekton de unua soveta kontraŭhajla raketo. En 1932 ricevis honoran leteron de leningrada oblasta konsilio de la Socio por Subteno de Defendo, Aviadila kaj Kemia Konstruado "por aparte aktiva partopreno en prilaboro de scienc-teknikaj problemoj en la fako de aviadila tekniko, direktantaj al plifortigo de defendebleco de Sovetunio"

En 1932—1936 korespondis kun Sergej Koroljov pri problemoj de disvastigo de scioj pri la spaco. Laboris en leningrada branĉo de komsomola eldonejo "Juna Gardo" («Молодая гвардия») kiel aŭtoro, konsultisto kaj scienca redaktisto.

Je la 1-a de aŭgusto 1934 kune kun grupo de aliaj leningradaj verkistoj kaj scienc-popularigistoj renkontiĝis kun Herbert Wells, kiu estis vizitanta Sovetunion.

En somero 1935 vizitis Internacian Metematikan Kongreson en Bruselo.

Je la 15-a de oktobro 1935 fondis leningradan Domon de Amuza Scienco (kiu estis detruonta dum la Dua mondmilito).

En 1939 skribis fundamentan artikolon "Kio estas amuza scienco" («Что такое занимательная наука»).

Post komenco de la Dua mondmilito, ekde 1-a de julio 1941 ĝis februaro de 1942, dum sieĝo de Leningrado, Perelman prelegis soldatojn, matrosojn kaj skoltojn de Ruĝa armeo kaj ankaŭ partizanojn pri orientiĝo sen kompaso kaj aliaj iloj. Je la 18-a de januaro 1942 lia edzino Anna Davidovna Kaminskaja-Perelman mortis pro malsato dum deĵoro en malsanulejo. Jakov Perelman mem sekvis ŝin malpli ol monaton poste. Li mortis je la 16-a de marto pro malsato kaj malvarmo en subsieĝa Leningrado.

Laŭ Jakov Perelman estas nomita kratero Perel'man sur malantaŭa (ne videbla el Tero) flanko de la Luno. Iam estis onidiro, ke fama rusa matematikisto Grigorij Perelman estas filo de Jakov Perelman[2]. Tio estas malvero, Jakov Perelman ne havis gefilojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Entute bibliografio de Perelman enhavas na pli ol 1000 artikoloj kaj eseoj en diversaj eldonaĵoj, 47 popular-sciencaj kaj 40 amuzigaj libroj kaj 18 lernolibroj por diversnivelaj lernejoj.

Laŭ sovetaj registroj, inter 1918 kaj 1973 liaj libroj estis eldonataj 449 fojojn, kaj suma eldonkvanto estas pli ol 13 milionoj de kopioj. El ili 287 fojojn ili eldoniĝis en rusa lingvo (proksimume 12.1 milionoj de kopioj). 126 eldonoj kun suma kvanto ĉ. 935 mil kopioj estis en 21 aliaj lingvoj de Sovetunio.

Krome, libroj de Perelman ade eldoniĝis ekster Sovetunio. Laŭ kalkuloj de moskva bibliofilo Ju.P. Iroŝnikov, libroj de Perelman eldoniĝis 126 fojojn en 18 landoj en lingvoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Яков Перельман: штрихи к портрету. Статьи. Наука и техника ruse
  2. О. Волкова (24.08.06). Занимательный Перельман. MK.ru.