Winona Ryder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winona Ryder
Persona informo
Winona Ryder
Naskonomo Winona Laura Horowitz
Naskiĝo 29-an de oktobro 1971 (1971-10-29) (52-jaraĝa)
en Winona
Religio judismokristanismo vd
Lingvoj anglausona angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Conservatory Theater • Petaluma High School vd
Profesio
Alia nomo Winona Ryder vd
Okupo aktoro • filmaktoro • filmproduktoro • voĉaktoro • ĝenra aktoro • televida aktoro • produktoro vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1987– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Winona Laura HOROWITZ, artista nomo Winona RYDER [Ŭinona Rajder], (naskiĝis la 29-an de oktobro 1971 je la 11-a a.t. en Winona, Minesoto) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Winona Ryder naskiĝis oktobre 1971 en familio kun kvar gefratoj. Ŝia patrino nomiĝas Cindi Istas kies gepatroj estis rusaj kaj ŝia patro Michael Horowitz kies gepatroj estis rumanaj. Winona ricevis sian duan nomon Laura, ĉar siaj gepatroj estis bonaj amikoj de la edzino de Aldous Huxley, Laura.

Kiam Winona Ryder aĝis 7, ili transloĝiĝis al ekovilaĝo apud Elk, en Kalifornio. En tiu komunumo ne estis TV nek elektro, kaj Winona ekinteresiĝis pri legado. Dum sia vivo, Winona Ryder montris teruran pasion pri literaturo. Ŝi estas fama por posedi stakojn da originalaj verkoj hejme. Tiu entuziasmo eble estiĝis ĉar ŝia patro estis libristo kaj eldonis multajn verkojn de la Beat-generacio. Li ankaŭ estis persona arĥivisto de Timothy Leary kiu estas ankaŭ la baptopatro de la aktorino.

Je jaraĝo 10, ŝia familio akiris domon en Petaluma, Kalifonio. En la lernejo, Winona ne kutimis sekvi la modon kaj ŝia ĝenerala punka aspekto, kun mallongaj hararoj estis iam mistaksita de kelkaj studentoj kiel tiu de samseksema knabo. Pro tio, la knabaro agresis ŝin kaj frakasis al ŝi plurajn ripojn. Tial, ŝi fariĝis hejminstruita en la sekvanta jaro. Paralele, ŝi komencis lerni sian estontan profesion en la American Conservatory Theater de San Francisco.

En 1985, Winona kandidatiĝis por roli en la filmo Desert Bloom sed trafis rifuzon. Tamen ĝi ne riveliĝis tute senutila ĉar ŝin rimarkis la scenaristo kaj produktoro David Seltzer kaj li ŝin dungis por duaranga rolo en sia 1986-a filmo Lucas. Kiam oni ŝin petis kiun nomon ŝi volis aperigi en la filmprezenton, Winona respondis Ryder ĉar muzikaĵo de Mitch Ryder aŭdeblis kiel sonfono. La sekvanta jaro, ŝi havigis al ŝi ĉefan rolon en Square Dance, kies rakonto temas pri adolesko kiu kreas ponton inter du universoj: tradicia farmo en profunda kamparo kaj granda urbego. La filmo pridemandas kion plej influas onian sintenon: ĉu socia medio, ĉu etikaj demandoj aŭ genetika historio? La kaliforna gazeto taksis sian aktoradon de rimarkinda komenco.

Ŝi senkontesteble ŝuldas sian aktualan famon al la reĝisoro Tim Burton, kiu elektis ŝin por roli en la fantasta komedio Beetlejuice en 1988. Ŝia rolulo estas gotema junulino kiu elĵetas kaj spitas la konsumeman vivmanieron de siaj gepatroj kaj plezuras renkonti la fantomojn kiuj enestas ilian novan domon. Antaŭ denove roli junulinon kiu renkontpasas strangan estulon sub la direkto de Tim Burton en Edward Scissorhands, Ryder ĉefrolis en la kulta, nigrahumura komedio Heathers kiu estas de multe rigardita kiel klasiko poradoleska filmo de la 1980-oj. En tiu filmo, la aktorino akceptis roli sen ricevi salajron, pro ke la filmo pli facile estu finita. Okaze de Edward Scissorhands (1990), Winona renkontis Johnny Depp, kiu fariĝos ŝian portempan koramikon. Johnny eĉ surhavis tatuon dum ilia rilato Winona forever (Winona ĉiame) . Post ilia disiĝo, Johnny mallongigos la mesaĝon al Wino forever (Vindrinkemulo ĉiame).

Winona spertis multajn sanajn problemojn; ŝi multfoje devis portempe halti filmadon pro diversaj vundoj. 1991-e, ŝi eĉ devis malakcepti gravan rolon en la tria epizodo de The Godfather pro spira infekto. Dum la produktistoj de la filmo volis persekuti ŝin pro interrompo de kontrakto, la reĝisoro Francis Ford Coppola uzis sian influon por ke oni ne tedu ŝin. La du filmistoj fariĝis amikoj kaj ili kune laboris poste okaze de Bram Stoker's Dracula, dank'al la sugesto de Winona, kiu instigis Coppola adapti la vampirteman libron Drakulo. Kompreneble, ŝi rolas unu el la ĉefaj roluloj: Mina Harker kiu iompostiome cedas al la erotikan influon de la vampiro.

Ŝi poste akceptis ĉefroli taksia stiristo kiu deziras fariĝi meĥanikisto en Night on Earth far Jim Jarmusch. La filmorakonto tiel ĝoje primokas la komunan kliŝon pri la sociaj roloj de virinoj. Ŝi aperis en 1993 en The Age of Innocence, reĝisorita de Martin Scorsese. Ŝi poste diris ke Scorsese estas sia favorita reĝisoro. Li igis ŝin fiera esti aktoron. Ŝi estis nomumita por la akademia premio por sia rolo. Sekve, ŝi faris multajn filmojn, kies famo ne transpasis la limon de Usono: Little Women (1994), How to Make an American Quilt (1995), The Crucible (1996), Looking for Richard (1996), Boys (1996).

Post voĉroli en epizodo de la animacia serio The Simpsons, ŝi partoprenis en la kvara opuso de Alien: Alien: Resurrection. Ŝi rolas trosenteman roboton kune kun Sigourney Weaver kaj Dominique Pinon. Tiu rolo estis verŝajne oportuna ĉar Winona Ryder multfoje deklaris ke ŝi estas terura ŝatanto de sciencfikcio. La filmo estas konsiderebla kiel imago de la aktorina kariero, ĉar multaj filmoj de ŝia filmaro trafis relativan fiaskon en Usono sed bone sukcesis en Eŭropo kaj en Azio. Ŝi estas fama por elekti sian filmon propradecide kaj ŝia eklektika filmaro respegulas emon por artaj filmoj plivole ol veraj sukcesoj. Krom Deeds en 2003, kiun ŝi elektis tuj post multaj juraj turmentoj siaj, Bram Stoker's Dracula kaj Alien: resurrection, neniu el ŝiaj filmoj trafis pli ol 150 milionoj da usonaj dolaroj.

En 1999, ŝi produktis kaj ĉefrolis en Girl, Interrupted kun Angelina Jolie kaj Whoopi Goldberg. Ĝi rakontas la vivon de Susanne Kaysen kiu pasis 18 monatojn en hospitalo por mentale disordigitaj personoj. Winona konfesis profunde ŝati tiun filmon, taksante ĝin kiel sia kora infano. En 2000, ŝi aktorumis kun Richard Gere en la romantika komedio Autumn in New York. Ŝi poste estos sub la direkto de Andrew Niccol por la filmo S1m0ne, en kiu Al Pacino amiĝas kun komputile generita kreitaĵo. En la sama jaro, ŝi aperos en la populara serio Friends.

Winona engaĝigis en serioza dokumento en 2003 pri la seksaj atencoj kontraŭ infanoj en la bordelo de Barato kaj Nepalo. Ŝi produktis kaj komentis la filmon nomita The Day my God Died. Unu jaro poste, ŝi aperetis en la filmo de Asia Argento, The heart is deceitful above all things. Post longa paŭzo, Winona Ryder rolas kun Keanu Reeves en A Scanner Darkly, adaptiĝo de la futurista romano far Philip K. Dick.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝia alteco estas 1m 62 cm.

Ŝi ŝtelis en 2002 vestojn en valoro de 5000 USD kaj pro tio oni juĝis ŝin je trijara kondiĉa liberigo kaj laborigo de 480 horoj.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[1][redakti | redakti fonton]

  • Ne metu min duoble la saman demandon ĉar la respondoj estos malsamaj
  • Mi ŝatas religion ĉar estas bela eco, sed samtempe mi malamas ĝin ĉar ĝi disŝiras vivejojn kaj ĝi igas militon kaj morton.
  • Mi dumlonge hontis ricevi tiom da mono. Eble ĉar mi scias kion signifas esti malriĉa. Hejme estis multe da amo, sed malmulte da mono.
  • Mia patro estas ateisto kaj mia patrino estis budhisto. Mi ne kredas al malicaĵo, al diablo, sed estas mirinda vidi kiel homo uzas religion kaj malbontimon por pravigi siajn agojn.
  • Kiam tro blovas la vento, mi ekŝvebas
  • Mi neniam faras senvestajn scenojn. Neniam.
  • Kiam mi aĝis 6, mi flustris al mia patrino ke mi deziris memmortigi por ekscii kio venas poste.
  • Antaŭe, mi estis plejofte malgaja, sed aĝante kaj prudentiĝante, mi lernas kiel esti pli feliĉa.
  • Estas ja naŭza aŭdi aktoroj senĉese vei. Ni havas fortunon kaj ni estas feliĉuloj, homoj terure bone pagita kiu tre bonhave vivadas. Ekzistas efektive tion kion la publiko ne vidas: multe da nigreco kaj ĉiuj demonoj kiuj enestas ĉiuj vivantaj homoj, laŭ mi. Ĉiu devas alfronti solecon kaj konfuzecon.
  • La kulturo de la indianoj estas ena parto de la usona kulturo kaj ni ĉiuj povas lerni de tiu kulturo.
  • Mi neniam sentis min komforta en holivudo. Temas pri tiom falsema mondo. Estas kvazaŭ ĉiu provas friponi ĉiujn kaj oni neniam scias ĉu popoloj estas afabla ĉar ili ŝatas onin aŭ ĉar ili celas trompi onin. Nenio estas sincera kaj rondiras multajn klaĉojn kaj rumorojn. Estas vere naŭza!

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la retejo. Arkivita el la originalo je 2004-08-06. Alirita 2004-08-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]