Neĝopaseroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝopaseroj
Bildo de montofringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Brehm 1828
Genro: Neĝopaseroj Montifringilla
Specio: Neĝa montofringo - M. nivalis

M. adamsi
M. taczanowskii
M. davidiana
M. ruficollis
M. blanfordi
M. theresae
M. henrici

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

MontofringojNeĝopaseroj estas palearktisa genro de birdoj de la familio de paseroformaj. Anoj el la genro ne estas grandaj birdoj.

La genro Montifringilla spite ties scienca nomo kaj komuna nomo, estas paseroj de la familio de Paseredoj, kaj ne veraj fringoj de la familio de Fringedoj. La genro estas foje disigita en tri.[1] Tamen kiel ambaŭ nomoj sugestas, ties troviĝo estas en montaroj de suda Eŭrazio super alteco 1.800 m.s.m. kaj iras de Pireneoj tra Alpoj orienten tra Himalajo, Tibeto ĝis okcidenta Ĉinio. [2]

Aspekto kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Neĝopaseroj estas fortikaj paseroj 13.5–17 cm longaj, kun tre konusformaj bekoj. Ili havas palbrunajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn kaj etendajn blankajn makulojn en flugiloj, kiuj transformiĝas dumfluge. Plenkreskuloj povas havi nigrajn markojn en mentono aŭ ĉirkaŭokule. Ambaŭ seksoj estas kutime tre similaj, kvankam la masklo de Neĝpasero havas distingan grizan kapon. Junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo.[3]

Ili havas simplan ripetecan kanton, elsendata el roko aŭ dum prilaborata cirkla memmontra flugo. La alvoko estas simpla ĉip aŭ simila.[1]

Plej parto de neĝopaseroj reproduktiĝas super 3,500 m super marnivelo, sed la Neĝopasero povas ĉeesti el 1,800 m supren. Tiuj fortaj birdoj loĝas en nudaj malfermaj montaraj herbejoj. Montofringoj ne estas migrantaj sed povas moviĝi al pli malaltaj altitudoj aŭ ĉe homaj setlejoj vintre, kiam tiuj tre gregemaj birdoj formas grandajn arojn. La paseroj de Montifringilla estas ĉefe surgrunde semomanĝantoj, kvankam ili konsumas ankaŭ malgrandajn artropodojn, precipe dum reproduktado. Ili estas tipe maltimemaj, kaj manĝas ĉe skistacioj, homaj setlejoj kaj rubejoj.[3]

Ili nestumas en rokfendoj, aŭ pli tipe en truoj de roduloj aŭ (kaj eĉ pli ofte) de oĥotonoj (Oĥotonedoj). La tipa ovaro estas de 3-6 ovoj.[4]

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Specio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La sep aŭ ok specioj ĝenerale agnoskataj estas la jenaj:[2]

La lastaj 4 aŭ 5 specioj estas tre ofte separataj en la genro Pyrgilauda, baze sur diferencaj voĉoj kaj ekologiaj preferoj. Simile, la Blankapuga neĝopasero estas foje lokata en monotipa genro Onychostruthus. Sed pruvoj estas konfuzigaj; kvankam la proponitaj tri stirpoj de neĝopaseroj ŝajnas distingaj (kaj povas esti disigataj), ne ĉertas tute ke ili ne formas monofiletikan grupon (kie disiĝo ŝajnas necesa). Tiele, ĝis kiam konkluda pruvo estus prezentata, Montifringilla sensu lato estas parafiletika kun ties plej proksimaj parencoj – la membroj de la genro de petronioj (aŭ rokpaseroj, Petronia) kaj la Pala rokpasero (Carpospiza brachydactyla) - Onychostruthus kaj Pyrgilauda estas kunigitaj ĉi tien kun Montifringilla por eviti pluhavi tri malgrandajn aŭ monotipan genron.[5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Multaj eremopteriksoj (Eremopterix) estis iam lokitaj en genro Pyrrhulauda, kaŭze de multa konfuzo en la taksonomio de nerilataj neĝopaseroj

La iama sinonimo de Montifringilla havas komplikan historion; Pyrgilauda estas probable la plej konfuza kazo inter ili: ĝi estis starigita de Charles Lucien Jules Laurent Bonaparte kiel komenca sinonimo de Pyrrhulauda, kaj atribuata al la fratoj (Edouard kaj Jules) Verreaux. Sed Pyrrhulauda – starigita de Andrew Smith antaŭ Bonaparte – fakte aludas al iaj eremopteriksoj, nune ankoraŭ lokataj ĉiuj en Eremopterix. J. Verreaŭ ja ŝajne estis la unua kiu formale uzis Pyrgilauda por partikularaj specioj de neĝopaseroj, sed nur en 1871 la Davida neĝopasero estis priskribata de li. Ĝi estis amplekse uzata por la sudaj neĝopaseroj fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento, kaj estas ankoraŭ uzata de kelkaj aŭtoroj.[6]

Laŭ la Artiklo 11.6.1. kaj 50.7. en la 3a kaj 4a eldonoj de la Kodo de ICZN, la genro Pyrgilauda estis valide starigita de Bonaparte kiel ebla neĝopasera genro – eĉ kvankam li ne intencis tion –, ĉar multaj aŭtoroj post J. Verreaux uzis ĝin por tiuj birdoj, kaj ne por la eremopteriksoj. Bonaparte ĝuste uzis Montifrigilla por la Neĝopasero – la ununura neĝopasero konata tiam –, tamen, kaj tiele Pyrgilauda restis neuzata "konko" de taksono ĝis iu lokis specion en ĝin. Tiu "iu" estis J. Verreaŭ, kaj tiele multaj erare atribuis aŭtorecon de la genro al li, kvankam per Kodo de ICZN, Artiklo 69.3. li teknike ĝuste fiksis ties tipan specion nome la Davida neĝopasero. Alia eraro okazis en 1982, kiam G. N. Kasin supozis, ke Pyrgilauda estis starigita dufoje, kaj kvankam la genro de neĝopaseroj – kiun li supozis starigita de Verreaŭ en 1870 – estis la komenca homonimo de la eremopteriksoj de Bonaparte. Li formis Stepaniania por anstataŭi ĝin. Sed dum la nomo de Bonaparte (kiel de Verreaux kaj postaj aŭtoroj) estus valida komenca sinonimo kaj ne fina homonimo antaŭuzata, Stepaniania iĝis komenca objektiva sinonimo de Pyrgilauda.[7]

Simila okazo – escepte pro konfuzo kun alia genro – estas tiu de Orospiza. Bonaparte notis ke la nomo estis uzata de "kelkaj" neprecizaj aŭtoroj, dum multaj sekvaj fontoj atribuis ĝin al Johann Jakob Kaup. Sed tio estis miskompreno, kaj la ununura teknika valida (kvankam sinonima) nomo de la genro de la neĝopaseroj proponita de Kaup estis Chionospina. Tiele en la kazo de Orospiza Bonaparte estas denove la valida aŭtoro, kvankam Thomas Horsfield kaj Frederic Moore estis la unuaj kiuj starigis tipan specion. Dum M. nivalis estis ankoraŭ la ununura konata neĝopasero en 1858 kiam ili faris tion, Orospiza estis komenca objektiva sinonimo de Montifringilla.[8]

Pro kelkaj diferencaj tialoj, Orites estas komenca objektiva sinonimo de Montifringilla. Unue proponita por la Egitalo (Aegithalos caudatus) en la verko de Moehring nome Geslachten der Vogelen en 1758, tiu ege forgesita verko estis forgesita kiel fonto de taksono ankaŭ fare de la IKZN en 1987. Sekve postaj klopodoj restarigi tiun nomon kiel komenca sinonimo de Aegithalos estis antaŭigitaj de la starigo de Orites por la Neĝopasero fare de Eugen von Keyserling kaj Johann Heinrich Blasius en 1840. Dume la genro de Kaup nome Chionospina estis misliterumata kiel "Chionospiza" fare de George Robert Gray; ĉar tiu estis komenca objektiva sinonimo de Montifringilla, la sekva valida starigo de la nomo fare de Ludwig Reichenbach estis ankoraŭ netaŭga – excepte pri pure taksonomiaj celoj, kaj tio faris nek Kaup nek Grey la valida aŭtoro de Chionospiza, sed Reichenbach.[9]

Kaj fine, Onychostruthus devis esti starigita ĉar Onychospiza, nome de Nikolai Przhevalsky en 1876 proponita por la monotipa genro de la Blankapuga neĝopasero, estis jam okupata. Ĝi estis donita jam de Rey por la Brunorela emberizo (nune Emberiza fucata) en 1872, kiel nenecesa korekto – kaj tiele komenca objektiva sinonimo – de la origina Onychospina de Bonaparte.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Clement et al. (1993), Lei et al. (2005)
  2. 2,0 2,1 Clement et al. (1993)
  3. 3,0 3,1 Cramp (1977), Clement et al. (1993), Svensson et al. (1999)
  4. Clement et al. (1993), Svensson et al. (1999)
  5. Lei et al. (2005), Jønsson & Fjeldså (2006)
  6. Bonaparte (1850): pp.511-512, Mlíkovský (1998), Lei et al. (2005)
  7. Bonaparte (1850): p.538, Mlíkovský (1998), ICZN (1999), uBio (2005)
  8. Bonaparte (1850): p.538, Horsfield & Moore (1858), uBio (2005)
  9. Horsfield & Moore (1858), Smith (2001), uBio (2005)
  10. uBio (2005)
  • Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows (angle) ISBN 0-7136-8017-2
  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide (angle) ISBN 0-00-219728-6
  • Handbook of the Birds of Europe, the Middle East, and North Africa: The Birds of the Western Palearctic

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]