Mitologia biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Apolodoro" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Apolodoro (apartigilo).
Βιβλιοθήκη
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pseŭdo-Apolodoro
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro mitoverkado
vdr

La Mitologia biblioteko aŭ plisimple la Biblioteko (helene Βιβλιοθήκη, [BibliotEke], latine Bibliotheca [biblioteka]), estas la plej malnova kompilaĵo[1], datiĝas nun necerte inter la 1-a jarcento kaj la 3-a jarcento p.K., pri la tradiciaj grekaj mitoj kaj legendoj, ekde la origino de la universo ĝis poste la Milito de Trojo kiu okazis proksime en la 13-a jarcento a.K.. Oni ne scias kiu estas la aŭtoro kvankam longtempe, oni atribuis la verkon al Apolodoro el Ateno. Sed, nun, kutime, oni parolas prefere pri nedeterminita Pseŭdo-Apolodoro (aŭ nur Apolodoro) kio estas iam plifacile konfuzita eĉ kun la titolo de la verko mem.

La Biblioteko estis referenco por la klasikistoj aŭ klasikaj komentistoj ekde la epoko de ties kompono al la aktualo, kaj influis la literaturo kaj artoj ekde la Antikveco al modernaj aŭtoroj. La Biblioteko havigas abundan historion de la greka mitaro ĝis poste la troja milito kaj la reveno de grekaj ĉefoj, nome la historio de ĉiuj grandaj dinastioj de la heroa mitologio kaj la epizodoj rilataj de ĉefaj herooj kaj heroinoj, ekde Jazono kaj Perseo ĝis Heraklo kaj Helena de TrojoOdiseo.
La verko estas la plej plena katalago pri mitaĵoj kvankam ĝi elmetas nur la plej konitaj variaĵoj[2].

La bildo en la informkesto estas la unua paĝo el franca eldono de la Biblioteko laŭ la nomo de Apolodoro el Ateno, Parizo, 1805.

Niaj ĉefaj fontoj de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko probable estas el Antikveco, sed la periodo kiam ĝi skribiĝis ne estas konita bone preskaŭ tiel lia aŭtoro.

Manuskripte[redakti | redakti fonton]

Niaj certaj fontoj estas tute el mezepoko.

Manuskripto de Fotio[redakti | redakti fonton]

La Biblioteko estas menciita tiele, la unua fojo, de la patriarko de Konstantinopolo Fotio la 1-a en la 9-a jarcento p.K. en sia propra kolekto nomiĝas ankaŭ Biblioteko (helene Βιβλιοθήκη) aŭ Muriobiblo (Μυριοβίβλον)[3]. Fotio diras ke li koniĝis tiujn malnovajn grekajn rakontojn laŭ sia lego de libreto sur manuskripto, sekvante en la sama volumo alian libreton, tiun de Konono (Κόνων)[4], historiisto samtempe de la romia imperiestro Aŭgusto, ĉirkaŭ 50 a.K. kaj 20 p.K.[3][5].

La Fotia manskribaĵo malaperis, nur liaj komentoj pri lia lego restis. Malgraŭ kelkaj komentoj[6] el famaj bizancanaj fratoj Tzetzeso (Τζέτζης) kiu lasis al ni komentetojn pri ilia propra lego de la verko en la 12-a jarcento, la teksto ne plu estis. Kaj denove, en la 14-a jarcento, aperis neplenan sennoman manuskripton (Hodiaŭ manuskripto Graecus 2722). Tiam el ĝi fariĝis kopiojn el kiun estas niaj nuntempaj fontoj. Ekde tiam, la Biblioteko, origine probable en kvar libroj, ne konserviĝis komplete. Parto de la tria libro kaj la tuta kvara perdiĝis.
Efektive la tria nuntempa libro finiĝas krude je rakonto pri Tezeo (III.16.2) kvankam.... Fotio parolas pri eroj kiun li legis, poste la troja milito kaj pri grekaj vagoj dum ilia reveno, interalie tio de Uliso, kun kiu la Biblioteko finas laŭ li[5].

Epigramo[redakti | redakti fonton]

Fakte, legistoj interesis pri la sekvantaj perditaj partoj povis nur tiam konsoli ilin kun la sesversaĵo kun kiu Fotio prezentis[5] la Biblioteko de Apolodoro. Laŭ Fotio, tiu epigramo estis al la fino de la teksto kio li legis ; tiu epigramo ne plu ekzitas en la nuna formo de la Biblioteko, ĝi perdiĝis ankaŭ (epigramoj ne ofte kopiĝis de kristaj kopiistoj bedaŭrinde).

αἰῶνος σπείρημα ἀφυσσάμενος ἀπ´ ἐμεῖο παιδείης, μύθους γνῶθι παλαιγενέας, μηδ´ ἐς Ὁμηρείην σελίδ´ ἔμβλεπε μηδ´ ἐλεγείην, μὴ τραγικὴν Μοῦσαν, μηδὲ μελογραφίην, μὴ κυκλίων ζήτει πολύθρουν στίχον· εἰς ἐμὲ δ´ ἀθρῶν εὑρήσεις ἐν ἐμοὶ πάνθ´ ὅσα κόσμος ἔχει

Epigramo de la Biblioteko laŭ Fotio la 1-a
el Rakontoj de Konono, [52], en Biblioteko de Fotio [186]

(Malprecize[7] : Tiu skribaĵo, kara Legisto, metos vin sub viaj okuloj ; Tion la antikva Fabelo havas la plej kurioza. ; Ŝpari vin legi Homero-n kaj liaj samulojn, ; Ili estas malpli instruaj ol ili agrabligas. ; Vi trovos ĉi tie, bone pli bone ol en iliaj Versoj, ; Ĉion kion iam faris bruon en la Universo.)

Listo de manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

La germana filologiisto Richard Wagner (1860-1937) faris, al la fino de la 19-a jarcento, listo de 14 malfruaj haveblaj manuskriptoj [8], pli malpli similaj. Ĉiuj manskribaĵoj eliĝis el tiu, datiĝas el 14-a jarcento kiu Wagner kodiĝis 'R' kaj kiu estas en Parizo[9] :

Kutima nomo kaj referenco Konservada loko Dato Kodo el Wagner Komentoj
Graecus 2722 Nacia Biblioteko de Francio, Parizo 14-a R Fonto el aliaj
Laudanius 55 Biblioteko Bodleian, Oksfordo 15-a O
Graecus 2967 Nacia Biblioteko de Francio, Parizo 15-a/16-a Ra
Vaticanus Palatinus 52 Vatikana Biblioteko ((it) Bibliotheca Apostolica Vaticana), Vatikano 16-a P Antaŭ el Bibliotheca Palatina en Germanio
Graecus 1653 Nacia Biblioteko de Francio, Parizo 16-a Rb
Graecus 1658 Nacia Biblioteko de Francio, Parizo 15-a Rc
Vaticanus graecus 1017 Vatikana Biblioteko ((it) Bibliotheca Apostolica Vaticana), Vatikano 15-a V
LX. 29 Laurenzia Biblioteko ((it) Biblioteca Medicea Laurenziana), Florenco 15-a L
III. A 1 Nacia Biblioteko Viktoro Emanuelo la 3-a ((it) Biblioteca nazionale Vittorio Emanuele III), Napolo 15-a N
C II. 11 Turino 15-a T
D'Orville (el Jacques Philippe D'Orville) X. I. 1, 1 Biblioteko Bodleian, Oksfordo 16-a
Harleianus 5732 Brita Muzeo, Londono 16-a Bone skribita por Wagner
B IV. 5 Turino 16-a Wagner raportis tiun kiel malbone skribita
T 122 Palaco Barberini ((it) Palazzo Barberini), Romo 16-a Wagner raportis tiun kiel malbone skribita

Oni aldonas plue la erojn pri Epitomoj (vidu alineon pri epitomoj sube), malkovritajn al la fino de la 19-a :

Nomo (kaj referenco) Konservada loko Dato Komentoj
Codex Vaticana gr. 950 Vatikana Biblioteko ((it) Bibliotheca Apostolica Vaticana), Vatikano 14-a R. Wagner entrovis epitomojn pri la Biblioteko en 1885
Codex Sabbaiticus 366 (angle) Patriarchal Library, Jerusalemo Atanazio Papadopulo troviĝis, en 1887, fragmentojn en ortodoksa monaĥejo de Sanktujo Sabas en Israelo

Eldone[redakti | redakti fonton]

La unua presa eldono datiĝas de 1555, de Benedictus Aegius en Romo (ankaŭ Aegius Spoletinus ĉar li estis el urbo Spoleto). Tiu kunigis grekan tekston kaj lian latinan tradukon[8] kaj liajn notojn.
Kutime tiam, la aŭtoroj faris korektojn en la origina teksto laŭ siaj propraj konjektoj aŭ laŭ tiuj el klasikaj komentoj[1]. Hieronymus Commelinus, flandrano kiu vivis en Germanio, en 1596, reeldonis (precize estas postmorta eldono) version de Aegius kun revizioj laŭ la manuskripto el la Palatina Biblioteko. La franca helenisto Tanneguy Lefebvre (Tanaquillus Faber) eldonis en Francio en Saumur en 1661 ; Estis malbona eldono en 1675 en Parizo kaj kiu aperis en Londono ; Kopioj el eldono de Commelinus aperis en Amsterdamo en 1666, kaj en Londono en 1686.
La unua relaborita eldono, kiu forpuŝis ĉiujn lastajn tiam, denove per la manuskriptoj, datiĝas de 1782 (kaj reeldonita la sekvanta jaro kaj ankaŭ en 1803), eldoniĝis en Göttingen de la germana filologisto M. Heyne. Pluraj eldonoj fariĝis en la 19-a jarcento. La germanano R. Wagner eldonis en 1894 en Leipzig, li bazis sur pli dek manuskriptoj kaj li inkluzivis, la unua, epitomojn kiu kompletis la enhavon ĝis tiam simple eldoniĝis kun malkontinua teksto el 14-a jarcenta manuskripto. La laboro de Wagner ofte reutilizis por aliaj eldonoj malfrue kiel tiu, angle, de James Frazer en 1921[10]...

Listo de kelkaj eldonoj[redakti | redakti fonton]
Titolo Aŭtoro Eldonigejo Dato Komentoj
Apollodori Atheniensis Bibliotheces sive De Deorum origine tam graece, quam latine luculentis pariter ac doctis annotationibus illustrati libri tres Aegius Spoletinus Romo 1555 Unua Eldono
Apollodori Atheniensis grammatici Bibliotheces sive de deorum origine Libri III Hieronymus Commelinus Heidelberg 1559 Aegius eldono komentita
Apollodori Atheniensis Bibliotheca Tanaquil Faber (Tanneguy Lefebvre) Saumur 1661
Apollodori Atheniensis Bibliothecae libri tres et fragmenta Christian-Gottl. Heyne Göttingen 1782-1783-1803 Plurfoje eldoniĝis, grava revizio en 1803
Bibliothèque d'Apollodore l'Athénien Etienne Clavier Parizo 1805
Apollodori Bibliotheca Immanuelis Bekkeri Leipzig 1854
Apollodori Bibliotheca Rudolf Hercher Berlino 1874
Apollodori Bibliotheca en Mythographi Graeci (I), Kolekto Teubnera Richard Wagner Leipzig 1894 La unua kun epitomoj
The Library, kolekto Loeb Classical Library, 2 vol. Sir James George Frazer Londono 1921
Apollodor, I miti greci (Biblioteca) Scarpi Paolo, Ciani Maria Grazia Milano 1996
Apollodor. Biobliotheke Götter- und Heldensagen Paul Dräger Duseldorfo 2005

Sĥolioj : klasikaj komentoj[redakti | redakti fonton]

Klasikaj komentistoj faris multajn komentetojn kaj citaĵojn (Sĥolio, el greke σχόλιον [skhólion], Komentoj) pri la Biblioteko. Ekzemple[6] la fratoj Tzetzeso en la 12-a jarcento en la sĥolio pri Lukofrono (178,355,440,1327).

La kompletigo : la apero de la Epitomoj[redakti | redakti fonton]

La malfinitaj fontoj de la Biblioteko ne plu estas ekde la fino de la 19-a jarcento. La lasta parto ankoraŭ mankas sed oni troviĝis resumojn pri ĝi. Epitomoj (ἐπιτομή [Epitome]) aŭ klasikaj resumoj prilaboritaj el la kompleta eldono, estis efektive malkovritaj en 1885 de la helenisto Richard Wagner[11] en la Codex Vaticanus 950, manuskripto el 14-a jarcento en la Vatikana Biblioteko[8]. Tiuj epitomoj Vaticana (Lat.)[3] inkludas perditajn partojn, kiuj oni konsideras bonajn resumojn. La manuskripto enhavas ankaŭ komentojn pri la greka verkisto Lukofrono (Λυκόφρων), faritaj de la frataj famaj komentistoj Tzetzeso vivante dum la 12-a jarcento. La epitomoj pri la Biblioteko akordas la citaĵojn pri Apolodoro el la aliaj konitaj laboraĵoj de Tzetzeso. Tial Tzetzeso povus esti la aŭtoro de tiuj epitomoj[8].
Krome, du jaroj poste, en 1887, Atanazio Papadopulo malkovris aliajn fragmentojn en Jerusalemo. La epitomoj Sabbaitaca (Lat.)[3], troviĝis en manuskripto nomiĝas Codex Sabbaiticus[12], el malnova ortodoksa monaĥejo Mar saba (ankaŭ Lavro de Sanktujo Sabas ; Λαύρα Σάββα) en Israelo. Hodiaŭ, la manuskripto gardiĝas en la Patriarkaj Biblioteko en Jerusalemo (n. 366).
La epitomoj, el la du fontoj, similiĝas[8]. Richard Wagner eldonis, en 1894, la unan libron kun epitomoj kaj la malkontinuan konitan tekston, en la kolekto de antikvaj tekstoj, Biblioteko Teubnera (Lat. Bibliotheca Teubneriana) en Leipzig[8]. Tiam, aliaj kolektoj de antikvaj tekstoj, inkluzivis la version de la Biblioteko kun epitomoj. Tiel ekzemple la angla kolekto Loeb (angle Loeb Classical Library) en 1921[13]. Danke epitomoj, kvankam nur resumoj el la fino de la tria libro kaj el iu kvar libro perditaj, nun ni havas vidon probable de la plena verko.

Origino de la teksto: datiĝaj provoj kaj kiu estas la kompilisto, la aŭtoro?[redakti | redakti fonton]

Scii la daton kiam la laboro estis skribita, tio samiĝas nome scii kiu estas lia aŭtoro kaj inverse koni lian aŭtoron, estas jam dati la verkon.

En la manuskriptoj konservitaj, oni indikas kiel aŭtoro iun «Apolodoro».[14]. Fotio, nia unua certa atesto pri la Biblioteko en la 9-a jarcento, fine de la Rakontoj de Korono[5] parolas pri nia aŭtoro tiel Apolodoro la gramatikisto (Ἀπολλοδώρου γραμματικοῦ βιβλιδάριον - Libreto de Apolodoro la gramatikisto). Ankaŭ, estas ekde Fotio, oni konas verkon titoligita Biblioteko. De tiam, tio kondukis fakulojn pensi al Apolodoro el Ateno. Oni scias[15] li naskiĝis en Ateno ĉirkaŭ -180 kaj mortiĝis poste -120 (do li vivis en la 2-a jarcento a.K.) ; Li estis fama greka gramatikisto, edukita, disĉiplo de la filozofiisto Panaitio (Παναίτιος) el Rodiso kaj la fama gramatikisto Aristarko el Samotrako.
En tiuj malfruaj mezoepokaj periodoj, kiam oni konis liajn verkojn nur per lia titolo, estis kialoj por konsideri Apolodoro el Ateno kiel la aŭtoro. La atenano verkis en kvar libroj, kiel oni pensas por la Biblioteko, versiga Kroniko (Χρονικά [ĥronika]). Tio estas pri ankaŭ historio kaj parolas ankaŭ pri troja milito: ĝi ne prezentas historion ekde la malfino de la universo ĝis trojaj eventoj (Biblioteko) sed ekde Trojo al proksime la 2-a jarcento a.K. Li ankaŭ skribis longan Pri Dioj (Περὶ θεῶν [peri teov]) en 24 libroj. Li enparolas pri dioj, herooj...ĝuste kiel nia verko faras. Sed Pri Dioj (Iam oni trovas la Biblioteko nomiĝas tiel) estas euhemeriga traktato, kie Apolodoro el Ateno provas montri diojn estis simple mortemaj herooj diigitaj [3].
Interalie, li ankaŭ laboris pri la verko de Homero, la Iliado, kaj faris eseon pri la Ŝipa Katalogo. La epigramo sugestas Homero.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento estas tiel oni prezentas aŭ eldonas la verkon utilizante la nomon de Apolodoro (el Ateno), eĉ se estas kelkaj duboj[1]. Oni notas erarojn kiuj estas malfacile atribuitaj al gramatikisto ; do, oni pensas erarojn fariĝis el iu kompilisto de lia verko. Tiel la franco Tanneguy Lefebvre (Tanaquil Faber), en la 17-a jarcento, pensas la nuna Biblioteko kiel resumo el tiu de Apolodoro el Ateno kie iu sennoma kompilisto forigis versojn. Oni rimarkas antikvanulojn neniam citas verkon kun titolo Biblioteko el Apolodoro la atenano. E. Clavier (1762-1817), eĉ pensas[1] Stefano el Bizanco (Στέφανος Βυζάντιος [Stéfanos Bizántios]), en la 6-a jarcento, jam koniĝis la teksto kompilita kaj sugestas ke la Biblioteko estas la titolo de la mita kompilaĵo, koncentra resumo el la ĉefaj konitaj verkoj de Apolodoro el Ateno... La fonto de la enhavo de la Biblioteko estas pensata de Apolodoro, sed tiam kiu estas la kompilisto kaj kiam li faris la Biblioteko?

Estas speciale ekde la laboro de la germanano Carl Robert (1850-1922) en 1873[16] ke oni ne plu pensas Apolodoro el Ateno kiel la aŭtoro de la Biblioteko. C. Robert unue rimarkas, danke fragmentojn malkovritajn de Pri Dioj, verko de Apolodoro el Ateno, ke la aŭtora celo estas malsama el la Biblioteko. Kvankam Apolodoro el Ateno provas raciigi diojn, la Biblioteko nur resumas grekajn mitojn konvene, sen ekspliko, sen pridubi nenion. C. Robert notas multajn malakordojn pri enhavo inter fragmentoj de Apolodoro el Ateno kaj la Biblioteko[17]. La enhavo, la ideoj de la Biblioteko, eĉ kompilite, ne estas el Apolodoro la atenano.
Plue, oni malkovras[18], kronologie, Apolodoro el Ateno ne skribas nian verkon krom se akceptas anakronismon. En la Biblioteko, estas citita iun Kastoro (Κάστωρ) (II.1.3) kiu, laŭ interalie la bizancaj enciklopedio Suido[19], estis samtempulo de la romiano Cicerono. Danke tiu ĉi, oni scias Kastoro vivis ĉirkaŭ la jaro -61, en la 1-a jarcento a.K.: tio estas for la vivdato de Apolodoro el Ateno, en la 2-a jarcento a.K. tiel jam vidita malantaŭe.

La aŭtoro de nia verko neniam parolas pri li mem kaj la verko rakontas estintecajn eventojn, eĉ por lia aŭtoro, ĝis la troja milito proksime datiĝas en la 13-a jarcento a.K., do ne povas dati per enhavaj eventoj.

La Biblioteko estas skribita de sennoma aŭtoro inter la 1-a jarcento a.K. kaj la 9-a jarcento: 10 jarcentoj. Kiel preciziĝas la dato de la verko kaj de lia aŭtoro? Estas ankaŭ multaj klasikaj komentoj de la Biblioteko kiuj helpus nin, sed malfacile estas dati ilin aŭ ilian aŭtoron mem[17].

Surprize, nia aŭtoro ne parolas aŭ aludas pri Romio kvankam la enhavo, speciale pri la fino de la troja milito, klinas lin, kiel laŭ aliaj grekaj fontoj diras al ni pri la historio de la trojano Eneo kaj sia vojaĝo ĝis la estonteca Romo. Estas kiel la aŭtoro vivis antaŭ Romulo kaj Remo kiuj konstruis la urbon (8-a jarcento a.K.?), kiel se la aŭtoro vivis en greka parto de la mondo kaj Romio nur estis estonta potenco en malnova italika Italio (la romia influo en greka mondo datiĝas el la duono de la 2-a jarcento a.K.). Li ignoras vole aŭ nevole romiaĵojn. Ĉu li volis elpurigi[17][3] grekajn mitojn ?

Se oni volas pliprecize, nur restas la stila analizo[17]... C. Robert montras ke kelkaj esprimoj estis verŝajne faritaj de aŭtoro el la malfino de la romia periodo precize, ne antaŭ la kristana periodo. Li pensas la aŭtoron vivis dum la romia imperiestro Hadriano, en la malfino de la 2-a jarcento p.K. Aliaj fakuloj kiel la germano W. Christ (1831-1906), eĉ antaŭiĝas[20] la 3-a jarcento p.K., kaj, laŭ li, la aŭtoro vivis prefere dum la romia imperiestro Aleksandro Severo. Jam la franco E. Clavier sugestis[1] ke la aŭtoro estis el la malfino de la romia imperio: se la verko estas skribita proze, la fontoj, kiuj la aŭtoro utilizis, estis ofte verse sed en kelkaj historioj, la kompilisto ne bone faris la neceŝajn aranĝojn kaj oni povas ankoraŭ devini la originajn versojn. Tio estas, laŭ li, plikutime el la malfino de la romia impero. C. Roberts pensas la aŭtoron kiel atenano[21]. La aŭtoro kompilis grekajn mitojn el libroj, sen prizorgi parolajn tradiciojn. Liaj rakontoj estas sen plibeligoj kiel filozofiisto aŭ retorikisto povis fari. Li akceptis mitojn kaj skribis ilin. Li ne distingis mitojn el legendoj aŭ popularaj kontoj kiel edukitaj homoj farus tiam. Li ne komentis, ne kritikis liajn rakontojn[17].

Hodiaŭ, fakuloj pensas la Biblioteko fariĝis de malkonata aŭtoro (precize kompilisto) kiu vivis kaj skribis en la malfino de la kristana periodo, kiam la mitoj kaj dioj potencaj ekmalaperis. Oni ne scias kio estis la vera motivo por ĝia skribado, ĉu estis la nostalgio de la estinteco, la provo de rehabilitado, la plezuro, mendo... La koncizeco, la sumo de mitoj prezentitaj kun neniu ornamoj, lasas pensi ĝian plenajn partojn estas ankaŭ epitomoj resumante ankoraŭ pli malnovaj laboroj[3].
Pro datoj, eĉ ne precizaj, kaj la stilo, Apolodoro el Ateno ne povas esti la aŭtoro de la Biblioteko. Sed nun, kutime oni nomiĝas ĝuste kiel «Pseŭdo-Apolodoro» (au simple Apolodoro kaj nenio plu), la aŭtoro aŭ la aŭtoroj kiuj kompilis unu el la plej fama mitaro.

Ĝenerala vido de la enhavo[redakti | redakti fonton]

La « BIBLIOTEKO »
(Hodiaŭ)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Epitomoj
(=resumoj)

Epitomo 1
Epitomo 2
Epitomo 3
Epitomo 4
Epitomo 5
Epitomo 6
Epitomo 7
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Libro I
(9 ĉapitroj)
 
Libro II
(8 ĉapitroj)
 
Libro III
(16 ĉapitroj)
(Malkontinua ; Fino de la plena teksto)


Nun, la verko estas tri Libroj kaj sep epitomoj kutime kunigas en aro nomiĝas simple Epitomoj. Tiuj epitomoj estas resumoj el perdita parto (la fino de la tria libro kaj eble unu kvar libro) kaj kiu estis aldonitaj malfrue. Ĉiu estas dividita. La libro unu havas naŭ ĉapitrojn, la dua ok, kaj la lasta, la tria, kunigas dekses. Ne parolas pri ĉapitroj por epitomoj. Ĉapitroj el libroj aŭ epitomoj estas denove dividita en alineoj.

Literatura stilo[redakti | redakti fonton]

Apolodoro kondukas nin el mitaj epokoj ĝis malfina rando de la Historio[22] kun pli aŭ malpli mallongaj alineoj, kie la teksto estas simpla kaj prezentas egale, sendistinge[23], mitojn, legendojn, popularajn fabelojn kaj aliajn historiojn, unu poste alia, sen analizo, sen komento, sen kritiko. Preskaŭ oni povas paroli pri notoj. La aŭtoro tre prizorgas genealogiojn[22]. La Biblioteko rakontas «sen tuŝo de imago aŭ unu fajero de entuziasmo la longa serio de fabloj kaj legendoj»[24] kaj donas al ni versiojn de mitoj, purigitajn el ŝangoj de iliaj transdonoj tra la tempo.

Kutima referencado kaj ekstraktoj[redakti | redakti fonton]

La teksto estas indeksita tiel faciliĝas la lokigon de iu ekstrako en la tuta verko kaj inter tradukitaj versioj ; Ĝenerale tiel :

Por la libroj

Libro Ĉapitro Alineo

Ekzemple I.1.61.1.6 :

Ὀργισθεῖσα δὲ ἐπὶ τούτοις ῾Ρέα παραγίνεται μὲν εἰς Κρήτην, ὁπηνίκα τὸν Δία ἐγκυμονοῦσα ἐτύγχανε, γεννᾷ δὲ ἐν ἄντρῳ τῆς Δίκτης Δία. Καὶ τοῦτον μὲν δίδωσι τρέφεσθαι Κούρησί τε καὶ ταῖς Μελισσέως παισὶ νύμφαις, Ἀδραστείᾳ τε καὶ Ἴδῃ[1]

(Furioza, Rea fuĝis al Kreto : ŝi estis graveda de Zeŭso kaj estis ĝuste en Kreto ŝi naskis lin, en kaverno de la monto Dikto (Δίκτη [Dikte]). Tiam ŝi konfidis lin al Kuretoj kaj al la Nimfoj Adrastejo kaj Idaia, la knabinoj de Meliseuso (Μελισσέυς)[25].)

Por la Epitomoj

E Numero de la epitomo Alineo

Ekzemple E5.17 :

Κασάνδρας δὲ λεγούσης ἔνοπλον ἐν αὐτῷ δύναμιν εἶναι, καὶ προσέτι Λαοκόωντος τοῦ μάντεως, τοῖς μὲν ἐδόκει κατακαίειν, τοῖς δὲ κατὰ βαράθρων ἀφιέναι: δόξαν δὲ τοῖς πολλοῖς ἵνα αὐτὸν ἐάσωσι θεῖον ἀνάθημα, τραπέντες ἐπὶ θυσίαν εὐωχοῦντο[26]
(Kiel Kasandra diris, estis armea forto en ĝin, kaj ŝi estis cetere konfirmita de Laokoono (Λαοκόων), la profeto, iuj estis por bruli ĝin, kaj aliaj por ĵeti ĝin malsupren en krutaĵo ; Sed, kiel la plejparto estis favore ŝapri ĝin kiel vota sankta oferado al dieco, ili mem iris oferi kaj festigi[27].)

Fontoj uzitaj de la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la verko estas kompilita iom malfrue, ol pli fruaj verkoj, ĝi estas pli interesa vido de greka mitologio en klasika epoko kaj en pli malnova arkaika epoko. Efektive, la teksto ŝajnas fidele je siaj fontoj : iuj ekstratoj ŝajnas tre proksimaj de la versio el alia famaj aŭtoroj, de kiu[28] :

Kaj plue[3]:

La plej grava fonto perdita de la Biblioteko ŝajnas el la greka proza aŭtoro iom konita el 5-a jarcento a.K., nomiĝas Ferecideso (helene Φερεκύδης)[29] el Lero (Λέρος) aŭ el Ateno[28]. Li eble skribis verkojn kiun similiĝas Biblioteko[3].

Enhavo tema de la verko[redakti | redakti fonton]

La filologiisto Wagner faris teman klasifikon por sia verko en 1894[30], kaj ĝi estas ankoraŭ utilizita nun[3]. Tio permesas tuta vido de la enhavo de la verko. Li dividis la Biblioteko en dekses temojn[31]. Notu interalie la kronologia ordo.

Libro 1

1-Teogonio (Kreado de dioj kaj de la universo) {Libro I, Ĉapitroj 1 al 6 inkluzive}
2-La familio de Deŭkaliono {I, 7-9}

Libro 2

3-La familio de Inaĥo (Ἴναχος) (Belo) {II, 1-8}

Libro 3

4-La familio de Agenoro (Eŭropa) {III, 1-3}
5-La familio de Agenoro (Kadmo) {III, 4-7}
6-La familio de Pelasgo {III, 8-9}
7-La familio de Atlaso {III, 10-12.6}
8-La familio de Asopo {III, 12.6-13}
9-La reĝoj de Ateno {III, 14-15}
10-Tezeo {III, 16} (malfina parto)

Epitomoj

10-Tezeo {E1, 1-24} (fina parto)
11-La familio de Pelopso {E2, 1-16}
12-Antaŭ la Iliado, {E3, 1-35}
13-La Iliado (aŭ la troja milito) {E4, 1-8}
14-Poste la Iliado (eventoj pri la troja milito, kiuj ne estas en la Homera Iliado) {E5, 1-25}
15-La revenoj (de la herooj al ilia hejmo) {E6, 1-30}
16-Vagoj de Odiseo (ĝis lia morto) {E7, 1-40}

Ligiloj al teksto (kaj aliaj tradukoj)[redakti | redakti fonton]

Tie ĉi sube troviĝas kelkajn ligilojn de pluraj versioj al la teksto en pluraj lingvoj :

Helene

France

Angle
Trakudo (kun notoj) de J. Frazer en la kolekto de malnovaj grekaj kaj latinaj tekstoj de Loeb, Loeb Classical Library, 1921 :

Plua legado[redakti | redakti fonton]

Aliaj fontoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 E. Clavier, «Bibliothèque d'Apollodore l'Athénien», Paris, 1805 france
  2. France
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Biografio de J.C. Belfiore france
  4. Vidu france Conon le mythographe
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Rakontoj de Korono, «Biblioteko» de Fotio, 186 [52] france kaj greke
  6. 6,0 6,1 p. XIII-XIV, Frazer, «The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  7. Tradukita ekde tiu franca traduko, probable ne la plej bone...
    Cet écrit, cher Lecteur, te mettra sous les yeux
    Ce que l’antique Fable a de plus curieux.
    Epargne-toi de lire Homère & ses semblables,
    Ils sont moins instructifs qu'ils ne font agréables.
    Tu trouveras ici, bien mieux que dans leurs Vers,
    Tout ce qui fit jamais du bruit dans l’Univers.
    (Franca traduko el greka de la Abato Gedoyn, 1738)
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 http://www.tertullian.org/rpearse/manuscripts/greek_classics.htm
  9. p. XXXIV al XXXVII, Frazer en '«The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  10. p. XXXVII al XL, Frazer, «The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  11. Eldoniĝis en Richard Wagner, «Epitoma Vaticana ex Apollodori Bibliotheca. Accedunt curae mythographae de Apollodori fontibus», Leipzig, 1891
  12. p. XXXVI, Frazer, «The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  13. James Frazer, «The Library», 2 vol., Londono, 1921 [1]
  14. Aubrey, Diller (1983). Studies in Greek Manuscript Tradition. Amsterdamo. pp. 199-216. Originale kiel Aubrey, Diller (1935). «The Text History of the Bibliotheca of Pseudo-Apollodorus». Transactions of the American Philological Association (66): pp. 296-313.
  15. Suido, angle[rompita ligilo]
  16. Carl (aŭ Karl). Robert, «De Apollodori bibliotheca» (memuaro) Berlino, 1873)
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 p. IX-XXXIII, Frazer, «The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 angle-libre
  18. p 430, W. Christ, «Geschichte des griechischen Litteratur», Munkeno, 1912
  19. Vidu Κάστωρ, Suido angle[rompita ligilo]
  20. p 571, W. Christ, «Geschichte des griechischen Litteratur», Munkeno, 1912
  21. p34, C. Robert, «De Apollodori bibliotheca» (memuaro), Berlino, 1873
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 p. XX-XXX, Frazer,«The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  23. p. XXVII-XXXI, Frazer,«The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  24. [...] without one touch of imagination or one spark of enthusiasm the long series of fables and legends[...], p. XXXIII, Frazer,«The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  25. Esperantigo ekde la franca trakuko de Ugo Bratteli
  26. Eldono de J. Frazer, 1921 ĉe Perseus
  27. Esperantigo ekde la angla trakuko de J. Frazer ĉe Perseus
  28. 28,0 28,1 Prezento de la Biblioteko angle
  29. Angle Pherecydes of Leros
  30. Argumentum, malfino de la verko el R. Wagner, Apollodori Bibliotheca ,en Mythographi Graeci [I], Bibliotheca scriptorum Graecorum et Romanorum Teubneriana (Teubnera Biblioteko), Lepsiko, 1894 ; Angla traduko havebla p. XLV-LVIII el J. Frazer,« The Library», 2 vol., Loeb Classical Library, Londono, 1921 (vol. I)/angle-libre
  31. Enhavtabelo angle Arkivigite je 2014-11-13 per la retarkivo Wayback Machine