Nigrakapa silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakapa silvio
Nigrakapa silvio
Nigrakapa silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. melanocephala'
Sylvia melanocephala
(Gmelin, 1789, Sardio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakapa silvioVelurkapa silvio, Sylvia melanocephala, estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena el la regionoj de la Mediteraneo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu havas distingajn masklan kaj inan plumarojn, do temas pri kazo de seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas grizan dorson, blankecajn subajn partojn, tre brilnigra kapo tre kontrasta kun la blanka gorĝo kaj ruĝaj okuloj; la nigra kapo nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj kaj en la latina scienca nomo kie melanocephala estas du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “kapo”. Plumaroj estas iom variaj eĉ en la sama loko. La ino estas ĉefe bruna supre kaj sablokolora sube, kun griza kapo.

La kanto de la Nigrakapa silvio estas rapida kaj sonorileca, kaj estas tre karaktera de la areo de la Mediteraneo kie tiu birdo reproduktiĝas.

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Sylvia melanocephala

Ĝi reproduktiĝas en plej sudaj areoj de Eŭropo kaj ĝis Azio en Turkio kaj orienta fino de la Mediteraneo. Tiu malgranda paserina birdo, malkiel plej parto de silvioj, kaj eble pro sia tiom suda distribuado, ne estas migranta, sed kelkaj birdoj vintrumas en norda Afriko, kaj ĝi venis iam kiel vaganto tre for de la reprodukta teritorio, tiom for kiom ĝis Britio.

Tiu estas birdo de malferma kamparo kaj terkultivejoj, kun arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbusto aŭ rubuso. La ino demetas 3-6 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn kaj aliajn mildajn fruktojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Kune kun la Tamariksilvio ĝi formas superspecion. Ambaŭ havas blankajn subvangajn areojn kaj helajn gorĝojn, kaj krome nigrajn kapon ĉe masklaj plenkreskuloj, krom nudajn okulringojn. La Barbstria silvio, kiu ŝajnas la plej proksima parenco de la superspecio, havas nigrajn gorĝon kaj bruston kaj malhelgrizajn supran kapon ĉe maskloj, sed aliflanke kunhavas tiujn karakterojn. Tiuj tri specioj estas rilataj al la malhelgorĝa superspecio konsistata el la Nigragorĝa silvio kaj la Cipra silvio, kiu kunhavas ankaŭ la blankajn subvangajn areojn kun nigreco supre.[1]

Tiu birdo povas esti konsiderata superspecio, dividata en la okcidenta Sylvia melanocephala kaj la Sylvia momus el pli aridaj regionoj de Mezoriento kaj apuda Afriko.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La geografia variado en la Nigrakapa silvio konformiĝas iamaniere kun la Regulo de Gloger, kvankam ne tiom forte kiom ĉe aliaj tipaj silvioj. La valideco de leucogastra kaj norissae ne estas akceptata de kelkaj fakuloj, kaj valverdei estis priskribita nur ĵuse. Aliflanke, leucogastra povus esti pli ol unu subspecio.[2]

  • Sylvia melanocephala melanocephala (Gmelin, 1789)
Iberio tra norda Mediteraneo al okcidenta Turkio. Etendas al Magrebo el Iberio, kaj al Libio el Italio tra Sicilio. Migras al Sahelo kaj oazoj de Saharo vintre.[2]
Granda, longaj flugiloj, vostopinto tre pinteca. Malhela formo, kutime sed ruĝeca koloro ĉe maskloj sed flankoj tre grizaj. Supraj partoj de inoj varias inter malhela olivbruneca kaj grizecoliva.[2]
  • Sylvia melanocephala leucogastra (Ledru, 1810) - ofte inkludita en melanocephala; filogenetika statuso postulas revizion[2]
Kanarioj, loĝantaj birdoj, probable iom da vaganteco inter orientaj insuloj kaj Magrebo.[2]
Mezgranda, mallongaj fulgiloj kaj granda beko. Okcidentaj birdoj de Tenerife kaj La Palma estas plej distingaj, pli malhele supre kiun iom da ruĝeca nuanco en subaj partoj ĉe maskloj. Orientaj birdoj (Fuerteventura, Lanzarote kaj Gran Canaria) estas pli kiel melanocephala kaj momus sed diferencaj laŭ mezuroj.[2]
  • Sylvia melanocephala momus (Hemprich & Ehrenberg, 1833)
Mezoriento. Loĝantaj birdoj, nur kelkaj lokaj movoj.[2]
Malgrandeca, mallongaj flugiloj. Varias inter brunecgriza kaj ruĝeca supre; sube preskaŭ ĉiam havas ruĝecan nuancon. Inoj ruĝecaj al ruĝecolivaj.[2]
  • Sylvia melanocephala norissae Nicoll, 1917: Fajuma silvio – probable nur loka morfo de momus[2]
Regiono de la delto de la rivero Nilo. Formortinta ekde ĉirkaŭ 1940.[2]
Kiel momus, sed tendenca esti tre ruĝeca.[2]
  • Sylvia melanocephala valverdei Cabot & Urdiales, 2005 - ĵus disigita el melanocephala
El Tiznit (Maroko) suden al Tropiko de Kankro, kontinente al bordo de Saharo. Loĝantaj birdoj, sed kelkaj sezonaj movoj.[2]
Mezgranda, vostopinto tre kvadrata. Tre purkolora formo, la plej pala subspecio. Subaj partoj tre blankaj. Malbrila nigra krono ĉe maskloj. Junuloj tre sablokoloraj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig (2001), Jønsson & Fjeldså (2006)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Cabot & Urdiales (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004. 52835, Sylvia melanocephala, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Cabot, J. & Urdiales, C. (2005): The subspecific status of Sardinian Warblers Sylvia melanocephala in the Canary Islands with the description of a new subspecies from Western Sahara. Bulletin of the British Ornithologists' Club 125(3): 165-175.
  • Helbig, A.J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zool. Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]