Jaroslav Novobilský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Novobilský
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1903 (1903-10-14)
en Závišice, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de majo 1942 (1942-05-07) (38-jaraĝa)
en koncentrejo Mauthausen, Nazia Germanio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Reálné gymnasium • Československý státní koedukační ústav učitelský v Příboře
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Jaroslav NOVOBILSKÝ (la 14-an de oktobro 1903 - la 7-an de majo 1942), respektata pedagogo de natursciencaj fakoj, meritplena kultur-organiza aganto kaj fervora esperantisto, kies vivon en la aĝo de neplenaj 39 jaroj perforte finis pafoj de faŝistaj murdistoj en la nazia koncentrejo Mauthausen (Aŭstrio) dum la dua mondmilito (1939-1945).

J. Novobilský naskiĝis la 14-an de oktobro 1903 en la moravia vilaĝo Závišice, distrikto Nový Jičín. La medio de la laborista familio, kiu krom Jaroslav havis ankoraŭ kvin infanojn, estis simpla kaj en la tempo, kiam la patro estis sen laboro, ĝi estis surrande de malriĉeco. Tamen la gepatroj, estinte atentigitaj pri la elstaraj kapabloj de sia filo, ebligis al li studi gimnazion kaj la porinstruistan instituton en urbo Příbor. Frekventinte ĝin (1923) li fariĝis instruisto en kelkaj vilaĝaj lernejoj. Dum tiuj ĉi jaroj li plenumis ekzamenojn rajtigantaj lin instrui matematikon, fizikon kaj kemion en la duagradaj lernejoj. Kun tiu ĉi diplomo li eklaboris (1927) en la ĵus fondita duagrada lernejo en Melč apud la silezia urbo Opava. En la ĉelima Melč ekzistis tiam la ĉeĥa minoritato sub forta ekonomia kaj kultura premoj fare de la germana majoritato. En la hodiaŭ neimageble malfacilaj kondiĉoj luktis la ĉeĥaj instruistoj - en la suverena Ĉeĥoslovaka respubliko (! !) - por ĉiu ĉeĥa infano, por ĉiuflanka nivelaltigo de iliaj gepatroj kaj por la egalrajtigo de ambaŭ kunekzistantaj nacioj. Frunte de tiuj ĉi tendencoj, ekde sia alveno al Melč, staris J. Novobilský, juna, energia kaj celkonscia homo.

En 1931, en la aĝo de apenaŭ 28 jaroj, li estis nomumita direktoro de la duagrada kaj unuagrada lernejoj kaj de la antaŭlerneja infanedukejo. Tuj dekomence li starigis antaŭ sin taskon konstruigi en Melč, kiu estis natura geografia centro de la regiono, imponan novan lernejkonstruaĵon por la ĉeĥa junularo. Elspezinte enorman energion por konvinki ŝtatajn instituciojn en Opava kaj Prago pri la planoj kaj por venki malamikajn intrigojn de la lokaj kontraŭuloj de la ĉeĥa lernejo, li tamen akiris konstru-permeson kaj en la rekorda tempoperiodo de 8 monatoj estis la nova lernejo - kiu ankoraŭ nun estas fiero de Melč-regiono - finkonstruita. La solenan malfermon de la lernejo salutis perletere prezidento de la respubliko, T. G. Masaryk, kiu konsentis, ke la nova lernejo portu lian nomon, ĉeestis ĝin ŝtata ministro de lernejoj kaj kulturo Jan Kapras kaj salutis ĝin per arda poemo la famekonata silezia poeto, nacia artisto Petr Bezruč.

En la nova lernejo oni praktikis la plej modernajn instrumetodojn kaj uzadis modernajn instruilojn. J. Novobilský fondigis diversajn studentajn klubojn, en kiuj la infanoj akiradis praktikajn sciojn por sia venonta vivo. Elinter ili ni nomu klubon literaturan (ĝi eldonadis sian propran revueton Rozmach), natursciencan, geografian, kantan, sportan, radioamatoran kaj Esperantan. La Esperantan kaj la radioamatoran klubojn gvidis li mem.

Krome oni nedevige instruis en la lernejo piano- kaj violon-ludon kaj stenografion. Tiutempe pionira estis fondo de "lerneja monŝparejo", kiu servis al la lernantoj en tempo, kiam en la vasta ĉirkaŭaĵo ne ekzistis iu alia mon-institucio.

Ne nur en la pedagogia laboro, sed ankaŭ en la agado celanta al ĝenerala ekonomia, kultura kaj politika klerigo de la ĉeĥa minoritato engaĝis sin la lernejdirektoro en la maksimuma grado. Lia sinofera laboro rezultigis ĝojigajn fruktojn, kiujn ne povis ne aprezi eĉ la kontraŭuloj.

La periodo de la rezultoporta laboro, de feliĉa familia medio kun la amata edzino Helena kaj du infanoj Jaroslava kaj Vlastimil, de amo kaj estimo fare de la civitanoj, prezentis la plej feliĉajn jarojn de lia vivo. Sed ili daŭris nelonge: la perfida munkena interkonsento en 1938 neniigis ĉion, kio estis farita kun elspezo de tiom da energio! Antaŭ la proksimiĝanta nazia armeo, kiu aneksis la ĉelimajn teritoriojn de la Ĉeĥoslovaka respubliko, inkluzive la Melč-regionon, kaj pro la kreskanta agresemo speciale kontraŭ la ĉeĥa lernejo kaj ĝia agado fare de la lokaj germanoj devis J. Novobilský kune kun sia familio fuĝi el Melč. Post dramecaj okazintaĵoj, kelkfoja transloĝiĝado, perdo de privata havaĵo, ktp, li komence de 1939 eklaboris kiel direktoro de duagrada lernejo en Pňovice apud Olomouc.

En la nova, nekonata medio, li kun sia tipa elano, rekomencis sian pedagogian laboron ne preterlasante eksterlernejan laboron, per kiu li celis kuraĝigi siajn samcivitanojn kaj konvinki ilin pri la nur provizora ekzisto de la faŝisma misregado en la ĉeĥaj landoj. Kiel arda patrioto li aniĝis al la kontraŭfaŝisma kontraŭleĝa movado, en kiu li funkciis kiel regiona gvidanto.

Post perfido de la kontraŭleĝa organizo Nová cesta-39 li estis la 23-an de oktobro 1941 arestita fare de la sekreta nazia polico "gestapo" en Olomouc, poste en Brno kaj fine en la nazia koncentrejo Mauthausen, kie la 7-an de majo 1942 la pafoj de ekzekuttrupo murdis lin kune kun aliaj membroj de la rezist-organizaĵo.

Li daŭre vivas en la memoro de siaj lernantoj kaj samcivitanoj. Memortabuloj, gazetartikoloj kaj studaĵoj konkorde alte aprezas lian plurterenan senlacan laboron por sia patrujo, lian admirindan entuziasmon por ĉio nova, lian personan kuraĝon batali por progreso, justeco kaj rajto senhezite ĝis la lasta spiro. . .

J. Novobilský fervore praktikis ankaŭ Esperanton. Verŝajne li konatiĝis kun ĝi en la Porinstruista instituto en Příbor, kie studis kelkaj elstaraj ĉeĥaj esperantistoj, ekz. T. Čejka kaj J. Krumpholc. Li fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia delegito por Závišice pli poste por Melč. Lia lernanto de Esperanto kaj pli poste instruisto Jan Hadánek el Jakartovice rememoras: "Aŭtune 1927 J. Novobilský fondis el la plej bonaj lernantoj de mia klaso Esperanto-grupon, en kiu li tre diligente kaj kun granda fervoro instruis al ni Esperanton. Ni estis 16 lernantoj. Jam post Kristnasko, en la jaro 1928 ni sendis unuajn poŝtkartojn kaj leterojn al eksterlando. Ni ĉiuj estis entuziasmaj, ni ardis por Esperanto. Je la fino de la lernojaro estis en la lernejo aranĝita ekspozicio de la lernej-laboraĵoj, sub la devizo: "Ni infanoj de la tuta mondo volas pacon". Sur la frunta muro estis granda mapo de la mondo kaj sur ĝi malgrandaj flagetoj en lokoj, kiujn ni kontaktis pere de Esperanto. Sur tableto sub la mapo estis modelo de nia lernejo, el kiu koloraj fadenoj gvidis al la flagetoj. Krom tio sur la tableto kuŝis nia kompleta korespondaĵo el la fremdaj landoj. La Esperanto-grupo funkciis ankaŭ en la dua kaj tria lernojaroj. Tiam ni jam legis Esperantajn gazetojn kaj kelkajn librojn. Poste mi foriris al la porinstruista instituto kaj pri la plua sorto de la Esperanto-grupo mi ne estas informita. Mi nur scias, ke multaj kunlernantoj post forlaso de la lernejo havis viglan korespondadon kun fremdaj landoj. Tuj post frekvento de la porinstruista instituto mi gvidis Esperanto-kurson en Lhotka kaj pli poste kelkajn kursojn en mia nuna laborloko en Mladecko."

J. Novobilský mem ligis kontaktojn kun eksterlandaj instruistoj, eluzis Esperanton por interŝanĝo de pedagogiaj spertoj kaj por vastigo de veraj informoj pri la idealoj de la juna Ĉeĥoslovaka respubliko. Esperanton li eluzis ankaŭ dum siaj eksterlandaj vojaĝoj al Aŭstrio, Germanio, Italio, Jugoslavio kaj Sovetunio. Pri la gajnitaj vojaĝ-spertoj li postrevene aranĝis plurajn publikajn prelegojn.

Post la anekso de Ĉeĥoslovakio en 1939 li uzis en siaj Esperantaj leteroj sendataj eksterlanden simplan kodon por informi siajn amikojn pri la vera situacio en la okupaciita respubliko: La gestapo kaptis tiujn ĉi leterojn, enketis la forsendinton kaj devigis lin surloke perletere rifuzi pliajn kontaktojn. Oni ne povas ekskludi la ideon, ke lia Esperanta aktiveco estis unu el la kialoj gvidintaj al lia persona tragedio.

Pasis kelkaj jardekoj depost la tragika morto de J. Novobilský, sed lia persona sorto estas daŭre aktuala konekse kun la malstabila kaj komplika evoluo en la monda politiko. Lia morto averte atentigas nin pri la malhumana krueleco de la faŝismo, pri ĝia principa malamo rilate ĉiujn demokratiajn idealojn. La sorto de J. Novobilský atentigas nin ĉiujn pri la neceso daŭre labori por certigo de la paca evoluo de la homaro.