Uranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Uranio Uranio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon U kaj la atomnumeron 92. Ĝi estas metalo kaj la kvara elemento en la aktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature ete-radioaktiva elemento. Ĝia izotopo Uranio-235 estas uzata kiel brulaĵo por nukleaj reaktoroj.

Kvankam uranio ne havas stabilajn izotopojn, ĝi ekzistas nature sur la tero. Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havas duoniĝtempon de resp. preskaŭ aŭ pli ol unu miliardo da jaroj:

  • 235U: 7,038 · 108 jaroj
  • 238U: 4,468 · 109 jaroj

Tial inter la pezaj elementoj surteraj, iam produktitajn de supernovao, ankoraŭ restas multe da uranio. Uranio estas trovata ĉiam en erco de plumbo, elemento al kiu transformiĝis ĝia pliparto.

Urania metalo ekzistas laŭ tri alotropaj formoj[1]:

  • α (ortoromba), stabila ĝis 660 °C;
  • β (tetragona), stabila de 660 °C ĝis 760 °C;
  • γ (korpocentrita[ kuba) de 760 °C ĝis fandopunkto—ĝi estas la plej etendebla kaj plasteca stato.

Uranio malbone konduktas elektajn ŝargojn,sed iĝas superkonduktiva materialo je 0,2 kelvino kiel krita temperaturo)[2] (proksimume de absoluta nulpunkto).

Uranio, pro sia disfala vico, kreas danĝeran gason, la radono; ĉi tiu estas tre radioaktiva kun maldaŭra duoniĝa tempo, tial ĝi kreas radioaktivajn partiklojn, kiuj fiksiĝas en la pulmoj.

La ekspluatado de uranio kaŭzas mediajn poluojn, ĉar ĝi estas ne nur radioaktiva sed ankaŭ venena, pro tio indiĝenoj en Kanado, Niĝero kaj Aŭstralio protestas.

Minaj laboristoj malsaniĝas pro kancero pli ol aliaj. Suplementa risko de pulma kancero rilatante al navahaj ministoj estis, ekzemple, registrita kaj ligita al ilia laboro[3]. La Radiation Exposure Compensation Act, lego de 1990, postulis monon da $100,000 kiel "kompatopagon" favore al ministoj de uranio diagnozitaj viktimoj de kancero aŭ aliaj spiraj malsanoj [4].

Ĉar uranio havas grandan specifan mason (preskaŭ 19 g/cm³), ĝi estas milite uzata por kirasoj kaj por kugloj. Por tio oni uzas malriĉigitan uranion, kiu konsistas preskaŭ nur el la izotopo 238U. Ĉar eĉ tiu plej stabila izotopo estas radioaktiva, urania municio povas veneni batalejojn kaj la homojn tie loĝantajn - pro la polvo. Tio okazis ekz-e en la du Irakaj Militoj de la usonaj prezidentoj Bush "la pli maljuna" (en 1991) kaj "la pli juna" (en 2003).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (angle) A. D. Rollett. (2008) Applications of Texture Analysis (Aplikoj de teksturanalizo). John Wiley and Sons. ISBN 0-470-40835-9.
  2. >(angle) http://superconductors.org/Type1.htm
  3. (angle) Gilliland, Frank D. MD; Hunt, William C. MS; Pardilla, Marla MSW, MPH; Key, Charles R. MD, PhD (March 2000). “Uranium Mining and Lung Cancer Among Navajo Men in New Mexico and Arizona, 1969 to 1993 (Urania minado kaj pulmokancero de Navahoj en Nov-Meksiko kaj Arizono)”, Journal of Occupational & Environmental Medicine 42 (3), p. 278–283. doi:10.1097/00043764-200003000-00008. 
  4. (angle) (2002) “The History of Uranium Mining and the Navajo People (Historio de urania minado kaj Navahoj)”, American Journal of Public Health 92 (9), p. 1410–9. doi:10.2105/AJPH.92.9.1410. Alirita 2010-05-24.. 


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda