Csobánka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Csobánka
Csobánka el supro

Csobánka (ĉobAnka) serbe Чобанац (ĉobanac) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szentendre.

Bazaj informoj

Geografio

Csobánka situas laŭ traira flankovojo, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj. Urboj Pomáz kaj Pilisvörösvár estas proksime.

Historio

Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Poste serboj, germanoj, slovakoj kaj ciganoj alvenis. En 1946 la germanoj estis forpelitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. En la vilaĝo funkcias cigana, serba kaj germana aŭtonomioj.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj estas la ortodoksa serba Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo (Csobánka) el 1746, la romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Csobánka) el 1842, fine la kastelo. Csobánka estas ankaŭ ekskursejo, pilgrimloko kaj feriejo.

Famuloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio