Stavros Dimas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stavros Dimas

Stavros Dimas (en la greka Σταύρος Δήμας, naskiĝinta la 30-an de aprilo 1941) estas greka politikisto. Li inter alie estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono li prezidas la fakon medio. Dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li jam estis komisaro pri la fako esplorado, sed ne de la komenco, nur dum la oficperiodo transprenante la taskon de la samlandanino Anna Diamantopulu. Stavros Dimas estas membro de la konservativa partio Nea Dimokratia de Grekio.

Ŝablono:Ĝermo-biografio