Kaliko (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Kaliko. |
| Kaliko | |
| Natura satelito de Jupitero (XXIII) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXIII[1] |
| Aliaj nomoj | S/2000 J2 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
23-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 23 180 793 km[2] |
| Discentreco | 0,214 |
| Klinangulo | 165,5° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 721,02 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 5,2 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~1,9 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 21,6[2] |
Kaliko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
[redakti] Malkovro
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron[3] de dek jupiteraj lunoj kiujn ili nomis J/2000 J 2 al J 11; inter tiuj, Kaliko kiu, estante tiam la dua jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 2:
Ĝiaj grando kaj maso (5,2 km kaj 1,9 × 1013 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 21,6; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
[redakti] Nomo
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Kaliko, (greke; Καλύκη: Kalike)[5]. Estas pluraj ulinoj nomataj Kaliko en la helena mitologio:
▶ Kaliko, amata de Zeŭso, patrino aŭ de Etlio aŭ de Endimio, laŭ malsamaj mitoj;
▶ Kaliko, amata de Pozidono, patrino de Cikno;
▶ Kaliko, nimfo, kiu nutris Dionizon sur la monto Nizao.
[redakti] Orbito
Kaliko estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Kalyke, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
[redakti] Eksteraj ligiloj
pole Kaliko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Kaliko (angla versio)
france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||