Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2007-2008/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio:Plata tektoniko[redakti fonton]

Malplena, krome ekzistas kategorio:Platotektoniko. -- Robert Weemeyer 13:06, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Forigita. -- Yekrats 16:06, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Brazilaj fotistoj[redakti fonton]

Estas malplena artikolo.--kani 22:13, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Novulo ŝajne intencis krei kategorion kaj eraris. Forigita. Thomas Guibal 07:45, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Katakana skribo de Esperanto[redakti fonton]

Estas neniuj ekster-Vikipediaj fontoj pri tia skribo. Ĝi ŝajnas esti inventaĵo de Kaha publikigita en la Vikipedio. Tial ĝi estas ne-enciklopedia. Marcos 10:01, 17. Aŭg 2008 (UTC)

La enhavo estas tute korekta. --Hans 13:23, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ne temas pri korekteco, sed pti tio, ĉu tiu transskribmaniero estas fakte jam uzata ekster la Vikipedio. Se ne, la artikolo priskribas ion nerealan, do estas forigenda. Se ĝi tamen jam estas uzata, oni menciu fontojn, kiuj tion pruvas. Marcos 19:27, 20. Aŭg 2008 (UTC)
Kara Marcos, mi fakte ne povas vere sekvi vian argumenton en ĉi-tiu kazo. Kiam oni volas japane klarigi la prononcadon de Esperanto oni ja bezonas katakanan transkribon de la Esperanto-alfabeto, kaj dum la artikolo redonas la korektajn reguloj pri tia transkribo oni ne povas paroli pri invento. La artikolo do, se ĝi estas korekta, kiu ŝajnas esti la kazo, ja estas sufiĉe interesa por resti. La forigomanion de certaj uloj en germana vikipedio (kiel ekzemple Weissbier) ni nepre ne kopiu en la Esperanto-vikipedio. Se ni volas poluri la Esperanto-vikipedion, tiam restas almenaŭ 30000 aliaj artikoloj, kiuj tion bezonas pli urĝe ol ĉi-tiu. Mi nepre pledas por konservo. DidiWeidmann 22:59, 22. Sep 2008 (UTC)

Kupono[redakti fonton]

Proponita de Kerio. Mi subtenas. Thomas Guibal 15:26, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Mi petas klarigon: Kial vi volas forigi ĝin? --Jacob Nordfalk 16:39, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Mi subtenas la forigon de la ŝablono {{forigu}} ĵus farita de Yvesn, ĉar la artikolo havas ŝancon iom post iom kreski. Krome ekzistas alilingvaj versioj, el kiuj ni povas traduki, se necesas. Kore --Tlustulimu 17:22, 17. Aŭg 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke la artikolo ne estas foriginda. Marcos 18:25, 17. Aŭg 2008 (UTC)
Nu bone, la artikolo pliboniĝis, tiel ke ĝia temo nun estas pli klara al mi. Thomas Guibal 18:32, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Birdoj_de_Nov-Zelando kaj Kategorio:Birdoj_de_Novzelando[redakti fonton]

Estas du kategorioj en kiuj temas pri la samo. Ĉu estas iu aŭtomata maniero restigi na nur unu el ili?--Goren 18:05, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Mi malplenigis la kategorion "Kategorio:Birdoj_de_Novzelando" Nov-Zelando, ŝovante la artikoloj al Kategorio:Birdoj_de_Nov-Zelando, kaj tiam forigis la malplenigitan duoblaĵon. Do solvita. Amike DidiWeidmann 21:51, 24. Sep 2008 (UTC)

Kategorio:Brasilaj Fotistoj[redakti fonton]

Mistajpita, malplena kategorio. -- Robert Weemeyer 07:47, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 10:16, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝaŭmvino[redakti fonton]

La enhavo estas malĝusta : ŝaumvinoj estas laŭ aliaj vikioj ne nur ĉampanoj. Ĉu iu povas traduki kaj reverki la artikolon el la angla aŭ la franca ? Thomas Guibal 07:09, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Bonvolu kelkajn tagojn da tempo por plibonigado mi petas.07:09, 13. Aŭg 2008 (UTC)
Pli-malpli farita, mi pensas. Sed bonvolu helpi 1. ĉe la elparolad-indikoj (Cava [kaba (?)], Crémant [kreMAŭ (?)]) 2. ĉu "Ŝampansko" ĝustas por (ukraine) шампаньске?- Dankon, Punktor 11:00, 13. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon pro la multaj plibonigaĵoj. Laŭ fonetiko estas la korekta prononco [kremă]. Thomas Guibal 17:26, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Gronlandohistorio[redakti fonton]

Mi jam iam korektis la tutan artikolon Historio de Israelo, tre verŝajne de la sama aŭtoro, kiu malbonege scipovas esperanton: li lasas vortojn de la originala hispana versio sentraduke aŭ tradukas laŭvorte kaj ne tra ideoj, ekzemple partido (político) per "dividita", kio tute malhelpas la komprenadon kaj malfacilegas la korektadon ĉar eĉ oni ne scias kion li volas diri. Mi ekkorektis la artikolon Historio de Rusio kaj eble mi iam plusekvos la penan taskon. Mi klopodis kontakti la aŭtoron, sed li ne respondas. Mi timas, ke se oni lasas tiajn artikolojn li daŭre mistradukos kaj laborigos onin.--kani 00:57, 30. Jul 2008 (UTC)

Granda laboro. Tiaj artikoloj tamen ridindigas Vikipedion. Mi baldaŭ forigos la tekston se neniu kontraŭas. Thomas Guibal 18:12, 1. Aŭg 2008 (UTC)
Preferindas, tamen, ne tute forigi ilin sed kaŝi la fuŝan tekston kaj aldoni la artikolon al kategorio de polurindaj artikoloj. Ĝi povas iĝi sufiĉe bona artikolo se iu konsentus lingve korekti ĝin.--Goren 09:58, 4. Aŭg 2008 (UTC)
La ideo de Goren estus logika, sed kiu konsentos korekti ankaŭ tiun de Rusio kaj tiujn kiuj venos poste? Mi jam faris tion por du artikoloj de tiu "aŭtoro" kaj mi preferas redakti kvar novajn artikolojn samgrandajn kaj samkvalitajn kaj ne korekti unu el tiaj. Krome li ne reagas. Klopodu kaj vidu.--kani 22:43, 4. Aŭg 2008 (UTC)
Mi promesas poluri la artikolon pri Gronlando tuj kiam mi finos mian serion pri anarkiistoj, mi jam enamiĝis en ĝi. Kion fari pri aŭtoro mi ne scias, la administrantoj decidu. Eble provu paroligi ŝlin, eble forbaru...--Goren 05:42, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Mi pli-mapli poluris la tekston, do nun ĝi estas legebla. Mi pensas, ke nun la artikolo ne plu estas forigenda, kvankam plua prilaboro necesas.--Goren 13:40, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Kvajzoj[redakti fonton]

Temas pri la samo kiel en artikolo Manĝobastonetoj, ĉu ne?--Goren 07:47, 30. Jul 2008 (UTC)

Vikipedio:Multlingva statistiko[redakti fonton]

Malnova, kaj ni havas Vikipedio:Statistiko.--Ziko 10:35, 28. Jul 2008 (UTC)

Nu, Vikipedio:Statistiko ne estas paĝo kun statistikoj, sed nur ligas al tiaj paĝoj. Inter tiuj ligitaj paĝoj, nur ĉi tiu enhavas similajn datumojn kiel Vikipedio:Multlingva statistiko, sed prezentas ilin tre malsame.
Ĉiuokaze, la malnoveco de statistiko ne povas esti kialo por forigi ĝin. Ĝi ĉiuokaze restas interesa pro historiaj kialoj. Kaj ĉiuokaze eblas ĝisdatigi la paĝon.
Mi do estas kontraŭ forigo. Marcos 14:24, 20. Okt 2008 (UTC)

Instituto de Problemoj de Kemia Fiziko[redakti fonton]

Malplena. Thomas Guibal 15:46, 28. Jul 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 18:13, 1. Aŭg 2008 (UTC)

National Center for Biotechnology Information[redakti fonton]

Preskaŭ malplena. Thomas Guibal 15:01, 26. Jul 2008 (UTC)

Nun plilongigita. Thomas Guibal 08:20, 27. Jul 2008 (UTC)

Neobjektiva kaj Diskuto:Neobjektiva[redakti fonton]

Bonvolu iu forigi paĝojn Neobjektiva kaj Diskuto:Neobjektiva, ĉar ilia enhavo tute ne rilatas al la titolo. La obstina uzanto Celumio senĉese restariĝas ilin. Kerio 09:42, 26. Jul 2008 (UTC)

Jes, mi estas obstina, sed mi ne estas antaŭjuĝa.--Celumio

Forigitaj. Celumio, Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton. -- Yekrats 10:48, 26. Jul 2008 (UTC)

Tibeto[redakti fonton]

  • 1.Pri la flago: Nun tiu ĉi flago estas ne uzita en Tibeto regiono de Ĉinio. Tamen ni vidas ĝian ekziston sub “Tibeto” de Ĉinio. Oni misopinias ke ĝi estas uzebla nun tie.
  • 2.Tibeto estas lando: Neniu lando, eĉ UN agnoskas ke ĝi estas unu lando. Male estas agnoskita parto de Ĉinio. Tiaj skribaĵoj, lando aŭ landlimo, estas ne taŭga kaj ne neŭtrala.
  • 3.Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj.: Tiu ĉi frazo estas kun forta politika inklino. Kaj tiu opinio estas disputhava.
  • 4.invadis Tibeton kaj aneksis: Same ekzistas disputo. Malgraŭ Tibeto estas parto de Ĉinio,do, tio ne estis invado kaj anekso.Historie Tibeto ekapartenis ekde Yuan-dinastio (1271-1368).
  • 5.Panĉen-lamao estis elpelita en 1965.: Ni sciis, tiam okazis Kultura Revolucio en Ĉinio. Preskaŭ tuta Ĉinio suferis la katastrofon,ne nur Panĉen-lamao,samtempe ni ankaŭ ne kulpigas la nunan ĉinan registaron pro erara faro de Mao.
  • 6.“celas finkoloniigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi ĉinojn plejmulto en la regiono.” “pli ol unu milionon da mortintoj” Kun forta subjektiva opinion. La mortinta ĉifero estas disputhava.
  • 7.“oni diras pri la ĉ. 100 viktimoj inter la tibetanoj.”: Oni diras, kiu diras? Tio ĉi estas ambigua kaj malklara priskribaĵo
  • 8.Vikipedio ne estas propagandejo,sed tamen ni vidis ke ĉi tie jam estas propagandejo de tibeta separatismo.-- Celumio
Celumio, ĉi tiu artikolo ne estos forigita. Jes, la artikolo estas pliboniginda, sed forigo estas troa..-- Yekrats 01:52, 26. Jul 2008 (UTC)
Yekrats,vi ne respondis min laŭ supraj kialoj. Do, via respondo estas ne konvinkebla.Se vi ciuj rompos la principon kaj regularon de Vikipedion. Sekvos pligranda rompiĝo..-- Celumio
Celumio, mi faras ŝanĝojn rekte en la artikolo mem. Mi volas montri ambaŭ opiniojn subtenitajn de faktoj. -- Yekrats 02:40, 26. Jul 2008 (UTC)
Eĉ se idioto ankaŭ povas elvidi vian veran celon. Faru laŭ via plaĉo! -- Celumio
Kio estas mian veran celon? Mia celo estas vera artikolo kiu eksplikas ambaŭ flankojn de kompleksa afero subtene de verigeblaj faktoj. Bonvolu noti ke mi konsentas kun vian unuan punkton kaj forviŝis la vorton "lando", kaj ŝanĝis ĝin al "aŭtonoma regiono". -- Yekrats 10:05, 26. Jul 2008 (UTC)
bv.bone kontrolu tuton de la vikipediaĵo. -- Celumio
Kio signifas "Sekvos pligranda rompiĝo" ? Dankon, Punktor 10:08, 26. Jul 2008 (UTC)
Ankaŭ mi ne scias nun. -- Celumio
Malgranda historieto: Foje la regiono/lando Stirio estis en sia tuto parto de la Aŭstria Imperio, ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝi estis dividita kaj partoj estas aŭstra, partoj slovena. Kelkaj homoj pensas ke "Stirio" nur estas la nomo de la federacia lando de Aŭstrio, kelkaj pensas ke "Stirio" estu en sia tuto parto de Slovenio. Vikipedio ne povas batali por ia ideo aŭ opinio kaj estiĝis diskutoj pri la neŭtraleco de la artikolo - sed oni trovis solvon, kaj ĉiuj estis kontentaj. Mi ja bone komprenas vin, ne ekzistas registaro kiu dirus la malon rilate al Tibeto (la kialo estas denove alia demando) kaj Tibeto estis kaj estas parto historia de Ĉinio, mi ankaŭ komprenas la pensmanieron ĉinan pri Tajvano. Sed ni devas konfesi, ke ekzistas kelkaj homoj, kiuj pensas ke Tibeto estu sendependa, aŭtonoma. La oficiala opinio de Germanio estas, ke okazis "gewaltsame Einverleibung " (= perforta anekso) SED Tibeto estas parto de Ĉinio; la oficiala opinio de la EU estas, ke ili "kondamnis la militan okupon de Tibeto" kaj ke la Tibetano estas propra popolo (fontoj: http://de.wikipedia.org/wiki/Tibet#Quellen). Kaj ni devas konfesi ke kaj la EU kaj Germanio ne estas idiotoj, certe ili iom gravas monde kaj oni devas akcepti ilian opinion, ankaŭ se tio ne plaĉas - do ni devas trovi solvon en la artikolo pri la ĉina parto Tibeto, kiu montras ĉiujn opiniojn - la agrablajn kaj la malagrablajn. Same kiel en la artikolo "Stirio". Grava tasko por ĉiuj: trovi esprimmanierojn kiuj kompromise kontentigi ĉiujn. Amike Punktor 10:47, 26. Jul 2008 (UTC) PS Mi pensas ke Yekrats vere genie verkis!

Pri Stirio, Mi ja scias nemulton. Ĝi iam estis sia tuta parto de la Aŭstria Imperio,nun du partoj, unu en Aŭstrio, kaj alia en Slovenio.Kial Aŭstrio ne reprenis ĝin? Ĉar Aŭstrio estis malvenkita lando je dufojaj mondmilitoj. Tial ĝi kompreneble ne rajtis fari tion laŭ nur mia vidpunkto. Male je Tibeto, Tibeto apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al Granda Ĉina Kulturo. Kaj ĝia foriro dume estis pro la invado de Anglujo, ne pro la malvenkiĝo de Ĉinio. Post la invado de Anglujo, Tibeto denove revenis al Ĉinio kaj al Granda Ĉina Kulturo, tiam estis malnova Republiko De Ĉinio. Tiama nacia standardo estis kvin-kolora flago. Unu el la koloroj simbolas Tibeto-nacion. Baldaŭ la registaro ŝanĝis al Kuomintang, kiu ŝanĝis la nacian standardon, sed la suvereneco pri Tibeto de Ĉinio ne ŝanĝis. Kaj pli poste, okazis la Civila Milito de Ĉinio inter Kuomintang kaj La Komunisma Partio. Kuomintang iris al Taiwan. La tuta suvereneco estis heredita de La Komunisma Partio. Jen estas la historieto pri Tibeto. Kompreneble la problemo Tibeto estas komplika, oni ne eble kompreniĝas per la simpla rakonto. Mi nur volas diri, ke Tibeto estas malsama kun Stirio.

Pri Tibeta popolo, Mi havas neceson klarigi tion,ke tibeta popolo ne estis popolo de Dalai Lamao, sed sklavo. Ĝuste pro tio,ke li ne volontis la sklavon iĝi al popolo. Tiel la konflikto okazis, kaj foriris al Baraton.Lia popolo nur tiuj sekvintoj al Barato.Tial tibeta popolo estas du partoj: unu vivas nun en Tibeto,plimulte da parto estas idoj de sklavoj de Dalai Lamao, alia estas eksterlande, plimulte da parto estas idoj de riĉuloj. Ili estas tute malsama.

Pri la opinion de Germanio kaj EU, tio estas tro politika, aŭ ekonomia.Ĉu ili vere prizorgas la sendependiĝon de Tibeto? Erare! Tio estas nur ilia politika ilo kontraŭ Ĉinio, ŝajne kiel Kosovo de eks-jugoslavio, ŝajne kiel tri landoj ĉe Balta Maro de Suvetunio, ŝajne kiel Ĉeĉeno de Rusio.Kiuj estas idiotoj? Ŝajne ĉiuj scias tion. Alie, ili havas pezilon per Tibeto eble akiri ekonomian kaj politikan profiton.Tiom da ekzemploj, kial ili ne ankaŭ faras samon, je Skotlando, je Bretagne,. Je Nordirlando, je Malvinasoj, je Corsica, je Sicilio, je Kurdo de Turkio kaj je Sikimo. Kial?

Tro multe da historiaj problemoj, ili ja nun estas tre bona politika pezilo laŭ sia bezono. Tiel ni devu vikipedii per neŭtrala, objektiva kaj sen opinio. Ĉar ni estas esperantistoj. Esperanto estas la neŭtrala lingvo, do, ni devu resti en neŭtraleca skribaĵo. Mi elkore dankas vin pro via respondo! Fartu bone!Celumio

Bedaŭrinde vi miskomprenis min: Kompreneble Stirio ne estas Tibeto - SED la situacio de la akraj opinioj pri la neŭtraleco de la artikoloj samas. Egalas ĉu la oficiala vidpunkto de Germanio aŭ de la EU estas tro politika, tro ekonomika, tro stulta - ili havas tiun ĉi starpunkton kaj pro tio, ĝi estu vikipedie priskribata. Finfine mi volas mencii, ke la vorto"neŭtrala" signifas "nenio el ambaŭ", do "senpartia". Kial vi ne volas kompreni, ke ekzistas ankaŭ alia partio? Jes ja, ili malveras - sed ilia starpunkto simple ekzistas. BONVOLU akcepti! Kaj proponu artikolon, kiu akceptas la faktojn - sed ne la faktojn ke Tibeto estas/ne estas parto de Ĉinio, okazis invado/ne okazis - sed SIMPLE la fakton ke ekzistas diversaj vidpunktoj. Se vi nun denove riproĉos, ke mi nun montriĝas kiel kontraŭ-ĉin-ulo, tiam mi rezignos. Punktor 17:56, 26. Jul 2008 (UTC) PS Nur malgranda rimarko rehonoriga pri Aŭstrio, kiun mi amas kiel hejmlandon sed ne kiel ŝovinisto: 99 % de la aŭstroj fajfas pri tio, ke suda Stirio ne plu estas aŭstra, kaj ke la ĉemara urbo Triesto, kiu apartenis al Aŭstrio ekde la jaro 1382, nun estas itala. Mi nur volis bildigi ŝovinistajn starpunktojn, kiuj ankaŭ en la Vikipedio bedaŭrinde aperas.
Mi tute komprenas, ke ekzistas ankaŭ alia partio, aŭ kaj alia voĉo. Sed mi indignas pri ilia hipokriteco, ili kaj konfesas ke ili estas neŭtrala, senopinia kaj justa, kaj faras laŭ mala flanko. Mi abomenas tiajn farojn kaj homojn kun afektema koro. <la vorto"neŭtrala" signifas "nenio el ambaŭ", do "senpartia">. Ĉu mi devu kompreni tiel, ke ne ekzistas radikala neŭtraleco,justeco, objektiveco kaj senopinio? Mi ne volas ŝanĝi ies opinion,vidpunkton,ismon kaj starpunkton. SED bv. samtempe respektu kontraŭan flankon. Vidu vikipediaĵojn pri Tibeto, ŝajne tie jam ĉiam estas propagandejoj de Tibeta separatismo. Iuj eĉ fortigis tion post la diskutado. Jen la kunligilo Pri filmo Sep jaroj en Tibeto, legu Sep jaroj en Tibeto, sub kiu estas vikipediaĵo de la angla lingvo. Iuj utiligas Vikipedion fari tion. Mi ne neis la fakton ke ekzistas diversaj vidpunktoj, ankaŭ mi ne havas tian povon kaj rajton. Tamen iuj vikipedias per du-malsamaj normoj. Vizitu Sikimo, kie ni ne trovis la vorton anekso de Barato. Kial nur kontraŭ Ĉinio? Mi jam proponis la artikolon, sed tamen ŝajne iuj tute ne priatentas tion, ne havas intereson pri mia 8 kialoj. Ilia starpunkto simple ekzistas. Mi respektas reciproke, sed NE akceptu absolute! Mi ne riproĉis vin lastfoje, kaj mi ankaŭ ne havas rajton riproĉi iun. Mi paceme diskutis kun vi. Mi pensas ke vi okcidentuloj ankaŭ volas scii la veran pripenson de ĉino. Tiel la diskutado inter ni estas utila. Dankon, kara amiko! Sanon!Celumio

Celumio, ĉiom viaj sugestoj estas zorge enmetindaj en la artikolo. La artikolo ja oblikvigas al la vidpunkto de la Tibetoj kaj ne montras la vidpunkton de Ĉinio. Mi ankaŭ enmetis ŝablonon {{neneŭtrala}} dum la ripara procezo. Bonvolu pacienci! -- Yekrats 10:42, 26. Jul 2008 (UTC)

Saluton, kara Yekrats! Antaŭ ĉio, mi kore dankas vin pro via afableco! Mia skribaĵo estas mia individua opinion. Mi pensas ke ĝi estas neŭtrala. Se je la starpunkto de la ĉina registaro, tio estas tibeta separatismo, kontraŭrevolucia, Dalai kliko,ŝtatperfido,feŭd-sklav-estro kaj tumulto ktp. Por la neŭtraleco, mi neniam uzis tiajn vortojn. Kaj ĉiufoje mi uzas Dalai Lamaon. Tamen iuj ne vidis tion, ankoraŭ insistas sian opinion, kontraŭ la regularo kaj principo de Vikipedio—neŭtrala kaj sen opinion. Mi ne povas akcepti tion. Se ni ne trovos la solvitan vikipediaĵon, mi insistos mian faron. Mi atendas pacience. Dankon, kara Yekrats! Fartu bone!-- Celumio
Malfacila diskuto en Esperantujo kaj malfacile esti "neŭtrala". Mi ĉi-tie nur volas foje iomete pensigi vin ĉiujn: Imagu, ke Ĉinio same kiel Jugoslavio disfalus laŭ siaj etnoj en siajn partojn! Nur etan momenton! Simple memoru pri la mizero, kiun tiu-ĉi absurda aventuro de detruo de Jugoslavio kaŭzis, la sangon verŝitajn - kaj tio nur por post eble 10 jaroj rekunigi ĝin ene de Eŭropa Unio ... - Nun transkalkulu tion al Ĉinio - ne nur 5 etnojn sed pli ol 200 kaj ne nur 50 milionojn da loĝantoj sed pli ol miliardo ... Tio estus vere giganta koŝmaro kaj katastrofo. Komprenu nun sub tiu-ĉi hororvizio la reagon de la ĉina registaro al tiaj separatistaj tendencoj! - Fakte mi ne vidas la neceson, ke ĉiu etno havu propran ŝtaton unuflanke, kaj ke ŝtato apartenu al etno aliflanke. Homo havu rajton je sia etno kaj etno havu rajton je sia lingvo, kulturo kaj heredaĵo. Sed rajto al propra ŝtato? Ĉu la romanĉlingvanoj en Grizono do devus disiĝi el la Svisa Konfederacio? Kaj kio okazu tiam kun la germanlingvaj loĝantoj en la romanĉlingvaj vilaĝoj? Cetere la romanĉlingva regiono siatempe estis perforte anektita de la prasvisaj kantonoj ... same kiel ankaŭ la itallingva kantono Tiĉino. Memkompreneble la artikolo pri Tibeto ne povas kaj ne devas esti forigita el Vikipedio. Tio ja ankaŭ ne povas esti la deziro de ĉinoj - tute male manakas la artikoloj pri pluraj aliaj ĉinaj provincoj kaj regionoj. Sed kun certeco tia artikolo ne devas esti misuzita por politika propagando de tibetaj separatistoj kaj naciistoj. La artikolo ja povas mencii priskribi la historiajn faktojn kaj povas ankaŭ mencii, ke ekzistas separatisma movado en Tibeto, sed ankaŭ estas tute evidenta, ke Tibeto estas integrita parto de la nuntempa ĉina ŝtato. Kaj certe ne povas esti la tasko de enciklopedio ŝajnigi la politikan deziron de certa movado esti politika realaĵo. Tio estus same absurda, kiel se ni skribus en Vikipedio, ke Esperanto estas la oficiala lingvo de la Tero, nur ĉar ni esperantistoj tion deziras. Sendepende de la demando, ĉu sendependeco de certa teritorio estas dezirinda aŭ ne: En enciklopedio troviĝu la faktoj validaj nun. Kaj fakto estas, ke eĉ Germanio kun sia tre stranga vortumo, ne agnoskas Tibeton kiel propra ŝtato! (Kaj Germanio cetere ankaŭ en la jugoslavia konflikto ludis ĉion alian ol suverenan rolon ...) DidiWeidmann 00:07, 31. Jul 2008 (UTC)
Bravisime! Simple estas tiel. Kaj ĉar ni ja ĉiuj estas raciaj homoj vere enciklopedia artikolo pri Tibeto (pri Kosovo, pri Islamo, pri Irlando, pri Indianoj, pri Balkana duoninsulo, pri Darfuro, pri...) povas kaj devas esti atingita. Alternativo ne eblas. PS Mi ja ne volas esti polemika, sed ke Esperanto certagrade bone sukcesis baziĝas en la "interna ideo", tion ni ne forgesu! Punktor 10:33, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Mi proponus restigi en la artikolo pri Tibeto informon pri la regiono (t.e. pri naturo, pri nacioj, pri lingvoj, pri ekonimika situacio ktp.) kaj krei apartan artikolon kiel Tibeta sendependismoTibeta sendependisma movado pri la problemo de separismo. Mi faris tion, cetere, por Ĉeĉenio kaj Iĉkerio - la problemo kiu starigas ne malpli akrajn protestojn de Rusiaj imperiistoj ol problemo de Tibeto en Ĉinio. --Goren 06:01, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Kompreneble oni ne forigu Tibeto, same ne GermanioAŭstralio. La peto pri forigo temas evidente pri io alia. Mi trovas tion misuzo de nia funkcio pri forigado.--Ziko 16:09, 12. Aŭg 2008 (UTC)
Aspektas tiel, ke ĉi-paĝo komencas ludi rolon de la Diskutejo, ĉar oni komencas disputi teknikajn kaj ideologiajn ecojn tie ĉi, dum la diskutejon mem multaj ne legas.

Ŝablono:Tempo[redakti fonton]

Mi ĵus trovis la tute malplenan ŝablonon {{Tempo}}. Tial mi proponas ĝian forigon, se ne eblas refunkciigo per nova kodigo. Kore --Tlustulimu 15:51, 18. Jul 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 08:29, 26. Jul 2008 (UTC)

1100 a.K. kaj 1200 a.K.[redakti fonton]

Mi eraris kiam mi enmetis tiujn du ligojn.--kani 01:48, 13. Jul 2008 (UTC)

Pneumonio[redakti fonton]

Mistajpo anstataŭ pneŭmonio.Roberto 13:28, 16. Jul 2008 (UTC)

Jam malaperis al neniejo. Kore --Tlustulimu 13:34, 16. Jul 2008 (UTC)

Klegoludo[redakti fonton]

Tajperaro anstataŭ Kegloludo. Roberto 11:48, 15. Jul 2008 (UTC)

Ŝablono:Documentation, template kaj Ŝablono:Documentation[redakti fonton]

La ŝablonoj Ŝablono:Documentation, template kaj Ŝablono:Documentation same ne plu esta bezonataj kiel la ĉisekve menciita {{Template doc}}. Krome ni evitu neesperantajn nomojn de tiaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 19:03, 11. Jul 2008 (UTC)

Mi ĵus forigis ilin, ĉar ili estas ne uzataj kaj krom tio superfluaj, ĉar ni havas {{dok}}. Kore --Tlustulimu 09:19, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:Template doc[redakti fonton]

Kvankam mi povus tuj forviŝi la ŝablonon {{Template doc}}, mi demandas pri viaj opinioj. Mi ĵus aldonis similan subpaĝan funkcion al {{Dok}}. Laŭ mi {{Template doc}} nun ne plu estas bezonata. Se vi havas alian opinion, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. Kore --Tlustulimu 19:00, 11. Jul 2008 (UTC)

Ĉu eblas fari aldirektilon aŭ ion tian? La ŝablono doc uzeblas kiam oni kopias ŝablonojn el aliaj vikioj kaj ke necesas renomi ĝin al Dok ne tuj evidentas...--Goren 04:39, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi pensas, ke la ŝablono {{template doc}} (Atentu, ke template estas parto de ĝia nomo, sed ne la nomspaca prefikso.) estas superflua, ĉar la esperantolingva {{dok}} per helpo de subŝablono ankaŭ ebligas ligilojn al testopaĝoj por nova ŝablona versio. Krome la ŝablono montras anglajn tekstojn. - La uzado de subŝablonoj por testaj versioj havas la avantaĝon, ke samtempe eblas pli ol unu testo kompare al la ŝablono {{testo1}}. Mi jam uzas tiun maniero por testoj en la suprasoraba vikipedio, kie mi ankaŭ testis la aldonaĵojn por {{dok}} kaj ĝiaj helpŝablonoj. Kore --Tlustulimu 09:05, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi tamen ne komprenas. Se mi kopius el angla (aŭ alia, en multaj vikipedioj oni uzas anglajn nomojn) vikio la ŝablonon kiu uzas na {{template doc}}, kaj ĝi estus forigita, kio okazus? Ĉu la kopiita ŝablono rompiĝus?--Goren 14:27, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ĵus forigis ĝin, ĉar ĝi estas ne uzata kaj superflua. Krome ni havas la pli taŭgan ŝablonon {{dok}}. Kaj mi ĵus kreis alidirektilon {{doc}} al ĝi. - Se vi havas demandojn pri ŝablonoj, bonvolu skribi ilin sur la diskutan paĝon de nia ŝablona projekto. Kore --Tlustulimu 09:27, 13. Aŭg 2008 (UTC)

Akordo de Nouméa[redakti fonton]

Vandalismo.--kani 17:39, 9. Jul 2008 (UTC)

Manuel de Pedrolo[redakti fonton]

Strange aperas malplena la artikolo, sed en la indekso de novaj paĝoj aperas la komenco de la redakto, kiu ŝajne malaperis.--kani 21:24, 6. Jul 2008 (UTC)

Mi restarigis kaj poluris la artikolon. Ne plu forigenda. Thomas Guibal 12:22, 12. Jul 2008 (UTC)

Dosiera diskuto:Rio deJaneiro LE2002059 lrg.jpg[redakti fonton]

Jen superflua tajptestaĵo. Bonvolu forigi ĝin. Kore --Tlustulimu 07:19, 3. Jul 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:55, 3. Jul 2008 (UTC)
Dankon --Tlustulimu 11:58, 3. Jul 2008 (UTC)

Kroata himno[redakti fonton]

La plena teksto de la himno (sed ne enciklopedia artikolo). -- Yekrats 19:23, 28. Jun 2008 (UTC)

Mi verkis enkondukon kaj iom reordigis la artikolon. Mi plie sugestas alinomi ĝin al Lijepa naša domovino. Thomas Guibal 20:03, 28. Jun 2008 (UTC)
Mi aldonis unu frazon kaj unu foton. La fakto, ke la artikolo ekzistas en multegaj lingvoj, montras, ke ĝi ekzistu ankaŭ en Esperanto. Sed ĝi ja estas polurinda - mi ne klopodis glatigi la tradukon. Ulrich Matthias 20:04, 28. Jun 2008 (UTC)
Tre bone! -- Yekrats 20:28, 28. Jun 2008 (UTC)

Faru la Rondon[redakti fonton]

Ne fariĝas klare, kio ekzakte (kiel funkcias) la metodo. Ia lernolibro aŭ metodo, tute freŝa, ankoraŭ ne estas enciklopedie interesa.--Ziko 18:37, 28. Jun 2008 (UTC)

La metodo jam estas praktikata ekde almenaŭ 10 jaroj, mi konas plurajn homojn, kiuj lernis E-on laŭ tiu metodo, inter kiuj estis ekzemple iama generala sekretariino de TEJO (FARO-nomo "Grimpi") kaj pluraj aliaj. Do, mi ne dirus, ke la metodo estas tute freŝa kaj laŭ mia pritakso sufiĉe sukcesa (mi konas minimume 15 homojn, kiuj ellernis E-on pere de tiu metodo). Amike, Alaŭdo ۩ 11:30, 29. Jun 2008 (UTC)
La metodo sendube estas koninda.
- Sed jam troviĝas pli detala artikolo pri la metodo ĉe FaRo (Konatiga Esperanta kurso "Faru la rondon!"). Mi proponas plusendilon al tiu. UNiesert 10:47, 5. Aŭg 2008 (UTC)
Mi kuraĝis transformi la artikolon al aldirektilo, ĉar ĝi enhavis preskaŭ neniun novan informon ol FaRo. La problemo de neŭtraleco, tamen, jes ekzistas, kaj ankaŭ korektendas la lingvo.--Goren 14:41, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Rita Levi-Montalcini[redakti fonton]

Ĉio en la germana. --81.40.180.155 17:12, 28. Jun 2008 (UTC)

Diskuto:Zinedine Zidane[redakti fonton]

Jen tajpadotestoj kun superflua rezulto. Bonvolu forĵeti la paĝon. Kore --Tlustulimu 20:16, 27. Jun 2008 (UTC)

Musoj Galaxsioj[redakti fonton]

Krom la fuŝa nomo (kun ikso), ekzistas samtema artikolo NGC 4676A. Kunigu kun tiu artikolo. -- Yekrats 13:49, 27. Jun 2008 (UTC)

Yekrats kaj mi metis la informon de Musoj Galaksioj en NGC 4676 – aŭ pli precize la informon de la angla fonto. Nun eblas forigi Musoj Galaxsioj kaj Musoj Galaksioj. – Aisano 14:01, 29. Jun 2008 (UTC)
✔ Farite - Plenumite! Alaŭdo ۩ 14:51, 29. Jun 2008 (UTC)

Ioto[redakti fonton]

Falsa informo de anonima (verŝajna) trompulo. Legu diskuton ĉe Diskuto:Greka alfabeto. Distingo inter la I/J en la greka alfabeto verŝajne ne ekzistas laŭ la anglalingva Vikipedio. -- Yekrats 15:45, 24. Jun 2008 (UTC)

Mi pensas, ke vi pravas, Yekrats. Kore --Tlustulimu 16:01, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi nun kreis plusendilon al joto ĉe ioto. Fakte, laŭ la origina prononco, "ioto" estus pli logika Esperantigo. Sed ial la kutima esperantigo (ankaŭ laŭ PMEG) estas "joto". Tial la artikolo restu ĉe "joto", sed estu almenaŭ la plusendilo el "ioto". Marcos 11:00, 27. Jun 2008 (UTC)

La metamorfozo (Kafka)[redakti fonton]

Plej ofte kiam mi trovas malplenajn artikolojn, mi provas skribi ion. Sed en tiu ĉi mi eĉ apenaŭ komprenas pri kio temas! Ĉu vere tiu artikolo estas necesa? --Goren 13:31, 24. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi plenigis kaj reordigis la artikolon. Nun ne plu forigenda. Thomas Guibal 10:21, 27. Jun 2008 (UTC)

Lignotornado[redakti fonton]

Ne estas artikolo. -- Yekrats 00:39, 23. Jun 2008 (UTC)

Ŝajnas ke ĝi sufiĉe pliboniĝis. Eb.eric 05:55, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi skribis la artikolon. Ĉu ĝi povas resti nun?--Goren 06:33, 24. Jun 2008 (UTC)
Tre bone, dankon! -- Yekrats 11:06, 27. Jun 2008 (UTC)

Okinava Insulo kaj Okinavo[redakti fonton]

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj mi ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:02, 22. Jun 2008 (UTC)

Ĝenerale por tiaj kazoj ne taŭgas forig-propono, sed la ŝablono Kunigu.
Laŭ mi la informoj pri la insulo estu kunigitaj ĉe Okinava Insulo (aŭ prefereble ĉe Okinava insulo kun etlitera "i"), dum ĉe Okinavo estu apartigilo inter Okinava Insulo kajOkinava prefektujo. Marcos 21:18, 23. Jun 2008 (UTC)
La artikolo Okinavo portas kopirajtan problemon (vd. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Okinavo). Bv. atendu redakton de Okinavo ĝis la fino de junio - Ryoho 21:55, 23. Jun 2008 (UTC)
Mi proponis renomon de Okinavo. vd.Diskuto:Okinavo - Ryoho 15:06, 5. Jul 2008 (UTC)

Filmo de Möbius kaj Möbiusbendo[redakti fonton]

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj mi ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:02, 22. Jun 2008 (UTC)

La artikoloj estas kunigitaj. Maksim 15:10, 27. Jun 2008 (UTC)

Tridekjaja Milito[redakti fonton]

Malplena artikolo, sed evidenta mistajpa eraro pro jam ekzistinta artikolo Tridekjara milito.--kani 23:25, 22. Jun 2008 (UTC)

Mallely Martínez Mateos[redakti fonton]

Mallonga kaj malutila biografia artikolo. -- Yekrats 21:46, 22. Jun 2008 (UTC) Bv. kontroli ĉu nun estas bona artikolo. -- Esperantst

Vikipedio:!Plej vizitataj paĝoj[redakti fonton]

Ĉi tiu listo el 2004 estas malaktuala kaj ne plu utila. Marcos 09:28, 22. Jun 2008 (UTC)

Château frontenac[redakti fonton]

Tiu malplena artikolo (kun minuskla) senkialas ĉar oni enmetis samtempe Château Frontenac.--kani 23:22, 20. Jun 2008 (UTC)

Kategorio:Regantoj[redakti fonton]

La kategorio estas malplena, kaj ekzistas kategorio:Regnestroj. -- Robert Weemeyer 21:27, 19. Jun 2008 (UTC)

Vinoj de sudokcidenta Francio[redakti fonton]

Mallonga listo sen enciklopedia enhavo. -- Yekrats 02:57, 19. Jun 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:56, 3. Jul 2008 (UTC)

Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo[redakti fonton]

La ĝusta artikolo estas Ĉeĥoslovaka nacia teamo de futbalo. --Kunar 21:13, 18. Jun 2008 (UTC)

Bona kandadito por alidirektilo. Mi alidirektas ĝin. -- Yekrats 02:58, 19. Jun 2008 (UTC)
La alidirektilo estiĝis, kiam mi renomis la artikolon. Sed la alidirektilo estas malĝusta skribmaniero, kaj tial mi petas ĝian forigon. --Kunar 20:40, 19. Jun 2008 (UTC)
Ĉuvere temas pri malĝusta skribmaniero? Fakte eblas adjektivigi la vorton "Ĉeĥoslovakio" kiel "ĉeĥoslovakia". Kiel ĉe aliaj landnomoj bazitaj sur etnonomoj, ankaŭ eblas uzi la etnan adjektivon (ĉi-kaze "ĉeĥoslovaka") kun la signifo de land-adjektivo; tial ĉi-kaze eblas uzi aŭ "ceĥoslovaka" aŭ "ĉeĥoslovakia", kaj tial la plusendilo restu.
Aŭ ĉu mi ion miskomprenis? Marcos 21:19, 19. Jun 2008 (UTC)
Vi pravas, la varianto kun i eĉ pli ĝustas. Ĉeĥoslovaka aspektas tiel kiel temas pri nacieco, kaj nacieco ĉeĥoslovakoj, laŭ miaj scioj, neniam ekzistis. La lando Ĉeĥoslovakio tamen jes ekzistis.--Goren 04:37, 21. Jun 2008 (UTC)
Marcos kaj Goren pravas kaj ili esprimis la kialon, kial mi intence nomis la novan artikolon "Ĉeĥoslovakia...", malgraŭ la aliaj naciaj teamoj kies titoloj ĉiuj, krom la sovetunia, komenciĝas per "...-a" kaj ne "...-ia". Flanke cetere mi menciu ke mi havis grandajn skrupulojn nomi la sovetunian futbalan teamon "nacia teamo", ĉar laŭ mia kompreno la ŝtato neniam estis "nacio", sed ĉiam (libervola aŭ pli premita) unio de (plej) diversaj nacioj. Sed mi pensis, ke se la sovetunia teamo kiel sola nomiĝos "sovetunia tutunia teamo...", estos kaj superflua ripeto de la vortero "-unia", kaj ankaŭ la teamo tro elstaros, ĉar ĉiuj aliaj teamoj havos alian nomon... --ThomasPusch 17:55, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi pensas, ke vorto nacia en tiu kunteksto estas aĉa usonismo, ĉar plejparte nur usonanoj nomas siajn ŝtatajn teamojn naciaj. En Sovetunio oni neniam nomis futbalan teamon tiel. La vorto Sbornaja estas pli bone kaj precize tradukenda kiel kolekta ol nacia. Tut-Sovetunia kolekta teamo de futbalo aŭ ion tian --Goren 10:05, 27. Jun 2008 (UTC)

Moritius[redakti fonton]

Tre verŝajne la aŭtoro intencis skribi Maŭricio, kies artikolo jam ekzistis. Mi prenis la tekston kaj aldonis ĝin al la vera artikolo. Restas nur forigo. --kani 17:02, 17. Jun 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 18:07, 17. Jun 2008 (UTC)

Fart[redakti fonton]

Artikolo Fart estas laboro de vandalo. --Fiskot (diskuto) 16:24, 17. Jun 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 17:52, 17. Jun 2008 (UTC)

Ngakpa[redakti fonton]

Krom la kutima lingva fuŝaĵo de Jonathaneo, la artikolo mensogas (tio ne estas etna grupo) kaj tute ne kongruas kun la originala anglalingva versio, kion ŝajne nia aŭtoro tute miskomprenis. Forigenda, krom la eblo iome haltigi tiun fuŝiston, kiu plie laborigas onin ol alporti valoran materialon.--212.163.151.238 18:55, 16. Jun 2008 (UTC)

Tiu artikolo restas nelegebla kaj ne estas bona resumtraduko de la anglalingva originalo. Ĝi ŝanĝas la veron.--kani 23:22, 20. Jun 2008 (UTC)

Almenaŭ necesas alinomigi la artikolon. Ngakpa estas tute ne esperanteca vorto. Mi pensas ke se iu vikipediisto konas tibetan lingvon, ŝli decidu kiel ĝuste kaj seksneŭtrale esperantigi la vorton. Post tio, ni reverkos artikolon.--Goren 04:07, 21. Jun 2008 (UTC)

Al mi ŝajnas ke ĝusta esperantigo estas Ngako(j), kaj ma kaj pa estas tibetaj genraj sufiksoj. Kiel vi opinias, amikoj?--Goren 05:49, 22. Jun 2008 (UTC)
Sed ankoraŭ la artikolo malveras, ĉar ne temas pri etna grupo, kiel dirite kaj kiel la propra artikolo rekonas pli sube, ne kongruas kun la originalo kaj meritas enteran reverkon. Se neniu faras ĝin, mi plu proponas forigon.--kani 23:26, 30. Jun 2008 (UTC)
Post kiam vi kaŝis la fuŝan parton kaj mi renomis kaj pliredaktetis la artikolon, mi pensas ke ĝi taŭgas kiel bona ĝermo.--Goren 12:09, 12. Jul 2008 (UTC)

RAI International Online[redakti fonton]

Mi hazarde trovis la tute sensencan artikolon RAI International Online. Ĉar ĝi nur enhavas superskribojn kaj nevideblas, kion la iniciatinto celas, mi petas pri forigo. Kore --Tlustulimu 19:51, 16. Jun 2008 (UTC)

Dankon --Tlustulimu 19:54, 16. Jun 2008 (UTC)

Diskuto:Atestantoj de Jehovo[redakti fonton]

Malgraŭ la admona noto “This is not spam. Is an interesting link about the worldwide Jehovah's Witnesses meeting places. The intention is to inform, not a comercial web site.” aldonita de iu, kiu tuj restarigis la paĝon ĵus forigitan de Yekrats, ĉi tiu angalingvaĵo sendube estas spamo en la Esperanta Vikipedio. Bv. reforigi.

Mi nun forigis ĝin. Marcos 17:53, 17. Jun 2008 (UTC)

Dosiero:Unua logo de SEFT2007.jpg[redakti fonton]

Saluton. Mi iom fuŝis ĉe la nomigo de dosiero Dosiero:Unua logo de SEFT2007.jpg. Bonvolu forigi ĝin, ĉar mi jam alŝutis bildon kun ĝusta nomo. Kore --Tlustulimu 17:06, 15. Jun 2008 (UTC)

Plenumite! Alaŭdo ۩ 18:38, 15. Jun 2008 (UTC)
Dankon. Mi fuŝis, ĉar mi samtempe uzis tujmesaĝilon. Kore --Tlustulimu 18:48, 15. Jun 2008 (UTC)

BARASEVICH Antal[redakti fonton]

Fuŝa kaj tro mallonga. Thomas Guibal 09:01, 15. Jun 2008 (UTC)

Nun estas redirektilo al la listo. Alaŭdo ۩ 18:38, 15. Jun 2008 (UTC)

La planedo de la simioj[redakti fonton]

Nur unu mallonga frazo. -- Yekrats 01:28, 15. Jun 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 06:48, 15. Jun 2008 (UTC)

Filiŝtoj[redakti fonton]

Mi subtenas forigon de tiu artikolo kaj alinomigo de la ĝisnuna Filistoj, misliteruma kaj nePIVa, al Filiŝtoj, kion mi ne jam faris ĉar ne eblas antaŭ la forigo de la ĝuste literuma Filiŝtoj. Aliflanke mi jam korektis la redakton de la ĝisnuna artikolo.--212.163.151.238 21:31, 11. Jun 2008 (UTC)

Mi plenumis vian peton. Alaŭdo ۩ 18:41, 15. Jun 2008 (UTC)

Uruguajo[redakti fonton]

Ĉu tiu artikolo restus tiele?--212.163.151.238 21:00, 9. Jun 2008 (UTC)

Mi hodiaŭ kreis ĉi tiun misliteruman atentigon.
Ĉu vi kontraŭas la misliterumajn atentigojn ĝenerale, aŭ nur ĉi-kaze (komparu la atentigojn ĉe Urugŭajo, Gŭatemalo, Venezŭelo kaj Paragŭajo)? Laŭ mi ni certe havu tiajn atentigojn pri misliterumoj: Por enciklopedio ne estus bone simple alidirektigi la legantojn de misliterumo al ĝusta literumo sen atentigo pri tio (tiam la legantoj plej verŝajne pensos, ke ili ja literumis ĝuste, aŭ almenaŭ uzis akcepteblan varianton); aliflanke estus malbone tute ne havi serĉtrovojn por ofte troveblaj misliterumoj.
Fakte, el ĉiuj misliterumaj atentigoj kiujn mi kreis ĝis nun, Uruguajo estas la plej malofte uzata misliterumo. Do mi ja povus akcepti forigon de ĉi tiu, se tio ne koncernos la aliajn atentigojn. Marcos 23:12, 9. Jun 2008 (UTC)

Krobpilko[redakti fonton]

Fuŝa misvorto en malplena artikolo.

Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo[redakti fonton]

Mi vidis, ke la ne uzataj ŝablonoj Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo estas superfluaj, ĉar ni jam havas la uzatan ŝablonon {{Dok}}. Krome la ŝablono {{Dok}} pli bele aspektas kaj la enhavo de la dokumentado eĉ estas videbla, se oni rigardas la ŝablonon mem. Kaj ĝi metas ligilon por la dokumentado en la ŝablonon (tial uzenda inter <noinclude> kaj </noinclude>), se la dokumentada subpaĝo ankoraŭ ne ekzistas. Tial ĝi helpas al ni kreii la dokumentadan subpaĝon.

Do, bonvolu forigi la ŝablonojn Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo. Eble mi poste aldonos al la retenenda ŝablono Dok funkcion, kiu ebligus enmeton de ligilo al testa subpaĝo, se ni bezonos tion. Kore --Tlustulimu 13:03, 2. Jun 2008 (UTC)

Mi nun forigis ilin. Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)
Dankon, Marcos. --Tlustulimu 14:03, 22. Jun 2008 (UTC)

Okinavo[redakti fonton]

Kopirajta problemo, kontribuo [1] estas kopiaĵo el [2] La kontribuita teksto samas al la retpaĝo.

Mi petas forigi version "22:01, 3. Jun 2005 Narvalo" kaj postajn versiojn. - Ryoho 18:54, 30. Maj 2008 (UTC)

Tralaboru plie Narvalo 20:03, 30. Maj 2008 (UTC)
Saluton Narvalo!
Via kontribuo [3] estas sen resumo. Ŝajnas al mi, la kontribuo estis kopiita sen permeso de la mastrumanto de la retpaĝo.
Ĉu via kontribuo estis permesita de la mastrumanto de la retpaĝo?-Ryoho 02:26, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi kaŝis la disputitan enhavon. Eble vi povas kontakti la mastrumanton? Mi pensas, ke ili certe permesos la aperigon. Narvalo 08:41, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi demandis la mastrumanton ĉu li aprobas uzadon de la teksto en Vikipedio laŭ GFDL. - Ryoho 10:19, 31. Maj 2008 (UTC)
La mastrumanto respondis ke li ne certas akiri permeson de la kopirajto-havanto, ĉar li estis ne koncernanto de la teksto, sed li nun procedas por ebligi uzi tekston en la vikipedio laŭ GFDL. Bv. atendu iom tempon.- Ryoho 15:15, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi ankoraŭ ne ricevis leteron el la mastrumanto. Mi proponas ke ni atendu respondon ĝis la fino de junio, kaj se li ne respondus, ni forigu - Ryoho 14:32, 12. Jun 2008 (UTC)
La mastrumanto finfine ne respondis. Mi denove petas forigon. - Ryoho 13:45, 1. Jul 2008 (UTC)
Mi nun legis la anglalingvan paĝon pri kopirajtproblemoj. Laŭ tiu paĝo, sufiĉas simple forigi la probleman tekston el la paĝo. La problema teksto restas en la historio krom se la kopirajt-posedanto petas la Vikimedian Fondaĵon forigi ĝin ("The infringing text will remain in the page history for archival reasons unless the copyright holder asks the Wikimedia Foundation to remove it"). Mi do nun simple forigis la probleman tekston el la paĝo. La resto de la paĝo povas resti. Marcos 15:37, 2. Jul 2008 (UTC)
Dankon! Marcos
Denove ni traktu problemon Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Okinava_Insulo_kaj_Okinavo - Ryoho 22:01, 3. Jul 2008 (UTC)

Cats[redakti fonton]

Fistultaĵo.--kani 18:39, 29. Maj 2008 (UTC)

Mi jam forigis ĝin, ĉar ĝi klare estis vandalismo. Marcos 19:25, 29. Maj 2008 (UTC)

Ventego[redakti fonton]

Fuŝa artikolo, eble alidirektinda al vento. -- Yekrats 13:28, 29. Maj 2008 (UTC)

Euxro-bankbiletoj[redakti fonton]

Ĝusta artikolo nomiĝas Eŭro-bankbiletoj. Artikolo Euxro-bankbiletoj estas tute ne bezonata. --Fiskot (diskuto) 19:16, 27. Maj 2008 (UTC)

Putrado kaj God of War[redakti fonton]

El sama anonimulo. --Tonyo 15:52, 27. Maj 2008 (UTC).

Same Urinejo --Tonyo 15:54, 27. Maj 2008 (UTC)
forigita. -- Yekrats 16:05, 27. Maj 2008 (UTC)

Denove[redakti fonton]

Denove aperas tiu Luis Carlos de Morais nun en la latina. Krome Carlos Castaneda en la itala. Ambaŭ venas el la sama deveno, nome komputilo aŭ uzanto ‎200.147.4.131, ĉu eblas bloki ĝin?.--kani 22:38, 24. Maj 2008 (UTC)

Dankon al Thomas, ke vi jam forbaris tiun ĉi (sekvus vorto ne permesata laŭ vikipedia etikedo ...) mi cetere mem tendencas esti pli strikta kun anonimaj vandaloj, nome forbaro estu tuj almenaŭ por 3 monatoj kaj en ripeta kazo por ĉiam kaj eterne! Amike DidiWeidmann 14:05, 26. Maj 2008 (UTC)

Silezia Esperanto Asocio[redakti fonton]

Mi porponas forigi la unufrazan artikolon pri Silezia Esperanto Asocio, kiu krome entenas nur eksteran ligilon, kiu evidente ne plu funkcias. Ŝajnas, ke la asocio eĉ ne plu ekzistas. Se neniu grandigos ĝin dum la venontaj tagoj al minimuma akceptebla nivelo kaj aldonas almenaŭ funkciantan eksteran ligilon, mi ĝin sen plia komento forigos. DidiWeidmann 22:13, 24. Maj 2008 (UTC)

Facile eblas pligrandigi la artikolon per la informoj en tiu ĉi retpaĝo : [4]. Plie ŝajnas ke la retadreso de la asocio ŝanĝis : [5]. Mi konsekvence korektis la ĝermeton. Thomas Guibal 07:40, 25. Maj 2008 (UTC)
Dankon por la korekto de la ligilo. Tio estas unua paŝo. Mi nun sendis retmesaĝon al Silezia Esperanto Asocio petante, ke ili mem plibonigu la artikolon. Mi nun atendas la reagon. DidiWeidmann 16:54, 25. Maj 2008 (UTC)
La retmesaĝo al la siliezianoj fruktis. Ili nun esence plibonigis la artikolon. La artikolo do nun povas definitive resti kaj la forigpeto tiel estas kun bona solvo likvidita. Amike DidiWeidmann 13:49, 26. Maj 2008 (UTC)

ĉiuj oficir-rangoj de verŝajne ukraina anonimulo[redakti fonton]

unufraza vortara difino, ni havas jam sufiĉe da tiuj. Narvalo 20:47, 24. Maj 2008 (UTC)

Mi pretas veti, ke estas Mevo, ĉar li menciis al mi iam, ke li preparas hejme tiaspecajn artikolojn. Multaj el tiuj estas ja sufiĉe bonkvalitaj? Aŭ temas pri iuj apartaj artikoloj -- mi nun vidas lastajn kontribuojn al tute nemilitistaj artikoloj. Alaŭdo ۩ 18:50, 27. Maj 2008 (UTC)
Vi malgajnis la veton, ĉar certe ne estis mi! :) Mi ege malofte faras anonimajn kontribuojn kaj tiuokaze ĉiam temas pri etaj kaj unuopaj korektetoj. Mevo 20:51, 29. Maj 2008 (UTC)
Laŭ tiuj artikoloj estas bona bazo por pli ampleksaj artikoloj. Mi ne pensas ke forigado vere helpos al la Vikipedio ĉi-kaze. Marcos 16:36, 28. Maj 2008 (UTC)

Nu, verdire estis mi, antaŭ registrado. Mi komprenas, ke ne necesis tiel ĝermeti, sed pensis ke artikoloj pri armeaj unioj kaj oficiraj rangoj estas tamen necesaj. La terminoj ja otege uzatas en artikoloj pri milita historio. Bv. helpi pligrandigi ilin anastataŭ forigo. --Goren 12:11, 8. Jun 2008 (UTC)

Fluidaĵ-Dinamiko[redakti fonton]

Sen frazo. -- Yekrats 15:28, 24. Maj 2008 (UTC)

Mi aldirektigis ĝin al Hidrodinamiko, la artikolo kiun mi kreis sed ankoraŭ ne finverkis--Goren 04:14, 21. Jun 2008 (UTC)
Laŭ mi ni tamen uzu la titolon "fluidodinamiko", ĉar ja temas pri fluidoj ĝenerale ("fluido" signifas "likvo aŭ gaso"), ne nur pri akvo (la greka radiko "hidr" signifas "akvo"). Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)
Nur por sciigo: la Esperanta (!!) skribo de la greka radiko. Ĉar latine "hidr" signifas tute alian grekan radikon (nome "ŝvito"), kompare al "hydr"! Alaŭdo ۩ 14:27, 21. Jun 2008 (UTC)
Mie, tio ne tre gravas. Hidrodinamiko, Fluidodinamiko, Fluidaĵ-Dinamiko, Likvogasodinamiko, Dinamiko de Fluidoj ktp - tio ĉio estas vaste uzataj sinonimoj (k. ŝajne parolantoj de ĉiu lingvo emas uzi kutiman formon de ilia lingvo). Do ni ne havas alian elekton krom fari ke ĉiuj tiuj vortoj direktu al la sama artikolo. --Goren 05:46, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la titolon al fluidodinamiko. Marcos 08:39, 22. Jun 2008 (UTC)

Farmako[redakti fonton]

Temas pri vorto ne trovebla en PIV aŭ ReVo. La interlingvaj ligiloj montras, ke aliaj lingvoj ne havas apartan vorton por tio (la ligitaj artikoloj temas pri kuraciloj ĝenerale). Laŭ la difino en la artikolo kaj la difino de farmakologio, "farmako" devus esti ĉiu kuraca substanco (="kuracilo"), do ŝajnas tute nenecesa vorto. La lingva noto en la artikolo tute ne donas kialojn por la uzo de tiu vorto (ĉar ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj kun tiu signifo, ĝi tute ne estas internacia; ankaŭ ne menciiĝas, kial ĝi estas bezonata fakvorto). Tute sufiĉas la artikolo kuracilo. Ĉar "farmako" ŝajnas esti tute neuzata (nur menciata de Jurge Camacho kaj iu apenaŭ konata vortaro), mi eĉ opinias, ke ni ne havu plusendilon ĉe farmako. Marcos 11:28, 24. Maj 2008 (UTC)

Al mi, tamen, la vorto ŝajnas tre utila kaj uzebla en la fako. Mi pensas ke ĝi restu. --Goren 04:20, 21. Jun 2008 (UTC)
Simple diri ke ĝi ŝajnas utili ne sufiĉas. Bonvolu respondi iom pli detale al miaj detalaj kritikoj. Marcos 14:08, 21. Jun 2008 (UTC)
Farmako aperas en pluraj medicinaj tekstoj kiel "fakta (kemia) substanca kun kuracaj povoj". Unu kuracilo povas havi kelkajn farmakojn, kies komuna efiko pro tio pligradiĝas. Ekzemple okulaj gutoj ofte havas iun kontraŭbakterian farmakon (plej ofte antibiotikon) kaj t.n. "oftalmikon" (germane Ophtalmikum), kiu faras la okulan mukozon pli forta kontraŭ diversaj "atakoj" (kaj malgrandigas la lakrimadon). Same oni ofte kombinas antibiotikojn kun kelkaj specialaj substancoj, kiuj detruas la enzimojn de bakterioj, kiuj kutime distranĉas tiujn antibiotikojn (tiu klaso de antibiotikoj nomiĝas "protektitaj"). Por povi nomi ĉiun apartan "kuracopovan substancon" ene de unu kuracilo la vorto "farmako" estas vaste uzata en medicinaj tekstoj. Alaŭdo ۩ 14:24, 21. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Nun mi komprenis la diferencon inter "farmako" kaj "kuracilo". Ni nun devas ankaŭ klarigi tiun diferencon en la artikolo farmako.
Danke al via ĵusa aktualigo de la interlingvaj ligiloj, mi nun ankaŭ povis legi pri tiu diferenco alilingve. Tamen mi rimarkis ke la aliaj lingvoj ne uzas vorton similan al "farmako" por tiu koncepto. La plejmultajuzas esprimojn kiel "aktiva ingredienco/substanco". La angla Vikipedio ja mencias ke la tradicia esprimo por tio estis "pharmacon", sed mem ne uzas tiun esprimon. Kaj almenaŭ laŭ la interlingvaj ligiloj, la hispana kaj eŭska uzas "fármaco"/"farmakon" en la senco de "kuracilo".
Ĉu do ne estus preferinde uzi ankaŭ en Esperanton "aktiva substanco"? Tiu esprimo jam estas uzata sur pluraj esperantlingvaj retpaĝoj. Marcos 08:05, 22. Jun 2008 (UTC)
Kaj jes kaj ne. Ni, certe, povas havi la artikolon sub la kapvorto "aktiva substanco", sed la adjektivo "aktiva" estas tro larĝa ĉi tie, ĉar oni sub aktiva kompreni kaj tion, ke la substanco aktive elsendas radiojn (radioaktiva), aŭ ke ĝi havas neoksidizitajn radikalojn (radikal-aktiva) ktp. Pro tio tiu aparta vorto bone taŭgas, laŭ mia opinio. Alaŭdo ۩ 15:23, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi nun provis klarigi la diferencon inter farmako kaj kuracilo en la artikolo farmako. Mi esperas ke mia redakto estas kontentiga. Estus bone se iu kun pli da fakscio ankoraŭ kontrolus ĝin. Marcos 15:27, 15. Jul 2008 (UTC)

Ŝablono:¨plo[redakti fonton]

Mi proponas forigi Ŝablono:¨plo. Malafaya 21:01, 21. Maj 2008 (UTC)

Kategorio:Unikodo[redakti fonton]

ĉiuj neenciklopediaj, sensencaj artikoloj en tiu kategorio. Narvalo 19:41, 20. Maj 2008 (UTC)

Laŭ mi, tamen, ĉiuj artikoloj en la kategorio estas sufiĉe interesaj kaj enciklopediecaj. Maksim 04:18, 21. Maj 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Narvalo. La kategorianoj estas ja forigenda. Ili ne estas iel ajn artikoloj, kaj la valuto de tia listo estas dubinda. -- Yekrats 15:31, 24. Maj 2008 (UTC)
Mi plene malkonsentas kun la forigo de la kategorio! Kialo: Unue la aserto ke la kategorio entenas nur sensencajn artikolojn estas malprava. Ekezmple UTF-8 estas tute enciklopedia teksto. Due pri la tabeloj (ŝajnas, ke Narvalo vidis nur ilin, kaj kredis, ke ne estas ankaŭ veraj artikoloj en la kategorio): Ili ja havas apartan valoron, ĉar ili estas tre utilaj, kiam oni serĉas specialan supersignon. Tial indas konservi la tabelojn, eĉ se ja mankas ajna teksto (eventuale oni metu ilin al aparta loko sub viki-dokumentoj) kun ligilo en la artikolo pri unikodo). Amike DidiWeidmann 23:47, 24. Maj 2008 (UTC)
Arikoloj kiel Listo de signoj de Unikodo 0000-03FF ne indas esti en enciklopedio. -- Yekrats 16:19, 27. Maj 2008 (UTC)
ĉu ekzistas alilingvaj artikoloj kun simila enhavo? Narvalo 20:26, 27. Maj 2008 (UTC)
En la angla Vikipedio ekzistas ekzemple en:Miscellaneous Technical (Unicode). Eble estas pli bone dividi la tabelojn laŭ la difinitaj subaroj. Sed dum ni ne kreas paĝojn kun tiu divido,ni ne forigu la nunajn tabelojn. Marcos 16:43, 28. Maj 2008 (UTC)

Luis Carlos de Morais Junior[redakti fonton]

Eble bona artikolo en anglalingva vikipedio, sed ne en esperanta. Tute angle.

Forigita. Thomas Guibal 21:09, 19. Maj 2008 (UTC)
Denove forigita post anonima restarigo. Thomas Guibal 14:55, 22. Maj 2008 (UTC)

Vikipedio:Por Aldoni Nacion[redakti fonton]

Mi ĵus retrovis tiun antikvan, ne plu validan regularon. Miaopinie forigenda. Thomas Guibal 18:29, 18. Maj 2008 (UTC)

Mi konsentas kun la forigo. Marcos 18:43, 18. Maj 2008 (UTC)
Mi konsentas. Forigita. -- Yekrats 19:57, 19. Maj 2008 (UTC)

ASUS Eee PC[redakti fonton]

Duoblaĵo de samtempe kreita Asus Eee Pc, pri kies enciklopedieco mi ankaŭ dubas, ĉu ne temas pri simpla reklamado.--81.40.180.209 19:53, 18. Maj 2008 (UTC)

Ambaŭ ŝajnas forigendaj al mi. Thomas Guibal 20:36, 18. Maj 2008 (UTC)
Jes, en ilia nuna formo ambaŭ estas forigendaj. Marcos 21:09, 18. Maj 2008 (UTC)
Mi proponas, ke la anglalingvanoj traduku en:ASUS Eee PC. Por tiaj fakaĵoj ne sufiĉas mia en-2, mi pensas. Tiam ni nur interkonsentu pri la artikola titolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 29. Maj 2008 (UTC)
Mi almenaŭ forigis la dekon da ortografieraroj en la tri linioj, aldonis bildon kaj kategorion. Tiel la teksto nun almenaŭ povas postvivi kiel ĝermo. DidiWeidmann 21:06, 31. Maj 2008 (UTC)
Enordo. En tiu formo la artikolo ne pluestas forigenda (kvankam ĝi daŭre estas plivastigenda). Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)

Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007, Listo de elstaraj artikoloj en 2008[redakti fonton]

Mi ĵus malkovris la tri paĝojn Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007 kaj Listo de elstaraj artikoloj en 2008. Malgraŭ ilia nomo, kion ili fakte listigas estas ADLS-oj; sed por ADLS-oj ni jam havas arkivon, do temas pri nebezonata duobligo. Aldone ili listigas artikolojn kiuj ne plu havas la statuson "elstara", do ĝi povas esti misgvida. (Kaj ili estas en la artikola nomspaco, kie ili certe ne estu!) Marcos 16:55, 18. Maj 2008 (UTC)

Mi nunforigis ilin. Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)

Lafglaĉero[redakti fonton]

Malnova ĝermeto. Mankas intervikiaj ligiloj. Thomas Guibal 19:16, 17. Maj 2008 (UTC)

Mi konsentas kun la forigo. Mi tute ne sukcesis trovi informojn pri "lafglaĉeroj", kiuj do eble tute ne ekzistas... Marcos 18:45, 18. Maj 2008 (UTC)
Forigita. -- Yekrats 16:08, 27. Maj 2008 (UTC)

Forigendaj[redakti fonton]

Utilisateur:Phe/monobook.js

Kirikiri-Stacio[redakti fonton]

Kio estas ? Thomas Guibal 07:02, 9. Maj 2008 (UTC)

Ŝajnas esti fervoja stacio en urbeto de norda Japanujo, sed la artikolo estas malklara kaj konfuza. Tamen, mi volas scii, kion signifas la frazo “Ĝi havas kromnomon de Esperanto, Reĝolando”, ĉar ankaŭ la japanlingva Vikipedia artikolo pri la stacio mencias la esperantan nomon. - --Surfo 07:34, 9. Maj 2008 (UTC)
Se temas pri iu ZEO prefere la artikolo estu ampleksigota ol forigota. Arno Lagrange @ 11:52, 9. Maj 2008 (UTC)
Jes, ŝajnas esti io ZEO-eca, kaj efektive troviĝas la sama informo pri “Esperanto-nomoj” sub Kamaishi-Linio kaj, ekster Vikipedio, ĉe [6]. Tamen, mi ne komprenas, kion signifas “stacidomoj portas karesnomojn en Esperanto”, kaj ne kapablas korekti aŭ ampleksigi. Ĉu temas pri io oficiala? Tabulo sur la muro de la domo? Aŭ eble nur iu esperantisto en iu verko faris tian imagitan liston de “karesnomoj”? Eble nur japana Vikipediisto povus helpi. --Surfo 12:24, 9. Maj 2008 (UTC)
En la paĝo [7] videblas bildo de tabulo en la unua el tiuj stacioj : sur ĝi klare legeblas la esperanta kromnomo. La artikolo pri la Kamaishi-Linio estis iniciatita de nia japana kunlaboranto Ryoho. AL @ 13:45, 9. Maj 2008 (UTC)
>Ĉu temas pri io oficiala? Tabulo sur la muro de la domo? Aŭ eble nur iu esperantisto en iu verko faris tian imagitan liston de “karesnomoj”?
La Esperantaj karesnomoj estas oficialaj. En 1995, japana esperantisto Sato Katsuichi nomis esperantajn karesnomojn pro peto de JR Orienta.
La paĝo Kirikiri-Stacio havas iom erarojn; la stacio estas ne sur Kamaishi-Linio sed sur Yamada-Linio, kaj karesnomo "Reĝolando" supoze devenas ne el Nokto de la Galaksia Fervojo de Miyazawa Kenji sed el "Kirikiri-jin", romano de Inoue Hisashi. Mi korektos ilin. - Ryoho 16:02, 9. Maj 2008 (UTC)
Bone, dankon! Ĉu vi, kara Ryoho, povus aldoni klarigon pri la karesnomoj ankaŭ en la paĝo Listo de ZEO-j en_Azio. Tie estas listo pri la stacioj, sed mi pensas, ke ankaŭ al iu alia ol mi la fenomeno "oficialaj karesnomoj" eble estas iom neklara afero. - --Surfo 17:43, 9. Maj 2008 (UTC)

Memprezentoj[redakti fonton]

DOCENKO Dmitrijo[redakti fonton]

Memprezento. Thomas Guibal 18:08, 30. Apr 2008 (UTC)

Petr Tomašovský[redakti fonton]

Thomas, tio estas ankaŭ memprezenta paĝo, do forigu ĝin ankaŭ. Petr Tomasovsky 14:18, 15. Maj 2008 (UTC)

Mi fakte opinias, ke la teksto pri DOCENKO Dmitrijo (la persono estas studento kun baza nivelo de Esperanto kaj sen iu ajn funkcio en nia movado, kaj krome ankaŭ la artikola titolo ne obeis la regulojn) estas neniel komparebla kun tiu pri Petr Tomasovsky, kiu ja estas regulkonvena kaj informa. Eĉ se Petr ŝajne verkis la artikolon pri si mem, lia rolo en Esperantujo kiel aŭtoro de pluraj libroj ja estas sufiĉe grava, ke artikolo pri li estas interesa kaj valora. Tial tiu-ĉi artikolo laŭ mi el objektiva ja devas resti tute sendepende de la fakto, ke ĝin ekkreis la koncernitulo mem (cetere eĉ kontraŭ la volo de Petr, se subite li dezirus forigi ĝin ...). Tiu-ĉi opinio jam trovis subtenon sube de aliaj kaj pasis ankaŭ jam sufiĉe da tagoj. Tial mi konkludas la debaton per decido, ke la artikolo restos kaj forigos la forigpeton el la artikolo pri Petr. DidiWeidmann 22:27, 24. Maj 2008 (UTC)

Vikipediisto:Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Memprezento. Estis perdo de tempo skribi en Esperanto ian Vikipedion. Senpage kreu ĝin kreintoj de Vikipedio mem. Mi klopodos forgesi tiun ĉi linvon, ĉar oficiale kaj ofice oni interkompreniĝos per ĝi nenie. Pli baldaŭ la akvo fluos supren ol oni "oficialigu" tiun ĉi lingvon. Petr Tomasovsky 14:50, 15. Maj 2008 (UTC)

Memprezento estas permesita en la nomspaco Vikipediisto. -- Yekrats 15:39, 15. Maj 2008 (UTC)
Tamen ankaŭ estu permesite verki artikolon pri si mem, kiel faris Petro. Laŭ mi la problemo kun la artikolo DOCENKO Dmitrijo ne estis ke ĝi temas pri la verkinto mem; estis tamen du problemoj, pro kiu ĝi ja estis forigenda:
  • Tute ne estis menciitaj apartaĵoj, kiuj igis lin inda je propra artikolo; ni ja ne havu artikolojn pri ĉiu esperantisto. Se li neniam en la estraro aŭ alia grava pozicio de Esperanto-organizo, neniam oraganizis iun gravan movadan aktivadon, verkis neniujn librojn en Esperanto kaj ne estas konata persono ekster Esperantujo, ne indas havi artikolon pri li.
  • La artikolo fakte estis verkita en la stilo de memprezento sur Vikipediista paĝo, ne en la stilo de artikolo.
La artikolo Petr Tomašovský aliflanke ne estas foriginda, ĉar Petro jam tradukis plurajn librojn al Esperanto (kaj la tradukoj estis eldonitaj), kaj ĉar la artikolo estas verkita en stilo de artikolo. Marcos 16:02, 15. Maj 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos. La artikolo DOCENKO Dmitrijo estis ne nur memprezento, sed ankaŭ fuŝa, mallongega kaj neenciklopedieca. Mi tial proponis ĝian forigon kaj bedaŭras, ke tia peto estis miskomprenita de Petro, kies subita kolero mi verdire ne komprenas. La artikolo Petr Tomašovský estas kompreneble konservinda. Thomas Guibal 16:10, 15. Maj 2008 (UTC)

Seneko Grandio[redakti fonton]

Ŝajnas al mi kiel ŝerco. Aliaj vikipedioj nur agnoskas du personojn kun la nomo Seneko : Seneko la pli aĝa kaj Seneko la pli juna. Thomas Guibal 14:44, 27. Apr 2008 (UTC)

Povas esti, sed alilingvaj Vikipedioj ne estas la sola kriterio. Mi aldonis referencon al unu el la plej famaj enciklopedioj en mia fako: Der Kleine Pauly. Ĝuste ĉar tiu ĉi Seneko estas ege malmulte konata, laŭ mi estas bone montri ke pere de Esperanto eblas trovi eĉ tiajn informojn. Gerrit Berveling, aŭtoro de Antologio Latina, klasikisto ktp... 20.55 h; 5-maj-2008.

Bonvolu aldoni al la artikolo ankaŭ la originalan latinan nomon de Seneko Grandio. Same mankas la latinaj nomoj de la aliaj Senekoj. --Surfo 06:25, 9. Maj 2008 (UTC)

Ĉu eblas esperantigi lian nomon? Ekz. Seneko Grandeca aŭ Seneko Grandema ktp...--Goren 04:25, 21. Jun 2008 (UTC)

Kategorio:Valoj laŭ landoj[redakti fonton]

Mi proponas forigon, ĉar unue la kategorio malplenas kaj due superfluas, ĉar ni havas kategoriojn laŭ kontinentoj Kategorio:Valoj en Eŭropo. Se ne venas motivigita protesto kaj utiligo de la kategorio, mi post kelkaj tagoj forigos. DidiWeidmann 21:03, 13. Apr 2008 (UTC)

Mi emas malkonsenti kun vi.
1) Ŝajnas, ke plejmultaj aŭ eĉ ĉiuj aliaj Vikipedioj elektis klasifikadon laŭ lando. La kategorio "Valoj laŭ landoj" jam ekzistas en multaj lingvoj (vidu en:Category:Valleys by country kaj rilatitaj intervikiaj ligiloj). El la lingvoj kiujn mi komprenas, nur la germana laŭaspekte kreis duoblan sistemon, proponante kaj landon kaj kontinenton.
2) Kontrolante niajn kategoriojn Valoj en Eŭropo kaj Valoj en Azio, vi facile konstatos, ke ili fakte entenas nur subkategoriojn laŭ la formo "Valoj en iu-lando". Do jam efektive reĝas la lando-sistemo.
Mi konsekvence proponas solvon tute similan al Kategorio:Riveroj : "Kategorio:Valoj" entenu unuflanke la subkategorion "Valoj laŭ landoj" (en kiu troviĝos ĉiuj kategorioj "Valoj en iulando"), kaj aliflanke la kontinentajn subkategoriojn ("Valoj en Azio, Eŭropo, Afriko..."). Ĉu akceptebla ? Thomas Guibal 16:11, 14. Apr 2008 (UTC)
Mi konsentas kun la propono de Thomas Guibal. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)
Via protesto montras, ke do tamen ekzistas deziro havi tian kategorion, tial mi retiras mian forigproponon. DidiWeidmann 22:43, 24. Maj 2008 (UTC)

Kategorio:Imperiestroj de Japanio[redakti fonton]

Ekzistas samsignifa Kategorio:Japanaj Imperiestroj. Mi nun malplenigis Kategorio:Imperiestroj de Japanio, ŝovante ĉiujn artikolojn al la alia kategorio. Moldur 20:30, 22. Mar 2008 (UTC)

Konsidere kutimajn regulojn pri la nomoj de kategorioj, "Imperiestroj de Japanio" estas miaopinie preferinda ol "Japanaj Imperiestroj". Plie la majuskla "I" de "Imperiestroj" ŝajnas malĝusta en la dua kazo. Kion vi opinias ? Thomas Guibal 13:59, 26. Mar 2008 (UTC)
Pri minuskla "i", mi konsentas. (Ne estas mi kiu kreis la kategorinomojn, mi trovis ambaŭ jam ekzistantajn.) Pri "de" aŭ adjektivo: Ĝuste nun estas 4 "de" kontraŭ 4 adjektivaj en Kategorio:Imperiestroj, sed en Kategorio:Reĝoj treege superregas la "de"-formoj, do mi malcertas pri la kutimeco de la kutimaj reguloj... Ankaŭ aliaj subkategorioj de Kategorio:Regantoj laŭ titoloj estas pli-malpli miksitaj; ĉe "prezidentoj" kaj "ĉefministroj" la de-formo pli oftas. Moldur 19:37, 26. Mar 2008 (UTC)
Fakte en Kategorio:Reĝoj superregas la adjektivaj formoj. Mi tamen persone preferas la formon kun "de" kaj por reĝoj kaj por imperiestroj. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)

Kategorio:Artikoloj por polurado kaj movo[redakti fonton]

Mi proponas forigi ĉiujn robotajn artikolojn, kiuj troviĝas en tiu ĉi kategorio. Plejparte temas pri Vikipedio:Projekto matematiko faritaj per roboto, sed faritaj tiel, ke estas tre malfacile korekti ilin aŭ decidi, kio estas uzebla el la proponitaj tradukoj. Pli bone ol havi tiajn fuŝaĵojn, estas havi nenion aŭ krei ilin en la paso de tempo permane. Aŭ, havi alian roboton, kiu korektus la robotan fuŝaĵon. Petro@diskkont 06:57, 5. Nov 2007 (UTC)

Mi akordas. Miaopinie, ĉi tiuj artikoloj devas esti en la privata arĥivo de la posedanto. Ĝernjo--Gerrywright 20:01, 5. Nov 2007 (UTC)
Robotajn tradukojn el la angla versio de la vikipedio mi malkovris ĉe la svisaj lagoj kaj mi devas konstati, ke la riparo de ĉi-tiuj robotaj fuŝtradukoj estas pli laboriga ol mem verki la artikolojn. Mi dubas ke la matematikaj estas pli bonaj. Tamen la ĝermoj parte utilis, ĉar ili helpis decidi, kio estas tradukinda. Mi do proponas lasi la nun ekzistantajn robotĝermojn kaj anstataŭi ilin iom post iom per bonaj tekstoj, sed ni eble pripensu en estonto, ke ni malpermesu la utiligadon de tradukrobotoj kaj forbaru ilin el la esperanta vikipedio. DidiWeidmann 00:14, 8. Jan 2008 (UTC)
Ĉiuj artikoloj en tiu kategorio nun estas en la Vikipedia nomspaco, ne en la artikola nomspaco, do ili ne tro ĝenas. Se iu emas verki roboton por forigi ilin, mi tamen konsentus kun la forigo. Sed se neniu emas verki tian roboton, laŭ mi ankaŭ ne estas tro granda problemo. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)