Saltu al enhavo

Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro
vdr

La historio de Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro intermiksiĝas kun la historio mem de la brazila movado ĉar ĝis 1960, Rio-de-Ĵanejro estis ĉefurbo de Brazilo.

La frua movado

[redakti | redakti fonton]

La unua manifestiĝo pri Esperanto en Rio-de-Ĵanejrio okazis per la publikigo de artikolo en la prestiĝa ĵurnalo "O Paiz’’, la 12-an de aprilo 1898, de la verkisto Arthur Azevedo. Kvankam eldonita en Rio de Janeiro, ĝi cirkulis en la tuta lando. Pri la afero estas informoj detalaj en la libroj ‘’Esperanto Modelo’’ kaj ‘’Veterano?’’. En la 15-a de Aprilo 1898, Brazila Revuo aperigis vastan artikolon de S-ro Medeiros e Albuquerque pri la historio de projektitaj lingvoj kun laŭdaj informoj pri la lingvo Esperanto.

Inter 1898 kaj 1906, menciinda estas nur la supera juĝisto Jácome Martins Baggi de Araújo, loĝanta en Petrópolis, kiu lernis la lingvon per eldonoj venintaj el Francio. Baggi de Araújo estis fervora propagandisto de la lingvo, sendante lernolibrojn al interesatoj. Caetano Coutinho mem fariĝis esperantisto dank’ al D-ro Baggi de Araújo.

Frua 20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

La komenco de la organizita esperanta movado en Rio de Janeiro estas la jaro 1906.

Loĝante en Niterói sed laborante en Rio-de-Janejro, la ĵurnalisto kaj profesoro Everardo Backheuser, hazarde duonvidis en vitrino de prestiĝa librejo gramatikon de Esperanto. Dotita de scivola spirito, li akiris ekzempleron de la gramatiko kaj en la traveturo per boato inter Rio de Janeiro kaj Niterói, li entuziasmiĝis pri la lingvo kaj la ideo. Li laboris en la redaktejo de la ĵurnalo O Paiz, kaj kelkajn tagojn poste, Backheuser konvinkis la direktoron de la ĵurnalo, Alcindo Guanabara, publikigi per tiu ĉiutaga ĵurnalo esperantan kurson. Kvankam novulo pri la afero, li prenis sur sin la respondecon pri la gvido de la kurso, sub pseŭdonimo Prof-ro H. X. La kurso komenciĝis en majo 1906.

En la sekva monato Backheuser proponis la fondiĝon de esperanta klubo por la disvastigo de la lingvo. Tiel naskiĝis je la 29-a de junio 1906 ĉe la sidejo de la ĵurnalo ‘‘O Paiz’’ kun la partopreno de pli ol 100 personoj, Brazila Klubo Esperanto (Clube Brasileiro de Esperanto). Kvankam enhavante en la titolo la nomon Brazila, post la fondiĝo de Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Klubo fariĝis nur loka asocio. Okaze de la elekto de la unua estraro de Brazila Esperanto-Ligo, la nelacigebla Everardo Backheuser fariĝis ĝia prezidanto. La ceteraj estraranoj estis: d-ro Nuno Baena (1-a vic-prezidanto), D-ro Nerval de Gouvêa (2-a vic-prezidanto), s-ro Lauriano das Trinas (sekretario) kaj s-ro Honório Leal (kasisto).

Tuj poste, komenciĝas serio da prelegoj por la disvastigo de la lingvo en malsimilaj lokoj de la urbo kaj eĉ en la najbara urbo Niterói, kie ĉe la lernejo Spencer oni inaŭguras je la 9-a de aŭgusto 1906 la unuan Esperanto-kurson sub la aŭspicio de Brazila Klubo. Atingis grandan sukceson la 3-a prelego igita de d-ro Nerval de Gouvêa ĉe la aŭlo de la Asocio de la Komercoficistoj, en Rio de Janeiro, antaŭ 300 personoj. Tamen la plej granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito Medeiros e Albuquerque, unu el la fondintoj de Brazila Beletra Akademio, en la sama loko, kaj kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: "De Babelo ĝis Esperanto".

En la fino de 1906 sennombraj esperantaj kluboj funkciis en la urbo kaj en la najbararoj, sub la aŭspicioj de Brazila Klubo: en la Nacia Gimnazio (estonta Colégio Pedro Segundo) kaj en la Lernejo Spencer (d-ro Everardo Backheuser); en ‘‘Pedagogium’’ (d-ro Nuno Baena); ‘‘Colomy-Club’’ (d-ro Couto Fernandes); Asocio de la Komercoficistoj (S-ro Hernani Mendes); du kursoj en la Milita Lernejo (Daltro Santos); Lernejo Cayrú (Lauriano das Trinas); kurso en Niterói (Francisco Almeida Júnior); Liceu de Artes e Ofícios kaj Lernejo Alfredo Gomes (d-ro Leonel Fonseca).

Tiu intensa instrua aktiveco rezultis, ankoraŭ en 1906, en la fondiĝo de aliaj esperantaj grupoj krom ankaŭ la menciita Brazila Klubo, tio estas: Grupo Verda Stelo, Laboristara Grupo Esperantista kaj la Societo Brazila Esperantista, krom klubo en la najbara urbo Niterói aliĝinta al Brazila Klubo Esperanto (Niteroja Grupo).

La granda evento de la jaro 1907 estis la okazigo en Rio de Janeiro de la Unua Brazila Kongreso de Esperanto de la 12-a ĝis la 21-a de Julio, kiu kulminis kun la fondiĝo de Brazila Ligo Esperantista (poste, Brazila Esperanto-Ligo).

Ekde tiam, la loka movado dividiĝas inter kunordigi la disvastigon de la nacia movado per Brazila Esperanto-Ligo, kaj batali por la disvastigo de Esperanto en la urbo per la igo de kursoj en diversaj lernejoj kaj institucioj, kiel ankaŭ per la igo de kulturaj aktivecoj per Brazila Klubo Esperanto.

Esperanto ĝuis prestiĝon en la sociala medio de la urbo Rio de Janeiro. La esperantaj eventoj estis ĝenerale amplekse disvastigitaj per la ĉefaj ĵurnaloj (O Paiz, A Noite, Jornal do Brasil, Gazeta de Notícias, Revista Fon Fon kaj aliaj). Famaj verkistoj (Sylvio Romero, Coelho Neto, Afonso Celso, Olavo Bilac kaj aliaj) opiniis favore al la lingvo, krom Medeiros e Albuquerque, intelektulo kaj politikisto, kiu per sia ĉeesto briligis la plej signifajn esperantajn eventojn. Alia konstanta ĉeesto en tiuj eventoj estis de Everardo Backheuser.

En julio 1912 en la periodo de la 6-a ĝis la 8-a okazis en la urbo la 1-a Brazila Kunveno de UEA (Kongreseto) kun la partopreno de esperantistoj lokaj kaj de aliaj brazilaj Subŝtatoj.

De la 11-a ĝis la 15-a de decembro 1913 okazis en la urbo la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto, organizita de Brazila Esperanto-Ligo.

Ankoraŭ en 1913, unu el la stratoj de la kvartalo Realengo ricevis la nomon Esperanto. Alia signifa fakto estas la inaŭguro de la strato Zamenhof la 21-an de Julio 1918, kies nomo daŭras ĝis hodiaŭ en la kvartalo Estácio.

Dum tiu jardeko entuziasme daŭras la propagando kaj instruo de la lingvo en Rio de Janeiro. Elstaras en tiu laboro la figuroj de Alberto Couto Fernandes, Carlos Domingues, Porto Carreiro Neto kaj, evidente, Everardo Backheuser.

En 1923 okazis en Rio de Janeiro la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, de la 19-a ĝis la 24-a de aprilo, kun la partopreno de pluraj aŭtoritatoj de la federacia registaro.

Dum la jardeko 1930-a pro gravaj politikaj internaj problemoj, kiel internaj militoj kaj kresko de faŝismo kaj naciismo la movado malvigliĝis. Tamen en 1936 okazis en Rio de Janeiro la 9-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ricevis ampleksan apogon de la registaraj aŭtoritatoj, sed kun partopreno de malmultaj esperantistoj. Kortuŝita antaŭ la situacio, Ismael Gomes Braga, kune kun la prezidanto de la Ligo konstatis, ke la manko de libroj pri Esperanto en la librejoj estis unu el la kialoj de la ŝajna malintereso de la personoj pri la lingvo. Tiam la prezidantoj de ambaŭ institucioj konsentis, ke Brazila Spirita Federacio de tiam komencus eldoni librojn pri Esperanto, kio rezultis en grava rolo pri la disvastigo de Esperanto en Brazilo.

La jardeko 1940-a estas unu el la plej pozitivaj por la Esperanto-movado en Rio de janeiro. La 30-an de marto 1942, Délio Pereira de Souza kaj Otaviano da Silva Lopes fondas grupon ‘‘Méier Esperanto-Asocio’’. Tiu asocio, du jarojn kaj duono poste, ŝanĝis la nomon al ‘‘Esperanta Asocio de Rio de Janeiro’’ (AERJ), pro sugesto de Ismael Gomes Braga. Ĝi igis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto en la urbo, ĉefe ekde 1946, kiam la asocio translokiĝis de la kvartalo Méier al la urbocentro. Per la igo de kursoj, eldono de oficiala organo kaj la igo de kulturaj kunsidoj en Esperanto, AERJ alportas novan dinamikon por la Esperanto-movado en la urbo. Unu el la elstaraj punktoj de tiu aktiveco estis la Unua Metropola Konferenco de Esperanto, okazinta en decembro 1946. En Januaro 1947 ekestis eldonita Informilo, oficiala organo de la asocio, kies nomo, komence de Aprilo de la sama jaro, ŝanĝis al Rio Esperantista. Alia aktiveco, kiu elstarindas, estas la Kampanjo Zamenhof, kiu celis la akiron de nutrado kaj vestoj por esti senditaj al eŭropaj esperantistoj viktimigitaj de la Dua mondmilito.

Dum tiu epoko Brazila Klubo Esperanto daŭrigis siajn aktivecojn ĉe la sidejo de la Ligo, kie ĝi faris prelegojn kaj kursojn. En 1945, de la 14-a ĝis la 22-a de aprilo, okazis en Rio de Janeiro la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, kun la partopreno de 592 personoj, estante 54 eksterlandanoj. Dum tiu jardeko Brazila Spirita Federacio igis regulajn Esperanto-kursojn. La samo okazis pri la Esperanto-klubo ĉe Kristana Asocio de Junuloj, unu el la plej aktivaj en la komenco de la movado.

La panoramo de la Esperanto-movado en Rio de Janeiro en la jardeko 1950 estis tre vigla kaj diversa.

Tiel Brazila Klubo Esperanto kiel Esperanta Asocio de Rio de Janeiro daŭrigis siajn normalajn aktivecojn de disvastigado kaj instruo de la lingvo. Kursoj estis igitaj ankaŭ ĉe Kristana Asocio de Junuloj kaj Brazila Spiritisma Asocio.

Inter la jaroj 1950 kaj 1954 okazis la unua kurso de Esperanto ĉe Spiritisma DomoGrêmio de Propaganda Espírita Luz e Amor”, en la kvartalo Bangu. La instruisto estis José Cosenza.

En 1951, ekaperas pli unu esperanta asocio, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, fondita la 14-an de julio sub la gvido de la paro Braz Cosenza kaj Cedilha Neto, kaj Ismael Gomes Braga, kun la ĉefa celo fariĝi esperanta eldonejo funkcianta komence en la sidejo de Esperanta Asocio de Rio de Janeiro. Poste ĝi akiras propran sidejon en la urbocentro, komencante siajn aktivecojn la 15-an de decembro 1956. Jam en la antaŭa jaro, la 17-an de decembro, la Kooperativo instalis en kvartalo São Cristóvão sian propran presejon.

Menciinda evento okazis en la urbo Rio de janeiro. Ĝi estis la 3-a Esperantista Eŭkaristia Mondkunveno okazita de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1955 kun la partopreno de centoj da brazilaj esperantistoj kaj multaj eksterlandanoj. Elstaras en la organizo de tiu grava evento la figuro de la pastro Johano Baptista Cao.

La 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Niterói, de la 14-a ĝis la 21-a de julio 1957 kaj du kunsidoj de tiu evento okazis en Rio-de-Janejro: la solena malfermo ĉe la Biblioteko de Palaco ‘’Itamarati’’ kaj la fermo ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, kie estis akceptitaj la kongresistoj.

En 1959, okaze de la memorigaj festoj de la centjaro de Doktoro Zamenhof, la lokaj esperantistoj memorigis per pluraj solenaĵoj, pri kiuj la gazetaro disvastigis tra la tuta lando.

En kvartalo Campo Grande, ĉirkaŭ 1960, samideano Amarílio Carvalho instruis Esperanton kun apogo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

En la jaro 1961 estis kreita Esperantista Junularo de Campo Grande, kies unua prezidanto estis Amarílio Carvalho. Tiu junularo estis tre aktiva kaj organizis ekspoziciojn en lernejoj, kulturaj organizaĵoj kaj eĉ en «Palácio Pedro Ernesto», en tiu tempo sidejo de Subŝtata Konsilantaro de Rio-de-Ĵanejrio.

Kiam okazis la puĉo de 1964 la agado de la Junularo malkreskis pro la persekutado de la politika polico, kiu opiniis la kontakton de la junularo kun socialismaj landoj kiel politika agado.

Kultura Kooperativo de Esperantistoj, pere de D-ro Braz Cosenza, ricevis kiel donacon, bienon en kvartalo Bangu. Tiu bieno estis nomata Bieno de la Floroj ĉar en ĝi estis kultivitaj floroj, kiuj estis venditaj en la urbo kaj eĉ eksportitaj. La esperantistoj celis, ke la bieno estus distra kaj kunvena centro. Ĝi multe utilis por tio, sed nuntempe estas preskaŭ forlasita.

Esperanto-Grupo Ismael Gomes Braga, en Bangu, estis fondita la 18-an de decembro 1982. Ĝi jam okazigis, ekde sia fondiĝo, dudek du sinsekvajn Spiritismajn Esperantistajn Semajnojn, kvankam ĝi estas neŭtrala laŭ religio. Esperanto-Grupo Lázaro Luiz Zamenhof fondiĝis la 21-an de junio 1984, en Bento Ribeiro;

En 1985 la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo estis translokita de Rio de Janeiro al Braziljo.

Esperanto-Grupo Pachoro, estis fondita la 1-an de marto 1986, en Santa Cruz kaj Esperanto-Grupo La Espero, fondita la 13-an de Marto 1988, en Campo Grande. Fine de la jardeko, en 1989 la eŭropa esperantista muzikisto Aaron Koenig kunlabore kun la brazila kolego Flávio Fonseca eldonis muzikalbumon "Aaron brazilumas esperante", kun bosanovoj, registrita en Brazilo, kiu tutmonde en Esperanto diskonigis plurajn ikonajn kantojn pri Rio, kiel Knabino el Ipanema, prikantanta la marbordan kvartalon Ipanema kaj Korkovado, prikantanta la samnoman monton apud la urbocentro.

Esperanto-Grupo Padre Miguel estis fondita la 17-an de novembro 1990, en kvartalo Padre Miguel.

En la 21-a de aprilo 1991, en la spiritisma domo «Amor e Verdade», ĉe strato Felipe Cardoso, 922, kvartalo «Santa Cruz», cele unuigi kaj strukturigi la esperantistan movadon en okcidenta regiono de la urbo Rio de Janeiro, kunsidis Jorge das Neves, Marilena das Neves, Márcio Santos, Fernando F. Gomes, Paulo Andrade, Givanildo Ramos Costa, José Carlos Thomaz kaj Celso Pinheiro. Jorge das Neves estis en tiu tempo la ĉefdelegito de UEA, kaj estis speciale invitita paroli pri la temo «Estrutura do Movimento Esperantista» (Strukturo de la Esperanta Movado) pritraktante de UEA ĝis la naciaj esperantistaj asocioj. La dua kunveno okazis en majo 1991, ĉe strato Geanerine, en Campo Grande. Krom la partoprenantoj de la unua kunveno ankaŭ ĉeestis Dilermando de Castro, prezidanto de KKE kaj Luís Carlos Pita. Oni tuŝis la temon «Unificação» (Unuigo) pere de prelego de Jorge das Neves. Poste, oni difinis okazigon de la «Unua Kunfratiga Vespero» ĉe teatro «Faria Lima» (Vilaĝo Kennedy) en la 18-a de aŭgusto 1991 kaj la 4-a Esperanta Renkontiĝo de Okcidenta Regiono, en Bangu. La tria kunveno okazis en spiritisma domo Isaac Lima, en junio 1991, kie ĝis nun okazas la kunvenoj de EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono). En decembro 1991 okazis la unua balotado, kiam estis elektita prezidanto Celso Pinheiro. Ĉeestis la kunvenon Valência M. Laudeauzier, Márcio Santos, Marilza O. Silva, Gilberto Santos Vasconcelos, João Carlos Blanc, Fernando Fernandes, Ricardo José Wiltgen, Givanildo Ramos Costa, Valter Koritzky Júnior kaj Celso Pinheiro.

Cele frate kunigi la samideanojn kaj organizi la movadon en la regiono, EKOR estis fondita per la lokaj grupoj en la 1-a de decembro 1991, EKOR provizore lokiĝis ĉe la strato Coronel Agostinho, malantaŭ la numero 126, en la kvartalo Campo Grande.

La plej elstara iniciato de la nederland-devena esperantistino May Bijleveld, kiu ekde 1938 ĝis sia morto en 2007 vivis en Rio, estis partopreno en la Pintkonferenco pri la Tero EKO/92, okazinta en Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1992. Danke al ŝia persisto, UEA instalis budon en tiu evento, kie deĵoris dekoj da samideanoj, informante al la plurmilaj vizitantoj pri la internacia lingvo. Unu el la fruktodonaj rezultoj de tiu partopreno estis la rekomendo, en la fina Rezolucio de tiu evento, ke ĉiuj neregistaraj organizaĵoj utiligu Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj.

Esperanto-Grupo Lumo kaj Vero estis fondita la 3-an de septembro 1993, en Campo Grande; Esperanto-Grupo La Vojo, fondita la 14-an de aŭgusto 1996, en Sepetiba, tre okcidenta kvartalo; Esperanto-Grupo Amikoj de la Espero, fondita la 6-an de aprilo 1999, en Realengo (ne aktiva nuntempe); Esperanto-Grupo Rideto, fondita la 3-an de Julio 1999, en Olaria; Esperanto-Grupo Verda Koreto, fondita la 16-an de Aprilo 2000, en Guaratiba, same tre okcidenta kvartalo, kaj Esperanto-Grupo Francisco Valdomiro Lorenz estis fondita la 23-an de Septembro 2000, en Freguesia.

librokovrilo de la unua eldono de A arma escarlate

La Esperanto-Departemento Gefia estis fondita la 3-an de marto 2001, en Jabour. Nuntempe ĉirkaŭ grupoj aktive laboras pere de kursoj, festoj, agadoj, kaj estas aliaj malpli aktivaj.

Multaj internaciaj filmoj kaj romanoj lokiĝis en la urbo. Ekzemplo de porjunulara romano, aparte interesa pro la mencioj de Esperanto en ĝi, estas A arma escarlate, eldonita en 2011.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]