Bataloj en Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bataloj en Mediteraneo
Konflikto: Dua Mondmilito
kampanjo
Daŭro: 10-a de junio, 1940-17-a de aŭgusto, 1943
Loko: Mediteraneo
Rezulto: Venko de Aliancanoj
Flankoj
Germanio
Italio
Granda Britio
Aŭstralio
Nov-Zelando
Grekio
Francio
vdr

Bataloj en Mediteraneo okazis dum la Dua Mondmilito precipe en provizig-vojoj en Mediteraneo. Ĉi tie escepte de pacifikaj bataloj estis okazantaj la plej grandaj surmaraj bataloj de la Dua Mondmilito.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Komence de la Dua Mondmilito la 1-an de septembro 1939 Mediteraneo restis dum pluaj 9 monatoj relative trankvila. Ĉefa forto ĉi tie estis Granda Britio tenanta Ĝibraltaron, Malton kaj Egiption (kun la grava Sueza kanalo) inkluzive de bazo en Aleksandrio. Kontraŭ ĝi staris ĝia eksa aliancano, Italio, kiu sentis sin damaĝigita pro intertraktadoj post la unua mondmilito kaj kiu nur atendis por konvena okazo al la eniro en la militon. Avantaĝo de Italio estis ties geografia situo, danke al kiu ĝi povis en centra Mediteraneo kontroli markolon inter Sicilio kaj Afriko.

Simile kiel en la dua batalo je Atlantiko ankaŭ en la mediteranea militejo okazis intensa batalo sur surmaraj komunikaj vojoj. Britoj transigis siajn ŝipajn mardirektojn, kiuj kondukis tra Mediteraneo al marlinioj kondukantaj laŭlonge laŭ Afriko kaj itala komerca ŝiparo estis forhakita de la resto de la mondaj maroj kaj oceanoj. Tial ĉiuj konvojoj ambaŭflanke havis armean karakteron. Granda plimulto de la bataloj estis okazinta ĝuste dum atakoj aŭ dum ilia defendo, aŭ tio estis la brita klopodo provizi Malton aŭ la itala klopodo provizi taĉmentojn en Norda Afriko.

La komenco[redakti | redakti fonton]

La 10-an de junio 1940 Italio enpaŝis en la militon kontraŭ Granda Britio kaj Francio. Jam la sekvantan tagon italaj bombaviadiloj faris la unuajn el multaj flugatakoj kontraŭ Malto. La franca floto ĝis kapitulaco la 24-an de junio entreprenis atakojn kontraŭ italaj havenoj.

La franca floto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atako kontraŭ Mers-el-Kébir.

Post la franca kapitulaco la brita admiralaro decidiĝis komenci operacon Catapult. Motivo estis timoj, por ke la francaj ŝipoj ne falu en la manojn de germanoj aŭ de italoj. La 3-an de julio 1940 estis okupitaj ĉiuj francaj ŝipoj en la britaj havenoj kaj en Aleksandrio kaj iliaj ŝipanaroj estis devige restadigitaj. Al Mers-el-Kébir, la franca mediteranea bazo, kie estis amasigita la plej granda kvanto de militŝipoj, alnavigaciis brita "asocio H" kaj komencis pafadon kontraŭ ĉi tie ankranta franca floto. La franca floto estis grave damaĝigita kaj pereis 1.297 francoj.

Post germana okupacio de Viŝista Francio estis en la jaro 1942 subakvigita la amasiĝinta floto en Toulon per la propraj ŝipanaroj.

Okcidenta Dezerta Kampanjo[redakti | redakti fonton]

La Okcidenta Dezerta Kampanjo (aŭ Dezerta Milito), okazis en la dezertoj de Egiptio kaj Libio kaj estis la ĉefa batalkampo de la Nordafrika Kampanjo dum la Dua Mondmilito. Tiu kampanjo startis en septembro 1940 pere de la Itala invado de Egiptio; la Operaco Compass, nome Brita kvintaga atako en decembro 1940, kondukis al la detruo de la Italia 10a Armeo. Benito Mussolini petis helpon al Adolf Hitler, kiu respondis per malgranda germana forto sendita al Tripolo laŭ la Direktivo 22a (11a de januaro). La Germana Afrika Korps (de Generalleutnant Erwin Rommel) estis sub teoria itala komando sed siavice itala dependo el Nazia Germanio faris ĝin la dominanta partnero.

Atako kontraŭ Tarent[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atako kontraŭ Tarent.

Ĉar la itala milita floto en Tarent endanĝerigis konvojojn navigaciantaj al Malto, admiralo Cunningham decidiĝis ekorganizi kontraŭ ĝi atakon nomata operaco Judgement. Temis pri atako de torpedaj bombaviadiloj Fairey Swordfish el aviadilŝipo Illustrious kontraŭ la italaj ŝipoj enankrigitaj en haveno. Temis pri la unua atako de sia speco. La operaco okazis la 11-an de novembro 1940 kaj ĝi finis per granda sukceso. Ili sukcesis subakvigi aŭ grave difekti 3 italajn batalŝipojn. Plie la itala floto pro timo antaŭ pluaj atakoj detiriĝis en norditalajn havenojn. Sed de tie estis malpli facile aktivigi ĝin kontraŭ britaj konvojoj.

Batalo ĉe Matapan[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo ĉe Matapan.

En batalo ĉe Matapan Aliancanoj akiris erigan venkon. La batalo estis okazinta proksime de peloponeza marbordo en suda Grekio ekde la 27-a de marto ĝis la 29-a de marto 1941 inter brita kaj aŭstrala maristaro, al kiu komandis admiralo Andrew Cunningham en unu flanko, kaj itala maristaro, al kiu komandis admiralo Angelo Iachino en la alia flanko.

Kreto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Invado ĝis Kreto.

Evakuado de aliancanaj surteraj soldataroj post ilia malvenko far de germanaj paraŝutistoj dum majo de 1941 kostis britan maristaron grandan nombron de ŝipoj. Kiam admiralo Cunningham estis al tiu ĉi ebleco anticipe atentigata, li proklamis: "Konstrui ŝipon daŭras tri jarojn, sed konstrui tradicion de maristaro daŭras tri jarcentojn." Germanoj denove perdis grandan nombron de transportaj aviadiloj kaj paraŝutistoj. Generalo Student (komandanto de la invado) pli poste proklamis: "Kreto estis tombo de germanaj paraŝutistoj."

Malto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo je Malto.

Antaŭmilitaj planistoj ne kredis, ke okaze de konflikto Malto eltenus la italajn atakojn. Tial anstataŭ ĝi estis disvastigata bazo en Aleksandrio. Sed la signifo de Malto abrupte ascendis post la falo de Francio. Ĝi restis tiel unusola aliancana loko en la centra Mediteraneo, de kie eblis operaci. Precipe ĝi estis uzata kiel aviadila kaj submarŝipa bazo.

Pluaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj signifaj bataloj estis batalo ĉe Punta Stilo, batalo ĉe kabo Spatha, batalo ĉe kabo Spartivento, batalo ĉe Kerkenna, unua batalo ĉe Sirta, dua batalo ĉe Sirta kaj batalo ĉe kabo Bon.

La plej sukcesa agado de itala maristaro estis sendo de minisubmarŝipoj en havenon en Aleksandrio, kie estis la 19-an de decembro 1941 subakvigitaj ŝipoj HMS Queen Elizabeth kaj HMS Valiant.