Saltu al enhavo

Vezuvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:07, 25 dec. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Vezuvio
(Vesuvio)
itale: Monte Vesuvio, latine: Mons Vesuvius
vulkano
Vezuvio vidata trans ruinoj de Pompejo, kiu estis detruita dum erupcio en la jaro 79 p.K. La aktiva konuso estas la alta pinto maldekstre; pli malgranda dekstre estas parto de kaldero Somma
Lando Italio Italio
Duoninsulo Apenina duoninsulo
Regiono Kampanio
Provinco Provinco de Napolo
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Vezuvio
 - alteco 1 281 m s. m.
 - koordinatoj 40° 49′ 17″ N 14° 25′ 34″ O / 40.82139 °N, 14.42611 °O / 40.82139; 14.42611 (mapo)
Vulkana arko Kampana vulkana arko
Geologia konsisto Andezito
Lasta erupcio 1944
Aĝo de roko 25000 jaroj antaŭ nuntempo
Aĝo de vulkano 17000 jaroj antaŭ nuntempo
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Mount Vesuvius
Satelita bildo de Vezuvio, en kiu videblas la konuso ĉirkaŭita de la restaĵoj de la praa monto Somma
Situo de Vezuvio inter la Montoj Apeninoj kaj la Tirena Maro (nordo estas oblikva)

Monto Vezuvio (itale, Monte Vesuvio, elp.:MONte veZUvjo) estas vulkano situanta oriente de Napolo, Italio, kiu desupere observanta la golfon de Napolo. Unu el la tri plej aktivaj vulkanoj en Italio, kaj unu el la plej perfortaj sur la tero, ĝi estas 1.281 metrojn alta. La regiono ĉirkaŭ ĝi estas nacia parko (1996).

La erupcio de Vezuvo en 79 p.K. detruis la romiajn urbojn Pompejo kaj Herkulano. Ĝi estis la unua dokumentita eksplodo en la historio. De tiam Vezuvio erupciis multajn fojojn kaj estas konsiderata unu el la plej danĝeraj vulkanoj en la mondo pro la alta loĝdenso ĉirkaŭ ĝi. En kazo de eksplodo, ĉirkaŭ tri milionoj da homoj estas en danĝero.

Inter la Apeninoj kaj la bordo de la Tirena Maro estas sinsekvo de vulkanoj, plejparte ne plu aktivaj. Ĉirkaŭ Napolo estas Insulo Ischia (lasta erupcio en 1301), Flegreaj Kampoj (lasta erupcio en 1538) kaj Vezuvio, kiuj estigas la "kampanan vulkanan arkon". Pli sude, la sinsekvo plu daŭras sub la maro (krom monto Vulture) kaj ekreaperas ekster la akvo kun la insula vulkano Strombolo.

Vezuvio estas plurtavola vulkano karakterizita per kruta pinto kaj perfortaj erupcioj. La monto havas longan historion - la plej malnova roko provita el ĝi aĝas ĉirkaŭ tricent mil jarojn kaj probable estis parto de pli frua praa vulkano nomata Monto Somma.

La restaĵoj de Somma, kune kun Vezuvio, konsistigas la vulkanan komplekson Somma-Vesuvio. La kruta rando de la estuaro de Somma ĉirkaŭis la Vezuvian konuson ĝis la granda erupcio en 79 p.k., kiu detruis parton de la rando de la kaldero. Hodiaŭ ĝi estas ĉirkaŭita de la ĉirkaŭaĵoj de Somma nur norde kaj oriente. La diametro de la vulkano estas 5 km. La strukturo de la monto daŭre varias de erupcio al erupcio. Nuntempe (2008) la alteco de la centra konuso estas 1.281 metroj, la randoj de la somma atingas altecon de 1.149 metroj, kun inter ili kaj la vulkana konuso disigas la valon Atrio-di-Cabalio, longan 5 km.

En la areo okazis erupcioj jam antaŭ 400mil jaroj, sed la nuntempa Vezuvio naskiĝis ĉirkaŭ antaŭ 20mil jaroj kaj estis komence pli alta ol hodiaŭ.[1]

En la komenco estis almenaŭ du gravaj erupcioj, kiuj atingis aŭ superis la nivelon "5" en la skalo de Vulkan-eksploda indikiloj ("pliniaj" aŭ kataklismegaj erupcioj): "Pomici di Base" (ĉ. 16000 a.K.) kaj "Pomici Verdoline" (ĉ. 14000 a.K.). Poste, sed ankoraŭ antaŭ historiaj tempoj, okazis du aliaj pliniaj erupcioj: "Pomici di Mercato" (ĉ. 6000 a.K.) kaj "Pomici di Avellino" (ĉ. 2000 a.K.).[1]

La plej detrua erupcio de Vezuvio en historia tempo okazis la 24-an de aŭgusto 79 kaj detruis la romiajn urbojn Pompejon kaj Herkulanon. Ĝi estis observata kaj priskribata de Plinio la Maljuna, kiu mortis pro ĝi kaj donis al tiaj erupcioj la kutiman nomon de "pliniaj".

Pentraĵo de Scipione Compagno pri la erupcio de 1631, la lasta plinia erupcio de Vezuvio ĝis nun

Verdire, jam antaŭe, en 216 a.K., okazis alia erupcio observata de homoj, malpli forta.[2] Aliaj gravaj historiaj erupcioj okazis en la jaroj 472, 512, 1631, ses fojojn en la 18-a jarcento, ok fojojn en la 19-a jarcento, 1906, 1929 kaj 1944. Ekde 1944 ne estis erupcioj.

El tiuj, laŭ la Smithsonian Institution[2], nur tri atingis la nivelon "5". Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro). Kelkaj plu atingis la nivelon "4".

La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".

Nuna kondiĉo

[redakti | redakti fonton]

Vezuvio ne estas konsiderenda malaktiva sed nur dormanta.

En 2001 sciencistoj trovis[3] ke estas magmo sub Vezuvio ĉirkaŭ 8 km sub la marnivelo; la magmo estigas ĉambron vasta almenaŭ 400 km².

Urboj kaj urbetoj

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la danĝero de gravaj erupcioj, la regiono ĉirkaŭ la piedoj de Vezuvio estas dense loĝata.

Jam en la antikva tempo Pompeii (Pompejo), Herculaneum (Herkulano) kaj Stabia, ĉiuj detruitaj de la erupcio de la jaro 79, estis sufiĉe grandaj urboj. Nun en la sama lokoj estas Pompei, Ercolano, Castellammare di Stabia. Apud la maro estas ankaŭ Torre del Greco, Torre Annunziata, Portici ktp, kaj en la orienta flanko Ottaviano, San Giuseppe Vesuviano ktp.

La natura areo ĉirkaŭ Vezuvio estas ekde 1995 nacia parko (75 km²).

Kvankam la ĉefa celo de la parko estas protekti geologion kaj mineralojn de la vulkano, estas interesaj ankaŭ bestoj kaj plantoj.

Inter aliaj, estas likeno, Stereocaulon vesuvianum, kiu kreskas nur sur Vezuvio kaj kovras la tutan lafon de 1944 donante al ĝi grizarĝentan koloron.[4]

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Storia eruttiva del Vesuvio (itale). INGV - Osservatorio Vesuviano. Alirita 2017-04-30.
  2. 2,0 2,1 Vesuvius (angle). Smithsonian Institution - Nat.l Museum of Natural History - Global Volcanism Program. Alirita 2017-04-30.
  3. E.Auger kaj aliaj (2001). Seismic Evidence of an Extended Magmatic Sill Under Mt. Vesuvius (angle). Alirita 2017-04-30.
  4. Flora (itale). Parco Nazionale del Vesuvio. Arkivita el la originalo je 2017-05-04. Alirita 2017-05-11. Ankaŭ angle,france,germane.