La kanto de l' germanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Das Deutschlandlied
La kanto de l' germanoj
“Das Deutschlandlied”
nacia himno
lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
kantoteksto August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, 1841
muziko Joseph Haydn, 1797
ekde 1922
muzika ekzemplo
"La kanto de l' germanoj"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg

La Kanto de l' germanoj estas la bazo de la hodiaŭa nacia himno de Germanio kaj konsistas el tri strofoj. Nacia himno estas nur la tria strofo.

Melodio kaj teksto[redakti | redakti fonton]

La melodio de la kanto venas el la Arĉa Kvaropo n-ro 77 de Joseph Haydn, kiu konatiĝis sub la nomo Imperiestra Kvaropo.

La tekston verkis August Heinrich Hoffmann (kiu nomis sin Hoffmann von Fallersleben) la 26-an de aŭgusto, 1841 sur la insulo Helgoland. Tiam ankoraŭ ne ekzistis germana nacia ŝtato, sed nur la Germana federacio: 38 apartaj ŝtatoj (inklusive Aŭstrion), kiuj parte unuiĝis la 8an de 6, 1815 dum la Viena kongreso. En la kanto aŭdeblas tiu tendenco inter la germanoj kiu preferis nacian ŝtaton.

La kanto kiel nacia himno ekde 1922[redakti | redakti fonton]

Longan tempon la kanto estis nur unu inter pluraj popularaj naciaj kantoj, ekzemple ankaŭ en la unua mondmilito. En 1922 prezidento Friedrich Ebert deklaris ĝin nacia himno. Malsame ol la naciaj koloroj, la himno ne estis pridisputata. Ekde 1933 la nacisocialistoj lasis kanti post la himno la partian himnon "Horst-Wessel-Lied" (tiel okazis ankaŭ dum la UK en Kolonjo 1933).

Post la dua mondmilito ekzistis riproĉoj kontraŭ la himno, precipe inter maldekstruloj. Kiam ĉefministro Konrad Adenauer volis reenkonduki ĝin en 1950 kaj lasis kanti ĝin en publika okazo, la socialdemokratoj forlasis la salonon. Ankaŭ la liberala prezidento Theodor Heuss volis alian himnon, li subtenis la novan Hymne an Deutschland de Rudolf Alexander Schröder. GDR havis propran himnon.

En 1952 prezidento Heuss tamen akceptis la malnovan himnon de Hoffmann von Fallersleben, kaj korespondado kun Adenauer fiksis: la kanto estas la nacia himno, sed oni kantas dum oficialaj okazoj nur la trian strofon. En 1991 ĉefministro Helmut Kohl kaj prezidento Richard von Weizsäcker interkonsentis ke nacia himno por tuta Germanio estas la tria strofo de la kanto.

Tio signifas ke la Kanto de l' Germanoj pluekzistas kiel patriota kanto, kaj - malgraŭ eraraj opinioj - neniu strofo estas "malpermesita".

La strofo "Von der Maas bis an die Memel" (De la Mozo ĝis Memelo) ne estas korekta ĉar Germanio neniam havis limon kun la Mozo kaj la limo kun la Memelo ekzistis nur mallongtempe.

Origina teksto[redakti | redakti fonton]

Lied der Deutschen[redakti | redakti fonton]

1.

Deutschland, Deutschland über alles,
über alles in der Welt,
wenn es stets zu Schutz und Trutze
brüderlich zusammenhält.
Von der Maas bis an die Memel,
von der Etsch bis an den Belt,
|: Deutschland, Deutschland über alles,
über alles in der Welt! :|

2.

Deutsche Frauen, deutsche Treue,
deutscher Wein und deutscher Sang
sollen in der Welt behalten
ihren alten schönen Klang,
uns zu edler Tat begeistern
unser ganzes Leben lang. -
|: Deutsche Frauen, deutsche Treue,
deutscher Wein und deutscher Sang! :|

3. (Teksto de la hodiaŭa nacia himno)

Einigkeit und Recht und Freiheit
für das deutsche Vaterland!
Danach lasst uns alle streben
brüderlich mit Herz und Hand!
Einigkeit und Recht und Freiheit
sind des Glückes Unterpfand;
|: blüh im Glanze dieses Glückes,
blühe, deutsches Vaterland. :|

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Kanto de la Germanoj

Germanio antaŭ ĉio
Antaŭ ĉio en la mond’
Ĉu por atako aŭ defendo
Sin tenas en frata rond’.
De la Mozo ĝis Memelo,
De la Adiĝo ĝis la Belt’,
Germanio antaŭ ĉio
Antaŭ ĉio en la mond’.

Inoj, fidelo germanaj,
Kaj germanaj kant’ kaj vin’
Konservu en mondo famojn,
Belajn, altajn; kaj anim’
Pro ili al noblaj agoj
Fervoru dum nia viv’.
Inoj, fidelo germanaj,
Kaj germanaj kant’ kaj vin’.

Unuiĝ’, liber’, justeco,
Por germana nia land’
Tiucele ni fratece
Strebu per kor’ kaj man’!
Unuiĝ’, liber’, justeco
De feliĉo estas gard’ ;
Floru la feliĉ' brilece
Floru la germana land’.

(esperantigis R. Platteau)

La traduko estas poeta kaj tial devias de la originala teksto. La plej granda eraro devenas de populara franca traduko: En la originala germana teksto, la tria linio uzas pleonasmon "por sinprotekto kaj kontraŭo de atako", do ne diras ion pri ataki mem.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]