Angiospermoj
Florplantoj | ||||
---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun | ||||
primolo (Primula hortensis)
| ||||
Biologia klasado | ||||
| ||||
Dukotiledonaj Magnoliopsida | ||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||
Florplantoj, angiospermoj aŭ magnoliofitoj (Magnoliophyta) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies grajno estas enfermita en la frukto. Angiospermo signifas uja semo (el la grekaj ανγio, kaŝata kaj σπeρμα, semo), kompare kun la gimnospermoj (nuda semo) kiuj evolue antaŭvenis. Ambaŭ estas semplantoj.
La florplantaro enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun ĉirkaŭ 235 000 [1] specioj. Ili troviĝas en ĉiuj la medioj de la mondo.
La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo (prograjno) evoluas libere dum polenado. Gravaj tipaĵoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.
Historio
Certe estas Teofrasto (ĉirkaŭ -372 - -287) kiu unue distingis la florplantoj de la nudsemplantoj. John Ray uzas, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas la unua provo de natura klasigado por la moderna epoko.
Origino
La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉ. 140 milionoj da jaroj, dum la ĵuraso. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj karakterizaĵoj aperis en la ĵuraso kaj en la frua kretaceo (135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de la angiospermoj okazis en la meza kretaceo (ĉ. antaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo, la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere kaj kelkaj fosiliaj plantoj signis la aperon de la modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio). La plej maljuna fosilia florplanto estas Archaefructus liaoningensis malkovrita en Ĉinio, kaj datita je -125 milionjaroj (Kretaceo).
Reproduktado
La reprodukta sistemo ĉe la florplantoj estas tre evoluita. La reproduktaj organoj (floroj kaj fruktoj) estas la tipaĵoj la plej videblaj en tiu plantaro.
La floroj
La vortoj floro kaj planto estas kelkfoje konfuzataj. Tamen, la floroj estas nur la reprodukta parto el iuj plantoj: la florplantoj. La floreroj estas la staminoj (viraj partoj), kaj la pistilo (ina parto). Krom tiuj partoj, estas ankaŭ florfolioj: petaloj kaj sepaloj.
Seksaj aranĝoj
Plejparto el florplantoj estas duseksaj (ĉiu ulo havas la du seksoj), kun ofte duseksaj floroj. Tamen, ĉe ceteraj specioj, inaj kaj viraj floroj estas apartita sur la sama ulo (monoika). Kelkaj specioj estas seksapartita: la uloj portas aŭ virfloroj aŭ ina floroj (dioika). Fine, kelkaj havas ambaŭ unuseksaj floroj kaj duseksaj floroj sur la sama ulo.
Duobla fekundiĝo
Klasigado
La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, formale nomitaj "semujplantoj" (Angiospermatophyta) aŭ "florplantoj" (Anthophyta), sed nun nomataj magnoliofitoj (Magnoliophyta) laŭ la tipa genro magnolio. La 250 000 specioj estas arigaj per 12 000 genroj, kiuj estas ĉe ĉirkaŭ 445 familioj, ili mem en 56 ordoj. Kompare, estas 700 specioj de nudsemplantoj laŭ la plaj vastaj estimoj. Estas pli ol 165 000 dukotiledonaj kaj pli ol 35 000 unukotiledonaj.
La lastaj klasigoj estas tiu de Arthur Cronquist en 1981 (klasika klasigo), kaj pli freŝdate la klasigo APG III (de la Angiosperm Phylogeny Group) en 2009, bazita sur molekula arkreskiĝo.
Ekzistas ok grupoj de nun vivantaj angiospermoj:
- Amborella - unu specio de arbusto en Nov-Kaledonio
- Nymphaeales - pli-malpli 80 specioj[2] - Nymphaeaceae (nimfeoj) kaj Hydatellaceae
- Austrobaileyales - pli-malpli 100 specioj[2] de ligno-plantoj de diversaj partoj de la mondo
- Chloranthales - kelkdekaj specioj de odorplenaj plantoj kun dentaj folioj
- Ceratophyllum - pli-malpli 6 specioj[2] de akvaj plantoj, eble plej bone konataj en akvarioj
- magnoliidoj - pli-malpli 9,000 specioj,[2] kun 3-petalaj floroj, poleno kun unu truo, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple magnolioj, nobla laŭro, kaj nigra pipro
- verdukotiledonaj - pli-malpli 175,000 specioj,[2] kun 4- aŭ 5- petalaj floroj, poleno kun tri sulketoj, kaj plejparte folioj kun reto de nervuroj - ekzemple sunfloroj, petunio, ranunkoloj, pomoj kaj kverkoj
- unukotiledonaj - pli-malpli 70,000 specioj,[2] kun 3-petalaj floroj, unu kotiledono, poleno kun unu sulketo, kaj plejparte folioj kun paralelaj nervuroj - ekzemple tritiko, orkideoj, kaj palmoj
Oni ne scias ĝuste kio estas la rilato inter la ok grupoj, sed la unuaj tri por dividi el la praflorplanto estis Amborellales, Nymphaeales, kaj Austrobaileyales, en tiu ordo.[3]
Tradicie, la florplantoj estis dividitaj al dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Fakte, la du plej grandaj grupoj, en la pli novaj sistemoj, estas la unukotiledonaj kaj la verdukotiledonaj. La aliaj 6 grupoj estas pli malgrandaj.
Oni povas nomi la dukotiledonaj magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj la unukotiledonaj liliopsidoj (Liliopsida).
Plej grandaj familioj
La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, en ordo laŭ la specinombro jenas:
- unukotiledonaj plantoj
- Orkideacoj: 18,000 specioj
- Poacoj: 9,000
- Ciperacoj: 4,000
- dukotiledonaj plantoj
- Asteracoj: 25,000
- Fabacoj: 17,000
- Rubiacoj: 7,000
- Eŭforbiacoj: 5,000
Ekonomia signifeco
La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturplantoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc).
En kelkaj partoj de la mondo, certaj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en la Mediteraneo.
La angiospermoj havas do ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornam- kaj landformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Allaby, Michael e.a. 2006, p. 83 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Jeffrey D. Palmer, Douglas E. Soltis and Mark W. Chase 2004 : The plant tree of life: an overview and some points of view. American Journal of Botany, 91: 1437–1445. doi:10.3732/ajb.91.10.1437 angle
- ↑ Pamela S. Soltis and Douglas E. Soltis 2004 : The origin and diversification of angiosperms. American Journal of Botany, 91: 1614–1626. doi:10.3732/ajb.91.10.1614. angle
Bibliografio
- Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle