Trimo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trimo. |
Trimo | |
Natura satelito de Saturno (XXX) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno XXX |
Nomita laŭ | Þrymr vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 219 000 km[2] |
Discentreco | 0,4852 |
Klinangulo | 175° (rilate al la ekliptiko) 151° (rilate al la saturna ekvatoro) |
Periodo | 1 091,76 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,9 |
Trimo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo. Ĝia orbito estas retrograda. Ĝi eble estus fragmento de Febo.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita post la observoj inter la 23-a de septembro kaj la 27-a de novembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo, kiuj anoncis ĝian malkovron la 7-an de decembro 2000. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 7.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon Trimo (angle: Thrym)[3] laŭ la jotuno (giganto) de glacio Þrymr aŭ Thrymr de la nord-ĝermana mitologio, kiu ŝtelis la martelon de Toro. La 21-an de januaro 2005, IAU ekrekomendis la nomon Trimo (angle: Thrymr)[4], pli kongrua kun la nord-ĝermana nomo Thrymr.
Notoj kaj referencoj
- ↑ IAUC 7538: S/2000 S 7, S/2000 S 8, S/2000 S 9 (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ IAUC 8471: 2005O; C/2004 T8, Y5, Y6, Y7, Y8; Sats OF SATURN (angle)
Eksteraj ligiloj
grekeangle Trimo, el "Cassini-misio ekvinoksa" grekefrance Sutungo, Trimo kaj Imio, el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") grekegermane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|