Plutono
Plutono | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | |
Perihelio – Afelio | 29,658 340 67 AU (4 436 824 613 km) –
|
Discentreco | |
Orbita inklinacio | 17.141 75°
|
Sidera periodo | 7,8163 Gs (247,69 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16 798 km/s |
Fizikaj proprecoj | |
Kategorio | Planedoido |
Ekvatora – Polusa diametro | 2300 × km |
Maso | (0,0021 termasoj) 1,305×1022 kg |
Meza Denso | 2.03±0.06 g/cm³ |
Ekvatora falakcelo je surfaco | m/s² |
Fuĝrapido | km/s |
Rotacia periodo | 552,1 ks (6 t 9 h 22 min) |
Inklinacio de la rotacia akso | 119.591 ± 0.014° |
Albedo | |
Proprecoj de la atmosfero | |
Premo surfaca | 0,49 m/s² (0,05 de la tergravito) bar |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
37 K |
Ĉefaj komponantoj |
metano kaj nitrogeno |
Historio kaj alioj | |
Malkovrinto | Clyde Tombaugh |
Malkovrinta dato | 18-a de februaro 1930 |
Lunoj | 4: Ĥarono, Nikso, Hidro, kaj S/2011 P 1 (en latineca skribo: /Charon, Nix, Hydra kaj S/2011 P 1) |
134340 Plutono estas ĉiela korpo rondiranta Sunon plejparte ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Ĝis la jaro 2006 ĝi estis klasata kiel la naŭa planedo de Suno, sed la 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio tiel precizigis la difinojn de klasoj de objektoj en la suna sistemo, ke Plutono perdis la epiteton planedo. Ekde tiam ĝi estas membro de la grupo planedoidoj, al kiuj komence apartenas ankaŭ la plej granda konata asteroido Cereso kaj la trans-Neptuna objekto Eriso. Tiu grupo verŝajne kreskos.
- Loko: ekster la 8-a planedo: meze 5,9 × 1012 m for de Suno (39,5 AU).
- Aĝo: 4,6×109 jaroj.
Plutono iam estas pli proksima al Suno ol Neptuno estas. Povas esti, ke ĝi iam estis luno de Neptuno. Lastan fojon Plutono troviĝis interne de la orbito de Neptuno ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999.
Plutono havas atmosferon el maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, glacion el metano. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn ("vintro" kaj "vintrego") kaj polusajn glaciojn.
Oni malkovris du novajn satelitojn Nikso kaj Hidro en 2005, kaj la kvaran provizore nomatan S/2011 P 1 aŭ P4 en 2011.
Ĉu Plutono estas vera planedo?
Plutono estas tre malgranda: la plej malgranda el la klasikaj planedoj, Merkuro, estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo, Ganimedo, Kalistoo, Titano kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al Tritono, luno de Neptuno. Aliflanke, Plutono povas esti konsiderata nur granda objekto de la malproksima Kujpera zono, arego da trans-Neptunaj objektoj (inter 30 AU kaj 100 AU for de Suno), estante frato de Haŭmeo kaj Makemako. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. – La decida afero por forigi Plutonon el la listo de planedoj estis la tria el la novaj planedo-kriterioj de IAU (2006): nur tia objekto povas esti nomata planedo, kiu "regas sian vojon", t.e. kiu forbalais aliajn objektojn el la ĉirkaŭaĵo de sia orbito.
Vidu ankaŭ
Plutono en rotacio
Libro
- Jones, Barrie William, Pluto : sentinel of the outer solar system / Barrie W. Jones, Cambridge : Cambridge University Press, 2010, 231 paĝoj. : Ill. Bibliografio; Includes bibliographical references and index; ISBN 978-0-521-19436-5 (hardback); ISBN 0-521-19436-9 (hardback)
Eksteraj ligiloj
- Pluton (Le système solaire à portée de votre souris – La Sunsistemo musklake atingebla) france
|
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara