Mária Temesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Temesi
Persona informo
Naskonomo Tóth Mária
Naskiĝo 29-an de julio 1957 (1957-07-29) (66-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
TTT
Retejo http://www.artofweb.hu/temesimaria/
vdr

Mária Temesi [temeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesi Mária estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano), altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Tóth.

Mária Tóth [1] naskiĝis la 29-an de julio 1957 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Temesi lernis pianadon en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo, ŝia instruisto estis Valéria Berdál. En la teatra jaro 1975 ŝi estis pianisto en Nacia Teatro (Szeged), poste ŝi akiris diplomon en muzika altlernejo en Szeged en 1979. Jam dum la studentaj jaroj ŝi ricevis premion en kantokonkurso en Ateno. Inter 1979-1981 ŝi plulernis en Muzikakademio de Budapeŝto, ŝia grava instruisto estis András Mikó (reĝisoro), fine ŝi lernis oratorikantadon en Vajmaro ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara kaj en Salcburgo. En 1981 ŝi debutis en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ekde tiam ŝi kantadis ne nur en la menciita Operejo, sed ankaŭ en

En 1995 ŝi havis stipendion en Bayreuth. Post 2 jaroj ŝi ekinstruis en konservatorio de la Scienca Universitato de Szeged, ŝi estas docento kaj katedrestro. En 2003 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato Franz Liszt. Ŝi ricevis plurajn premiojn.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]