Tiono (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiono.
Tiono
Natura satelito  de Jupitero (XXIX)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXIX[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 2
Nomita laŭ Semela vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 11-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 939 000 km
Discentreco 0,2286
Klinangulo 148,509° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 627,21 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~? 124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,3[2]
vdr

Tiono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro

Post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.

Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Tiono, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 2.

Nomo

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Tiono[5]. Tiono, en la helena mitologio, estas la alia nomo de Semela, amantino de Zeŭso, brulmortigita vidinte Zeŭson "en lia plena gloro". Zeŭso savis ŝian filon Dionizon, kiu, pli malfrue iris serĉi Semelan el infero, kaj diigis ŝin, sub la nomo de Tiono (greke: Θυωνη).

Orbito

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Thyone, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

grekepole Tiono, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" grekeangle Tiono (angla versio) grekefrance Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance Le système solaire à portée de votre souris grekegermane La ananka grupo (el "Projekto Luno")