Juda etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

"22 Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco; 23 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo."(Jeremia 9,22-23}}

Frontispico de la Pirkei Avot, antikva juda teksto pri etiko.

Juda etiko indikas ankaŭ la krucadon de judismo kun la etika tradicio de la okcidenta civilizo, en la sciencoj kiel ekzemple en la medicino. Kiel por aliaj tipoj de religia etiko, la vasta literaturo pri la juda etiko intencas respondi al la vasto gamo de moralaj problemoj kaj, do, povas esti klasata kiel "normiga etiko". Laŭ du jarmiloj la juda penso daŭrigis rezonadi kune kun la la diversaj juraj kaj moralaj sistemoj.

Juda etika literaturo[redakti | redakti fonton]

Biblia kaj rabena literaturoj pri etiko[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas aserti ke la juda etiko komenciĝis kun la Tanaho, ĝiaj leĝaj ĝeneralaj ordonoj, la saĝula literaturo kaj profetaj instigoj. Multaj postaj etikaj sistemoj reirigas al tekstoj kaj instruoj de tiuj verkoj aŭ buŝaj tradicioj.

Fakte, en la unua rabena judismo, la buŝa Torao interpretas la Biblion sed konsideras ankaŭ diversajn novajn etikajn materiojn.

La plej fama rabena teksto asociita al la Etiko estas la Traktato dirata Miŝno, tradicie tradukita kiel “Etiko de la Patroj”. Tiu komenca rabena etiko montras signojn de reciprokaj rilatoj, foje kun polemika interŝanĝo kun la greka filozofio.

Etika mezepoka literaturo[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko, judaj replikoj direktitaj al greka etiko renkontiĝas en diversaj rabenaj verkoj: rilate, ekzemple, al la Etiko al Nikomako, kiu eniras en la juda kulturo pere de islamaj tradukoj, dum Maimonido, siavice, influas Tomason de Akvino, kiu elstaras kiel dominanta esploristo kaj teoriulo pri la kristana etiko, kaj rilate la tradicion de la natura morala leĝo. La graveco de la natura morala leĝo estas ankoraŭ debatata inter la judaj filozofoj. [1]

Floris ankaŭ, iniciate de mezepokaj kaj modernaj rabenoj, pensofluo de juda pietisma etiko, konstateblasl en la ĉiŝube cititaj verkoj:

Juda moderna etiko[redakti | redakti fonton]

En la moderna epoko, la juda etiko pritraktis multajn problemojn, parte originintaj de novaj disvolviĝoj el la etiko mem parte el novaj tendencoj; kaj judaj epigonoj komparis sian etikan sistemon kun tiuj de la epigonoj de la aliaj pensofluoj [2]

Akademianoj de judismo engaĝiĝis ankaŭ en juda priskriba etiko, nome en la studo pri de la teorio kaj pri la moralaj judaj praktikoj, kiuj lokiĝas pli en la studfako de la historio kaj de la sociaj sciencoj ol en tiu de la etiko. En 2003 estis fondita la Societo de la Juda Etiko kiel akademia organizaĵo "dediĉita al la promovo de sciencaj esploroj en la kampo de la juda etiko.".[3]

Virtoj kaj centraj principoj de la juda etiko[redakti | redakti fonton]

Apartaj temoj de la juda etiko[redakti | redakti fonton]

La Neviìm (profetoj) instigas la popolon konduti vivon justan. Helpo al la bezonuloj, bonemo, kredo, kompato al la suferantoj, pretemo ami la pacon kaj spirito vere humila kaj plenpentita, estas la virtoj kiujn la Profetoj instigas praktiki. La civitana lojaleco, ankaŭ rilate fremdan reganton, estas la precipa instigo prezentata kiel devo (Jeremia 29,7). "Lernu plenumi la bonon" estas la dominanta instigo de profeto Jesaja (1,17).

Sintezo de la klasika rabena etiko[redakti | redakti fonton]

Hilelo formulis la etikon de la reciprokeco per la ora regulo]] de la juda etiko: "Kio estas malbono por vi ne faru al la aliaj" (Talmudo).[4]

Saĝulo Akiva (2-a jarcento) deklaris ke la ordono "amu vian proksimulon kiel vin mem" (Levidoj 19,18) estas la plej fundamenta de tuta la juda doktrino.

Rabeno Simlai (3-a jarcento) subtenis: "La 613 ordonoj estis komunikitaj al Moseo; ili estis reduktitaj al dekunu de Davido (vidu psalmon 15, supozita verko de Davido)); Jesaja (33,15) al ses; Miĥao profeto (6,8) al tri: « Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. »; denove Jesaja (56,1) al du: «Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero»; kaj Ĥabakuk (2,4) al unu: «… sed virtulo vivos per sia fideleco»". Kaj al tiu egalas la amo al la proksimularo!

Justeco, vero kaj paco[redakti | redakti fonton]

Rabeno Simeon ben Gamliel iinstruis: "La mondo baziĝas sur tri aferoj: la justeco, la vero, kaj la paco.

La paco estas unu la fundamentoj de la Torao. En la Talmudo estas raportitaj multaj esploroj kaj eseoj pri etiko de rabenoj pri la paco ,amo kaj kompato. En tiu tradicio la amo estas ligita al la kompato. La manko de kompato makulas popolon kiel kruelan (Jeremia 7.23). Ankaŭ la amikeco estas alte konsiderita en Talmudo.

La respekto pri la kreaĵoj grave elstaras.

Amo kaj respekto al si mem[redakti | redakti fonton]

Bibliaj kaj judaj fontoj admonas ke la homoj konservu siajn vivon kaj sanon. La juda etiko rifuzas la humiliĝon kaj la deprimitecon: ankaŭ la fasto devas respekti la korpon ĉar ĝi estas bildo de Dio.

Areoj de aplikado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la doktrino de la juda etiko ne ekzistas vivareo ekstera el la zono de la devoj en la rilatoj jen kun la judoj jen kun la nejudoj, kaj ĉiu maljustaĵo devas esti riparita.

Bonfarado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la juda etiko, ĉi-kaze sintezita de Maimonido, la bonfarado devas permesi al la malriĉuloj interrompi la ciklon de la malriĉeco kaj fariĝi sendependaj kaj produktivaj membroj en la socio. Ankaŭ en tiu, tamen, oni devas konduti kun “prudento” por eviti ruinigi ankaŭ sin mem kiel, laŭ juda interpreto, faras la sugestoj de la Nova Testamento kiuj atendus intervenon de supernatura savanto.

Etiko de la parolado[redakti | redakti fonton]

Malicumi (la kalumnio. klaĉemo, senkreditigo, misfamigo) estas peko taksata kun intensa kontraŭeco jen en la Biblio jam en la rabena literaturo. Kontroli “sian langon” estas saĝo kaj paco, laŭ judaj saĝuloj.

Etiko de familio[redakti | redakti fonton]

La juda tradicio allasas grandan estimon por la gepatroj. Multaj formoj de la ortodoksa Judismo konsideras la patron kiel ĉefon de la familio dum asignas al la patrino la rajton esti honorata kaj respektata de ŝiaj gefiloj. Judoj pli liberalaj konsideras la patron kaj la patrinon sur la sama egaleca nivelo en ĉio.

La familio rolas centre en judismo, jen nivele de socio jen en la transdono de la religiaj tradicioj. "Honoru la patron kaj la patrinon" estas unu el la Dek ordonoj

Geedziĝo kaj la seksaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La geedziĝo estas konsiderata sankta kaj sanktiga: krei familion signifas eniri institucion impregnitan de sankteco. Monogamio estas la idealo. La senedzeco estas konsiderata malobeo al la dia ordono de la fekundeco kaj multobliĝo (Gn 2.24).

Seksumado ne estas konsentita ekstere de la geedziĝo ĉar estas grava parto de la amo kaj zorgo montrata de la partenero. La malpermeso pri samseksemo estas fondita sur la Biblio.

Medicinista etiko kaj bioetiko[redakti | redakti fonton]

La medicinista etiko estas unu el la sektoroj plej gravaj de la juda etiko komenciĝanta precipe kiel "etiko aplikata" bazita sur la halaĥo; pliĵuse tiu etika branĉo plivastiĝis en la bioetiko, interplektiĝante kun problemoj de religio, scienco, medicino, filozofio kaj teologio. La judaj bioetikistoj celas profiti de la juda etiko por determini kiuj terapioj kaj ennovaĵaj teknologioj estas morale akcepteblaj. [5]

Mortokondamno[redakti | redakti fonton]

Laŭ Talmudo la mortokondamno estas allasebla, sed la kondiĉoj por ĝian apliki estas tiom rigoraj ke eblas aserti ke ĝi estas praktike malpermesita.

Aborto laŭ la juda etiko[redakti | redakti fonton]

La Biblio kondamnas la hommortigon kaj do la mortigon de la feto, kiu estas konsiderata jam homa estulo post 40 tgoj el ĝia koncipiĝo, kaj la aborto estas taksataj pekoj. Kvankam apogiĝantaj sur bibliaj tekstoj kontraŭaj al la aborto (precipe en Eliro 21.22-25) kaj sur kutimo jam atestita de Jozefo Flavio, hodiaŭ aperas kelke da konsento por la aborto efektigita en la unuaj kvar semajnoj, sed nur kaze de danĝero al la sano de la patrino. La terapeŭtikaj eliminoj de la homo nenaskita permeseblas nur post aŭtoritata kontrolo.

Rilatoj kun gojoj, nome kun la nejudoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ multaj komentistoj pri la ordono (El 22,20; Lev 10,19-33) “amu vian proksimularon kiel vin mem" etendiĝas ankaŭ al la fremdulo: judoj estas devigataj montri gastemon al ĉiuj kaj konsideri la bezonojn kaj la sentojn de ĉiuj. Dum la hebrea periodo la sklavoj havis, ĉe hebreoj, apartajn rajtojn kiuj permesis al ili konservi dignecon kaj homecon.

La judoj kredas ke la nejudoj kiuj sekvas la noajn leĝojn - minimumaj etikaj kaj religiaj postuloj por ĉiuj neudoj - estos konsiderataj kiel judoj ĉe Dio. Tiuj leĝoj estas: ne praktiki la idolkulton, ne blasfemi, ne tro suferigi la bestojn, kaj establi tribunalojn de justeco. Temas certe pri iuj preceptoj de tiu kiun oni nomumas naturan moralan leĝon

Traktado de bestoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la juda tradicio, la bestoj rajtas esti traktitaj ame kaj respekteme (Eliro 23.4). Tiu morala precepto estos poste pligravigita de la rabena etiko, kiu al la bestoj etendas la rajton de la ripozo de la sabato.

Media etiko[redakti | redakti fonton]

La libro de la Genezo inspiris la etikan doktrinon de tiamaj hebreoj kaj inspiras nun la konduton de judoj. Tiu libro instruas ke Dio transdonis al la homa speco la kontrolon sur la bestoj kaj tero (Gn 1,26) kaj substrekas ke “Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin (2,15). La judo do devas respekti kaj favori la prosperon de la ĉio media avantaĝe de la homo.

Nutraĵoj kaj trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La modereco en la utiligo de nutraĵo kaj alkoholaj trinkaĵoj, rilate la vinon ekzemple, estas insiste proponataj: la rezigno al vino povas ankaŭ esti elemento de la asketo. La eksceso certe damaĝas la spiritecon al kiu estas vokata la judo kaj favoras al la materieco al kiu jam klinas la homa naturo.

Kohelet estas fonto de la instruo pri la graveco de la aktiveco de la animo kaj ties vitalecoj, paco kaj pureco, kiel kondiĉoj de spiritaj plezuroj prefereblaj fronte al aliaj kontentigoj, ankaŭ se taksataj korektaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. JewishEncyclopedia, "Ethics". Joseph Telushkin, The Book of Jewish Values: A Day-by-day Guide to Ethical Living, Bell Tower, 2000, Enkonduko.
  2. Daniel Jeremy Silver, Judaism and Ethics, Ktav Pub. House, 1970.
  3. The Society of Jewish Ethics, cfr. [1]. Prezidanto fondinto estis Louis E. Newman.
  4. Tamen en tiu buŝa regulo ne estas indikata kia estas la homo, kies nocio implicas diversan gamon da devoj kaj rajtoj.
  5. Benjamin Freedman, Duty and Healing: Foundations of a Jewish Bioethic, New York: Routledge, 1999, Introduzione, pp. 31-44.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Etiko[redakti | redakti fonton]

  • Abrahams, Israel, ed. 2006. Hebrew Ethical Wills. Philadelphia: Jewish Publication Society. ISBN 0-8276-0827-6.
  • Bleich, J. D. 1977. Contemporary Halakhic Problems. 4 vols. New York: Ktav Publishing House Inc. Yeshiva University Press.
  • Breslauer, S. Daniel, comp. 1985. Contemporary Jewish Ethics: A Bibliographical Survey. Westport, CT: Greenwood Press.
  • Breslauer, S. Daniel, comp. 1986. Modern Jewish Morality: A Bibliographical Survey. New York: Greenwood Press.
  • Elliot N. Dorff, e Louis E. Newman, eds. 1995. Contemporary Jewish Ethics and Morality: A Reader. Oxford University Press.
  • Dosick, Wayne. The Business Bible: 10 New Commandments for Bringing Spirituality & ethical values into the workplace. Jewish Lights Publishing.

Asketa etiko[redakti | redakti fonton]

Bioetiko[redakti | redakti fonton]

  • J. David Bleich. 1981. Judaism and Healing'. New York: Ktav.
  • Conservative Judaism. 2002. Vol. 54(3). Contiene sei articoli sulla bioetica.
  • Elliot Dorff. 1998. Matters of Life and Death: A Jewish Approach to Modern Medical Ethics. Philadelphia: Jewish Publication Society.
  • David Feldman. 1974. Marital Relations, Birth Control, and Abortion in Jewish Law. New York: Schocken Books.
  • Freedman, B. 1999. Duty and Healing: Foundations of a Jewish Bioethic. New York: Routledge.
  • Immanuel Jakobovits. 1959. Jewish Medical Ethics. New York: Bloch Publishing.
  • Mackler, Aaron L., ed. 2000. Life & Death Responsibilities in Jewish Biomedical Ethics. JTS.
  • Jewish biomedical law. Oxford
  • Zohar, Noam J. 1997. Alternatives in Jewish Bioethics. Albany: State University of New York Press.
  • Zoloth Laurie. 1999. Health care and the ethics of encounter: A Jewish discussion of social justice. Univ. of North Carolina Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]