S/2004 S 3
| S/2004 S 3 | |
| Natura satelito de Saturno | |
| Historio | |
| Malkovrinto | Carl D. Murray |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de septembro 2004 Londono |
| Unua superflugo | Cassini (21-an de junio 2004) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 140 100 al 140 600 km |
| Discentreco | < 0,002 |
| Klinangulo | ~ 0° |
| Periodo | 0,62 tago |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 3 al 5 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
| Rotacia periodo | ? |
| Aksa kliniteco | ? |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | verŝajne 0 |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ? |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | ? |
S/2004 S 3 estas la maldaŭra nomo de objekto kiu orbitas ĉirkaŭ Saturno proksime de la ringo F. Ĝi estus ĉu satelito de Saturno, ĉu maldaŭra plidensiĝo da polvo.
Malkovro [redakti]
La objekto estis vidata ĉe la ekstera rando de la ringo F, far de Dro Carl D. Murray de la Queen Mary Universitato de Londono [1] la 9-an de septembro 2004 sur cassini-aj fotoj de la 21-a de junio 2004.
Dr. Joseph Spitale, post sensukcesa provo por retrovi ĝin, malkovris alian objekton:[2] S/2004 S 4, kiu situas ĉe la interno de la ringo F. Kvankam estus eble ke orbito de objekto krozus la ringon F, tiu nova objekto ŝajnas sekvi iomete malsimilan orbiton. Pro tio, oni konkludis ke S/2004 S 3 (kiun oni sukcesis revidi la 17-an de oktobro) kaj S/2004 S 4 estas du apartaj objektoj[3].
S/2004 S 3, se ĝi estas solida objekto, estus unu el la ekstera paŝtist-satelitoj de la ringo F.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Cassini malkovras ringon kaj unu, eble du, saturnajn objektojn (angle)
- ↑ IAUC 8401: S/2004 S 3, S/2004 S 4,, R/2004 S 1 (angle)
- ↑ IAUC 8432: Sats, RINGS OF SATURN; 2004fc (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
france Saturnaj satelitoj S2004 S3, S4 kaj S6, el la paĝaro de Jean-Michel
angle La orbitoj de saturnaj salelitetoj, el kombinaj historiaj kaj cassini-aj observoj
angle Nova paŝtisto de la ringo F ?
|
||||||||||||||||||

