Koloradiaj rokmontaraj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La koloradiaj rokmontaraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Usono.

Priskribo

Tiu ekoregiono situas ĉe la plej altaj altitudoj de Rokmontaro, en centra kaj okcidenta Koloradio, norda Nov-Meksiko kaj sudorienta Vajomingo, kaj travivas sekan kontinentan klimaton [1][2].

Flaŭro

Picearoj en koloradia Rokmontaro.

La superreganta vegetaĵara tipo de la ekoregiono estas pingloarbaro. Kontraste kun rokmontaraj ekoregionoj en la nordo, tordopino (Pinus contorta) estas sufiĉe malofta, anstataŭita de pezaligna pino (Pinus ponderosa) kaj ŝajntremola poplo (Populus tremuloides). Glaŭka duglaso (Pseudotsuga menziesii subsp. glauca) kaj Engelman-piceo (Picea engelmanni) ankaŭ estas troveblaj en la montarbaroj. Arista pino (Pinus aristata) estas la domina planto apud la arbarolimo/kriplarba zono. Krom koniferaroj, la ekoregiono ampleksas herbejojn, piedmontetajn herbejojn, ĉeriverajn arbarojn kaj altmontaran tundron.

Faŭno

La ekoregiono gastigas 210 birdospeciojn kaj 103 mamulospeciojn [3].

Mamuloj inkludas kanadan cervon (Cervus canadensis), hemionan cervon (Odocoileus hemonius), amerikan nigran urson (Ursus americanus), gulon (Gulo gulo), pumon (Puma concolor), kanadan linkon (Lynx canadensis), amerikan marteson (Martes americana), kaj, eble, grizan urson (Ursus arctos horriblis).

Minacoj kaj konservado

Kvankam tiu ekoregiono estas listigita kiel "relative stabila/sendifekta", ĝi estas minacita per arbarekspluatado, minado, disvolviĝo de nafto kaj gaso, semajnfin-dometa konstruo, brutaropaŝtadon kaj enmetitaj specioj. Protektitaj areoj inkludas Rok-montaran Nacian Parkon kaj Sovaĝejon Indian Peaks en nordcentra Koloradio, Soveĝejon Suda San Juan en sudcentra Koloradio, Nacian Arbaron Carson en nordcentra Nov-Meksiko kaj Nacian Arbaron Medicine Bow – Routt en sudorienta Vajomingo.

Referencoj

  1. Colorado Rockies forests, World Wildlife Fund
  2. Colorado Rockies forests, Vanderbilt University
  3. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560.

Vidu ankaŭ


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto  Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj  Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro  Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj  Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj  Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno  Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj  Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro  Kanado,  Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj  Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto  Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada  Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj  Usono

Eksteraj ligiloj