Kiŝinevo
Kiŝinevo | |||
rumane Chișinău, ukraine Кишинів, ruse Кишинёв | |||
Urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Chișinău | |||
Lando | Moldavio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Moldavujo | ||
Rivero | Bîc | ||
Situo | Kiŝinevo | ||
- alteco | 85 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 00′ 50″ N 28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O (mapo) | ||
Areo | 120,0 km² (12 000 ha) | ||
Loĝantaro | 592 900 (2007) | ||
Denseco | 4 940,83 loĝ./km² | ||
Fondo | 1436 | ||
Urbestro | Ion Ceban
(ekde novembro 2019) | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | MD-20xx | ||
Telefona antaŭkodo | +373 22 | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Moldavio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Chişinău | |||
Retpaĝo: www.chisinau.md | |||
Kiŝinaŭ (rumane Chișinău [elp. Kiŝinaŭ], ruse Кишинёв, Kiŝinjov, ukraine Кишинів, Kiŝinijv, jide קעשענעוו), antaŭe konata kiel Kiŝinev, estas la ĉefurbo de Moldavio.
La urbo etendiĝas sur areo de 161.2 km² kun ĉirkaŭ 665.500 loĝantoj (ĉ. 17% de la tuta loĝantaro de Moldavio, stato 2000). La urbo estas dividita en 5 distriktojn: Centru, Botanica, Buiucani, Rîșcani, Ciocana. En Kiŝinevo troviĝas unu universitato, 6 aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiŝinevo estis fondita en 1466 en la Princlando Moldavio, sed post iom da tempo ĝi venis sub la regon de la Osmana Imperio. La urbon konkeris en 1812 Rusio.
La Pogromo de Kiŝinevo (jide קישינעווער שחיטה, Kiŝinever ŝeĥita, signifanta buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en pli malgranda kvanto en 1905 en Kiŝinevo. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.
Inter 1918 kaj 1940 la urbo apartenis al Rumanio. Post la dua mondmilito ĝi apartenis al Sovetunio kiel ĉefurbo de Moldavia Sovetrespubliko (1945–1991). Ekde 1991 la urbo estas la ĉefurbo de la sendependa Moldavio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kiŝinevo kuŝas en la centro de Moldavio, en la produktema regiono (vino- kaj fruktokultivado) ĉe la rivero Bâc.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Etna strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[1]:
Etno | Kvanto de homoj | % |
---|---|---|
Gagauzoj | 2713 | 0.80% |
Moldavoj | 254.015 | 74.91% |
Rusoj | 37.423 | 11.03% |
Ukrainoj | 23.334 | 6.88% |
Bulgaroj | 4279 | 1.26% |
Ciganoj | 102 | 0.03% |
Aliaj etnoj | 5138 | 1.51% |
Nekonate | 12.075 | 3.56% |
Sume | 339.079 | 100% |
Lingva strukturo
[redakti | redakti fonton]Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[2]:
Lingvo | Kvanto de hejmparolantoj | % |
---|---|---|
Gagauza | 132 | 0.03% |
Rumana | 220.215 | 64.94% |
Rusa | 100.816 | 29.79% |
Ukraina | 860 | 0.25% |
Bulgara | 272 | 0.08% |
Cigana | 41 | 0.01% |
Aliaj lingvoj | 2259 | 0.66% |
Plurlingvuloj | 14.484 | 4.27% |
Sume | 339.079 | 100% |
Ekonomio kaj trafiko
[redakti | redakti fonton]Kiŝinevo posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Sude de Kiŝinevo troviĝas la Kiŝineva Internacia Flughaveno, krom tio la urbo kuŝas ĉe la ĉefa fervojlinio Ateno / Istanbulo–Moskvo. Apud la granda ripozumareo de Muelejvalparko okazas ĉiujare ĉ. 20 foiroj sub la ŝirmo de MoldExp.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
Personoj rilataj al la urbo
[redakti | redakti fonton]- Alecu Russo
- Alexandru Bernardazzi, arĥitekto
- Grzegorz Grzeban, ĥemiisto kaj ŝakludanto pola
- Jakob Bernstein-Kohan, kuracisto kaj cionisto
- Maria Cebotari, kantistino
- Rolf Friedmann, pentristo
- Rudolf Faltin, misiisto kaj animzorganto
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aleo de moldavaj regantoj (inaŭguro en 2004): 10 bronzaj bustoskulptaĵoj ĉe la defenda ministerio, nome de Bogdan la 1-a, Stefano la 3-a, Petru la 1-a Mușat, Alexandru cel Bun (Aleksandro la Bona), Bogdan la 3-a, Petru Rareș, Alexandru Lăpușneanu, Ioan Vodă cel Cumplit (princo Johano la Terura), Vasile Lupu kaj Dimitrie Cantemir.
- Arboreto apud Muelejvalparko (kie estas ankaŭ foira spaco kaj Aventura-distrigparko)
- Bulvardo Stefano la 3-a
- Cirko ŝtata de Kiŝinevo
- Juda tombejo de Kiŝinevo
- Katedralo Dia providenco, romkatolika
- Katedralo Naskiĝo de Jesuo (ortodoksa) kun impona kampanilo
- Nacia muzeo pri etnologio kaj natura historio (MNEIN)
- Rusta muzeo, subĉiela muzeo kritikanta burokration
- Triumfarko de Kiŝinevo
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Zimbru-stadiono (piedpilka, en la kvartalo Botanica)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
- ↑ http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|