Lizito (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Lizito. |
| Lizito | |
| Natura satelito de Jupitero (X) | |
| Aliaj nomoj | Jupitero X[1] |
| Historio | |
| Malkovrinto | Seth Barnes Nicholson[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
6-a de julio 1938[1] Observatorio Monto Wilson[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 11 665 380 km |
| Discentreco | 0,1409403 |
| Klinangulo | 28,30° (rilate al la ekliptiko) 25,77° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
| Periodo | 257,40 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 36 km[2] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
6,3 × 1016 kg 2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze) 0,013 m/s2 22 m/s |
| Rotacia periodo | nekonata |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | 0 |
| Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
| Albedo | 0,04 (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 18,25[2] |
Lizito estas neregula satelito de Jupitero.
Ĝi estas malgranda objekto. Supozinte albedon de 0,04 kaj denson de 2,6 g/cm3 (kiel la aliaj anoj de la himalia grupo), ĝiaj grando kaj maso estas ĉirkaŭkalkulataj je 36 km kaj 6,3 × 1016 kg.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝi estis malkovrita la 6-an de julio 1938 de Seth Barnes Nicholson en la Observatorio de Monto Wilson (Kalifornio - Usono). Ĝi ricevis nomon Jupitero X, Nicholson mem rifuzis proponi alian nomon, kaj la nuna sistemo de maldaŭraj nomoj ne estis tiam uzata.
Nomo [redakti]
En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Lizito[3], laŭ unu Oceanidino nomata Lizitea, amatino de Zeŭso. Lizitea estas ankaŭ la alia nomo de Semela, filino de Kadmo: ankaŭ ŝi estis amatino de Zeŭso.
Orbito [redakti]
Ĝi estas ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj klinangulon inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 2846: N Mon 1975 (= A0620-00); N Cyg 1975; 1975h; 1975g; 1975i; Sats OF JUPITER (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
france Lysithea ("Le système solaire à portée de votre souris")
france Lizito kaj la eksteraj lunoj de Jupiter (el "La Société d'astronomie de Montréal")
angle Lizito kaj la eksteraj jupiteraj lunoj, (el naŭ8 planedoj)
angle Lizito, (el "Solar System Exploration")
angle Lizito, (el "Vido al la Sunsistemo")
germane La himalia grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

