Celaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matematikaj funkcioj
Argumentaro, Celaro, Bildaro, Malbildo
Fundamentaj funkcioj
algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
ceteraj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
pareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco
Diagramo de bildigo. La ruĝa elipso signifas la argumentaron; la blua elipso, la celaron; kaj la flava elipso, la bildaron.

Je matematiko, la celaro[1] (aŭ celo-aro, cela aro) estas la aro, en kiu la valoroj de bildigo (aŭ funkcio) povas enesti.

Difino[redakti | redakti fonton]

Pri bildigo , kiu sendas elementojn de la aro A al elementoj de la aro B, oni nomas la aron B la celaro de f.

Oni distingu la celaron de f disde la bildaron de f, kiu estas la aro , do la aro de valoroj, kiujn la funkctio f efektive alprenas ĉe iu argumento el A.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Estu f funkcio sur la reeloj:

difinita per

La celo-aro de f estas R, sed klare f(x) neniam alprenas negativan valoron, tiel ke la bildaro de f estas la aro R0+ de nenegativaj reelaj nombroj, do la intervalo :

Oni povus difini funkcion g jene:

Dum f kaj g havas la saman efikon sur donita nombro, ili ne estas identaj funkcioj, ĉar ili havas malsaman celo-aron.

La celaro povas influi ĉu la funkcio estas surĵeto; en nia ekzemplo, g estas surĵeto dum f ne estas. La celaro ne influas ĉu la funkcio estas disĵeto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]