Al-Muti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Al-MutiAbū ʾl-Qāsim al-Faḍl ibn al-Muqtadir (914 – Septembro/Oktobro 974), pli bone konata laŭ sia regna nomo al-Mutīʿ li-ʾllāh (arabe المطيع لله, "obea al dio"), estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 946 al 974.

Kiam la Bujidoj eniris en Bagdado en 945, al-Muti revenis el sia retiro kaj establis sin ĉe la nova kortego. Sed eĉ li mem post iĝi kalifo ne plu rajtis nomumi la veziron kion faris la Bujidaj emiroj kiuj estis dominanta Irakon. La kalifa posteno estis senigita je respekto kaj digneco. Ŝijaismo estis trudita sammaniere. La Kaliflando de Bagdado estis ankoraŭ rekonata spirite tra la islama mondo kie la ortodoksa (Sunaismo) kredo hegemoniis, escepte ĉe la Umajida Hispanio kaj la Idrisida Maroko. La Fatimidaj kalifoj, alflanke, postulis spiritan hegemonion ne nur en Egipto, sed ankaŭ en la predikejoj de Sirio. La Turkoj plurestis Sunaismaj kaj apoge al la povo de Bagdado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".