Eŭropa Kosma Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropa Spaca Agentejo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eŭropa Kosma Agentejo
Franclingve: Agence Spatiale Européenne
Angllingve: European Space Agency
Germanlingve: Europäische Weltraumorganisation
Insigno de la EKA
Insigno de la EKA
tipo Kosma agentejo
fondodato 30-an de majo 1975
sidejo Parizo
estro Johann-Dietrich Wörner
buĝeto 5,7 miliardoj da eŭroj
Retejo http://www.esa.int/ESA
Information icon.svg
vdr

La Eŭropa Kosma Agentejo (EKA; angle European Space Agency, ESA; france Agence spatiale européenne, ASE) estas interregistrara organizaĵo kun ĉefsidejo en Parizo. Ĝi fondiĝis je la 30-a de majo 1975 por la kunordigo de la eŭropaj kosmoesploraj entreprenoj, ĉar la malantaŭiĝo teknologia kontraŭ Usono kaj Sovetunio pli kaj pli grandiĝis. La EKA havas 17 membrajn ŝtatojn kaj alstrebas laŭ sia regularo "ekskluzive pacemajn celojn".

Membroj de ESA

Membroj[redakti | redakti fonton]

Fondaj membroŝtatoj: Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Flago-de-Britio.svg Britio, Flago-de-Danio.svg Danio, Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Germanio.svg Germanio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Italio.svg Italio, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando, Flago-de-Svedio.svg Svedio kaj Flago-de-Svisio.svg  Svislando.

Aliaj membroŝatoj: Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio (ekde 1987), Flago-de-Finnlando.svg Finnlando (same ekde 1987), Flago-de-Grekio.svg Grekio (ekde 2005), Flago-de-Irlando.svg Irlando, Luksemburgo Luksemburgo (same ekde 2005), Flago-de-Norvegio.svg Norvegio kaj Flago-de-Portugalio.svg Portugalio.

La precipa kontrolejo estas la Eŭropa Kosm-Operacia Centro en Darmstadt, Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]