Al-Mutavakkil la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Mutavakkil la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1500
Morto 1543
en Istanbulo
Familio
Patro Al-Mustamsik vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Mutavakkil la 3-a (arabe المتوكل على الله الثالث) (m. 1543) estis kalifo de 1508 ĝis 1516, kaj denove en 1517. Li estis la lasta kalifo de la malfrua en Egiptio periodo de la Abasida dinastio. Ekde la Mongola rabado de Bagdado kaj la ekzekuto de la kalifo Al-Musta'sim en 1258, la Abasidaj kalifoj estis loĝantaj en Kairo, kiel teoriaj regantoj uzitaj por legitimi la faktan regadon de la Mamelukaj sultanoj.

Al-Mutavakkil la 3-a estis elpostenigita dum mallonge en 1516 fare de sia antaŭulo nome Al-Mustamsik, sed li estis restaŭrita en la kalifeco la venontan jaron. En 1517, la Otomana sultano Selim la 1-a sukcesis venki super la Mameluka Sultanlando, kaj faris Egiption parto de la Otomana Imperio. Al-Mutavakkil la 3-a estis kaptita kune kun sia familio kaj transportita al Istanbulo. Li formale redonis la titolon de kalifo same kiel ties eksterajn simbolojn — nome la glavo kaj la mantelo de Muhammad — al la Otomana sultano Selim la 1-a.[1] Otomanaj regantoj antaŭ li, komence je Mehmedo la 2-a tamen, jam estis komencintaj postuli la kalifan aŭtoritaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Drews, Robert. (Aŭgusto 2011) “Chapter Thirty – The Ottoman Empire, Judaism, and Eastern Europe to 1648”, Coursebook: Judaism, Christianity and Islam, to the Beginnings of Modern Civilization. Vanderbilt University.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • (1984) “Some Observations on the 'Abbāsid Caliphate of Cairo”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies 47 (3), p. 501–507. doi:10.1017/s0041977x00113710.