Internacio de Anarkiistaj Federacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacio de Anarkiistaj Federacioj
emblemo
Markemblemo de la Internacio de Anarkiistaj Federacioj
anarkiista federacio
Komenco 1968
Ideologio

anarkiismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacio de Anarkiistaj Federacioj (mallonge IAF) estas internacia anarkiista organizo fondita en 1968 dum internacia anarkiisma konferenco en Kararo (Italio) de kvar tiamaj eŭropaj anarkiistaj federacioj: Franclingva Anarkiista Federacio (franclingve: Fédération Anarchiste), Itala Anarkiista Federacio (itallingve: Federazione Anarchica Italiana), Ibera Anarkiista Federacio (hispanlingve: Federación Anarquista Ibérica) kaj Federacio de Anarkiistoj el Bulgario (bulgarlingve: Федерация на анархистите в България) ekzilita en Francio.

Laŭ siaj principoj, IAF luktas por:

"Agado de IAF ĉiam baziĝos je senpera agado sen iu parlamentismo aŭ reformismo, ambaŭ teorie kaj praktike."

Ĝi eldonis unufoje anglalingvan magazinon (versioj en aliaj lingvoj estis anoncitaj sed ne aperis), kun esperantlingva titolo : Anarkiista Debato[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Karara kongreso – 1968[redakti | redakti fonton]

La IAF estis kreita dum la internacia karara kongreso, inter la 31-a de aŭgusto kaj la 5-a de septembro 1968. Tiu kongreso okazis post la kongreso, kiu okazis en Londono inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 1958, kaj kiu kreis volojn por direktiĝi al organizo de internacia anarkiismo.

La aktivuloj, kiuj renkontiĝis dum la londona kongreso akordis por diri ke «la anarkiista Internacio havas sian devenon en la volo kaj la internacia aktiveco de la anarkiistoj, konfirmitaj en Amsterdamo en 1907 kaj depost plurfoje reasertitaj. La kongreso de la anarkiista Internacio estas la ejo, kie la tuta movado partoprenas; ĝi estas ĝia provizora esprimilo.» Apud tio, konstituiĝas internacia anarkiista komisiono (IAK), kiu estas komisiita por daŭrigi la rilatojn inter la kongresoj.

Dum la karara kongreso, dezirita dum gravega momento de la sociaj luktoj (en la kontinueco de majo 1968), kontinuis la laboro, kiu komenciĝis en Londono. En Kararo, en pasia etoso, oni povis vidi la konfrontadon inter diversaj aktivulgeneracioj: batalintoj de la Hispana Enlanda Milito, kontraŭfaŝistaj batalantoj, ribelaj barikadjunularoj el Mezeŭropo, ktp. La revolucia perspektivo, disvolvita de la salajruloj kaj la studentoj, por la unua fojo ekde la dua mondmilito, trovis en tiu kongreso tre fortan momenton de konfrontado kaj konfirmado. Unuflanke, konfirmiĝis la kritiko de marksismo, forĵetante la iluzion de «liberecana marksismo» aliflanke estis relanĉita la ideo de la graveco de la movado de la laboristoj, kiel ĉefaj roluloj de ebla kontraŭaŭtoritata revolucio. Paralele estis difinitaj la bazoj por internacia organizo, kun daŭra ekzistado. La laboro, kiu estis farita, depost la rilatkomisiono de la internacio de anarkiistaj federacioj (RKIAF), ebligis konservi daŭran ligilon, informinterŝanĝon kaj internacian solidarecon.

Pariza kongreso – 1971[redakti | redakti fonton]

De la 1-a ĝis la 4-a de aŭgusto 1971, okazis en Parizo la dua internacia anarkiista kongreso, en la kontinueco de la protestmovado, kiu daŭris, sed kiu estis pli kaj pli malbone traktita. En Parizo, la kompanoj renkontis pli kaj pli malfacilecojn kun la aktivula agado, kio kondukas certajn grupojn al la nura efikecserĉado kaj la adopto de majoritatsistemo por la organizfunkciado. La espero preterpasi la malfacilecojn kaj la grava ĉeesto de bolŝevismaj organizoj kondukas certajn ulojn al krei ĉiajn teoriojn kaj aktivi malproksime de la internacia anarkiista tereno. La konfrontado, kiu okazis, ebligis klarigon, kiu efektis en la naciaj situacioj kaj kiu ankoraŭ efektas nun. Reasertante sian organizan volon de la karara kongreso, la pariza kongreso konfirmis sian volon antaŭeniri, laŭ la sama direkto.

Dua karara kongreso – 1978[redakti | redakti fonton]

La tria IAF-a kongreso okazis en Kararo inter la 23-a kaj la 27-a de marto 1978, dum aparta momento de la sociala kaj politika vivo de la akceptlando. Fakte, Aldo Moro, tiama prezidento de la itala kristan-demokrata partio estis forkaptita de la Ruĝaj Brigadoj. Tiu situacio ebligis iri al la posta etapo en la difino de la kolektiva orientado de la organiza anarkiista agado. Disvolvante kritikon de la armlukto, la kongreso disvolvis tezon, laŭ kiu «la revolucia violento ne povas esti komprenita kaj akceptita sen la paralela ekzistado de forta kaj organizita movado de laboristoj konsentantaj pri la liberecanaj ideoj.» La kongreso renkontis diversajn opiniojn pri la disvolvo de tia movado, dank’ al la laboro de la anarkiistaj aktivuloj en la diversaj sindikataj strukturoj. La plejmulto de la organizo rekonfirmis sian konsenton kun la principoj difinitaj en 1968. La francligva anarkiista federacio asertas, por la unua fojo, ene de la Internacio, sian elekton por movado sendependa de la laborista movado kaj kun memmastrada profilo. La kongreso decidis klare poziciiĝi rilate al la movadoj de virinluktoj, kiuj tiujare kreskegis, kaj alporti novajn cerbumelementojn por la tuta revolucia projekto: «La IAF apogas la virinribelon (…). La IAF ne rigardas la virinproblemon kiel malĉefan kaj ne kontentiĝas pri teoriaj diskutadoj, kiuj ne estos aplikataj en la ĉiutaga vivo.»

Dua pariza kongreso – 1986[redakti | redakti fonton]

Ok jaroj poste, en 1986, la kvara kongreso reokazos en Parizo, inter la 31-a de oktobro kaj la 3-a de novembro. Finita la luktciklo komencita en 1968, la kongreso ekdiskutis pri la kontraŭimperiismo kaj movadoj de nacia liberigo. Rigardante la situacion en Latin-Ameriko, estis decidita solidarecprojekto kun la popola lukto en Nikaragvo kaj Haitio, kaj la propono de kreado de rilatkomisiono por Centr- kaj Sud-ameriko. Pri la sindikata situacio, la pasinta situacio montris du malsamajn poziciojn: unue, apogo nur al la Internacia Laborista Asocio (ILA); due, apogo de pozicio malpli ideologia, sed pli pragmata, kun partopreno en la reformistaj sindikategoj.

Valencia kongreso – 1990[redakti | redakti fonton]

En 1990, inter la 1-a kaj la 4-a de novembro, okazis en Valencio (Hispanio) la kvina IAF-a kongreso, kiu konfirmis la volon pligrandiĝi preter la kvar membroj. La nova IAF-a pakto, konfirmante sian novan orientadon pri sia rilato kun la aliaj internaciaj anarkiistaj organizoj, estis verkita. Federacio de Anarkiistoj el Bulgario, ekzilita en Francio, detenis sian decidon, ĉar ĝi volis kontakti la bulgarajn anarkiistojn de la interno. Finfine, Forumo de Germanparolantaj Geanarkiistoj (germanlingve: Forum deutschsprachiger Anarchistinnen und Anarchisten) kuniĝis al la IAF en 1991. Anarkiista Organizo (norveglingve: Anarkistenes Organisasjon aŭ ANORG), norvega organizeto, estis rifuzita pro ĝia apogpozicio al NATO.

Ĝis nun

Membraro[redakti | redakti fonton]

La IAF-anoj en 2015 estis:

  • Argentina Liberecana Federacio (hispanlingve: Federación Libertaria Argentina) en Argentino, kiu eldonas gazeton: El Libertario (esperantligve:La Liberecano);
  • Belorusa Anarkiista Federacio (belaruslingve: Фэдэрацыі Aнархістаў Беларусі) en Belorusio;
  • Brita Anarkiista Federacio (anglalingve: Anarchist Federation) en Britaj Insuloj, kiu eldonas magazinon: Organise! (esperantlingve: Organizu!) kaj bultenon: Resistance (esperantlingve: Rezisto);
  • Ĉeĥoslovaka Anarkiista Federacio (ĉeĥlingve: Československá anarchistická federaceAnarchistická federace, slovaklingve: Československá anarchistická federáciaAnarchistická federácia) en Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu eldonis gazeton A-kontra ("A-kontraŭ") kaj nun revuon Existence ("Ekzisto")
  • Franclingva Anarkiista Federacio en Francio kaj Belgio, kiu eldonas gazeton: Le Monde Libertaire (esperantlingve: La Liberecana Mondo);
  • Forumo de Germanparolantaj Geanarkiistoj en germanlingvaj landoj;
  • Itala Anarkiista Federacio en Italio, kiu eldonas gazeton: Umanità Nova (esperantlingve: Homaro Nova);
  • Asocio de Anarkiistaj Movadoj (ruslingve: Ассоциация Движений Анархистов) en Rusio, kiu eldonas gazeton: Винтовка (esperantlingve: Fusilo);
  • Ibera Anarkiista Federacio (Federación Anarquista Ibérica)en Hispanio kaj Portugalio, kiu eldonas gazeton: Tierra y libertad (esperantlingve: Tero kaj libereco);
  • Federacija za anarhistično organiziranje en Slovenio kaj Kroatio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anarkiista Debato. Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 2012-12-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]