Kilimanĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Kilimanĝaro.
Kilimanĝaro
svahile: Kilima Njaro, masaje: Oldoinyo Oibor
vulkano
Kilimanĝaro
Kromnomo: Tegmento de Afriko
Lando Tanzanio Tanzanio
Regiono Regiono Kilimanĝaro
Tipo de vulkano Stratovulkano
Kilimanĝaro
 - situo Mavenzi
 - alteco 5 149 m s. m.
 - koordinatoj 03° 04′ 33″ S 37° 21′ 12″ O / 3.07583 °S, 37.35333 °O / -3.07583; 37.35333 (mapo)
Vulkana pinto
 - situo Kibo
 - alteco 5 892 m s. m.
Vulkana pinto
 - situo Ŝira
 - alteco 3 962 m s. m.
Rifto Granda Rifto
Vegetaĵaro
Plej facila aliro Marangu, Mweka, Umbwe, Ŝira, Rongai
Unua grimpo Hans Meyer
 - dato 6-a de oktobro 1889
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kilimanjaro National Park
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 403
Regiono Afriko
Kriterioj vii
Lasta erupcio Neniu en registrita historio
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Kilimanjaro
Plej alta monto de Afriko
Monda heredaĵo de UNESKO
Kilimanĝaro - kratero Kibo
Tridimensia modelo de Kibo
Kilimanĝaro
Sur la pinto de Kilimanĝaro
Vido al Kilimanĝaro el nacia parko Amboseli

Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko. Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).

Kilimanĝaro havas tri pintojn:

  • Kibo (5.892 m) (malnovaj libroj kaj mapoj indikas ankoraŭ 5.895 m)
  • Mavenzi (5.149 m)
  • Ŝira (3.962 m)

Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo kun Kenjo.

Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.

La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Nomo kaj historio

La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio.[1] Multaj el tiuj teorioj supozas ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekz-e de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaarekilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanjaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.[1]

En la 1880-aj jaroj, la monto iĝis parto de Germana Orient-Afriko kaj estis nomita "Kilima-Ndscharo" en germana sekvante la svahilajn nomerojn.[2]

La 6an de oktobro 1889, Hans Meyer atingis la plej altan montopinton de la kraterbordo de Kibo. Li nomigis ĝin "Kaiser-Wilhelm-Spitze" ("Montopinto Kaiser Vilhelmo").[3] Tiu nomo ŝjne estis uzita ĝis Tanzanio estis formita en 1964,[4] kiam la montopinto estis renomita "Uhuru", signife "Montopinto Libero" en svahila.[5] La Kaiser Wilhelm-Spitze, kun ties alto de 5895 metroj (19,340 ft.) estis konata tiam kiel plej alta montopinto de la Germana Imperio.

Grimpohistorio

Laŭ la fama angla geografo Halford Mackinder: "Estis la misiisto Rebmann de Mombasa kiu, en 1848, la unua informis pri la ekzisto de Kilimanĝaro."[6] En 1861, la germana oficiro Barono Carl Claus von der Decken kaj la juna brita geologo Richard Thornton (1838–1863) faris unuan klopodon grimpi al Kibo,[7] sed "atingis ne pli ol 8,200 futojn"[8] (2,500 metroj). En 1862, Von der Decken klopodis duafoje kun Otto Kersten. Ili atingis alton de 14,000 futoj (4,280 metroj).[9][10]

En 1887, dum sia unua klopodo grimpi la Kilimanĝaron, la germana prigeologia profesoro Hans Meyer atingis la bazon de Kibo, sed devis reveni, ĉar li ne havis taŭgan ekipon necesan por elteni la profundan neĝon kaj glacion sur Kibo. La venontan jaron, Meyer planis alian klopodon kun la kartografiisto Oscar Baumann, sed la mision malsukcesis kiel konsekvenco de la Abuŝiria Ribelo. Meyer kaj Baumann estis kaptitaj kaj tenitaj kiel otaĝoj, kaj povis fuĝi nur post elaĉeta pago de dekmilo da rupioj.[11]

Geologio

Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Ŝira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgasojn kaj akvovaporojn (fumaroloj). Kelkaj faloj kaj terglitoj okazis ĉe Kibo en la pasinto, el kiu unu kreis la areon konata kiel Okcidenta Fendo.

La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉirkaŭ 150,000 al 360,000 jaroj,.[12] la lasta antaŭ 400 jaroj. Ĝi estas granda stratovulkano.

Neĝokovrilo

La neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo. En 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. Laŭ li ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris Lonnie Thompson.

La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[13]

Beletro

La monto stimulis plurajn verkistojn.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Etimologio de la nomo Kilimanĝaro angle
  2. Briggs, Philip (1996): "Guide to Tanzania; 2a eldono." Bradt Guides.
  3. "German Contributions to the Cartography of South West and East Africa from Mid 19th Century to World War I", Proceedings of the 21st International Cartographic Conference, Durban, South Africa, de I. J. Demhardt, Department of Geography, University of Technology Darmstadt, paĝo 903, 2003
  4. aludas ekzemple al "Further Notes on the Kibo Inner Crater and Glaciers of Kilimanjaro and Mount Kenya", de P. C. Spink, The Geographical Journal, vol. 106, no. 5/6, Novembro - Decembro 1945, paĝo 213
  5. "Dangar Alpine Notes", The Alpine Journal, de D. F. O. Dangar, volumeno 70, numberoj 310 kaj 311, 1965, paĝo 328
  6. (1900) “A Journey to the Summit of Mount Kenya, British East Africa”, The Geographical Journal 15 (5), p. 453–476. 
  7. Gary Firth: en Target 1992 Portrait des Geologen Richard Thornton
  8. Dundas, Charles. "Kilimanjaro and its People" 1924, Cass London, nTZ.info, alirita la 21an de Februaro, 2011.
  9. Carl Claus von der Decken, bearbeitet von Otto Kersten: Reisen in Ost-Afrika in den Jahren 1859 bis 1865, Erzählender Teil 1871, Band 2 S. 52
  10. Bernard Verdcourt: Collectors in East Africa – 31. Baron Carl Claus von der Decken 1833–1865 El The Conchologists’ Newsletter, No.162, pp. 204–211 publikigita en Septembro 2002
  11. History of Kilimanjaro: The conquest of Kilimanjaro
  12. (2008) “New K-Ar age determinations of Kilimanjaro volcano in the North Tanzanian diverging rift, East Africa”, Journal of Volcanology and Geothermal Research 173 (1-2), p. 99–112. doi:10.1016/j.jvolgeores.2007.12.042. 
  13. Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... esperante

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube