Ĝenevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo en Svisio. Ekzistas similnoma urbo en Italio, vidu Ĝenovo.
Ĝenevo
ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbego • komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en la Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 12′ N 6° 9′ O / 46.200 °N, 6.150 °O / 46.200; 6.150 (mapo)
Areo 15,86 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1200
Komunumkodo 6621
Situo en la kantono
vdr
Gepatroj kaj filo; statua Familio en la ĝardeno de la Palaco de Nacioj (Ĝenevo)

Ĝenevo (france Genève [ʒəˈnɛv], germane Genf [ɡɛnf], itale Ginevra [d͡ʒiˈne:vra], romanĉe Genevra [d͡ʒeˈne:vra]) estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 185.726 enloĝantojn. La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.

Historio

Vidindaĵoj

  • Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard).
  • En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
  • Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).
  • Parko Délices kun la Instituto kaj Muzeo Voltaire

Esperanto en Ĝenevo

En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925. Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo.

En 1922 la kantono Ĝenevo invitis la unuan Tutmondan Konferencon pri Instruado de Esperanto. En 1927 Prago ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio okazigis la duan Tutmondan Konferencon pri Instruado de Esperanto. La Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazos en la jaro 2015 en la kantono Neŭŝatelo.

En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.

En 2007 Ĝenevo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En 2008 okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj komuna simpozio de UN kaj UEA pri lingvaj rajtoj.

En la jaro 2009 la urbo mem renovigis kaj denove inaŭguris la memorŝildon pri Zamenhof en la Strato Vieux-Collège 12. Tiu memorŝildo rememorigas pri la veno de Zamenhof al la urbo Ĝenevo en la jaro 1905. En Ĝenevo troviĝas la esperanto-klubo La Stelo kaj la esperanto-klubo Espéranto Genève-Régions.

Esperantistoj el Ĝenevo

Famaj civitanoj de Ĝenevo

Bildoj

Eksteraj ligiloj