La Verda Stelo (Antverpeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Verda Stelo (proksimume) en 1960; s-ino Henriette Toussaint, meze antaŭe, preparis la flagon.

La Esperanto-klubo de Antverpeno estas fondita la 23-an de januaro 1907. La nomo de la klubo estas La Verda Stelo. Ekde la 22-a de januaro 1927 ĝi estas oficiala belga asocio sen profita celo.

La grupo havas anojn en la urbo Antverpeno kaj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Dum preskaŭ ĉiu vendredo-vespero tra la tuta jaro estas kunveno kun programo, kiu komenciĝas je la 20-a horo. Ofte estas prelegoj pri vojaĝoj aŭ pri kultura aŭ lingva temo, sed estas krome tre variaj vesperoj, i.a. kuirado kaj gustumado, kvizoj, kantado, manlaboretoj, k.t.p.

La sidejo de la klubo estas en la Esperanto-domo de Antverpeno. Adreso: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen.

Honora prezidanto estis Jules Verstraeten ekde 1970. Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al Jules starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la Esperanto-domo de Antverpeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi teksto estas verkita de Jules Verstraeten kaj priskribas la historion de la grupo en la periodo 1957-1982. Enestas ankaŭ multaj informoj pri unuopaj personoj, kiuj iom post iom povas esti ŝovataj al la individuaj biografioj mem, ekzemple al tiuj de Maurice Jaumotte, Jo Haazen kaj multaj aliaj.

Nova starto post la 50-a jaro[redakti | redakti fonton]

Kiam - okaze de la orjubileaj festoj de la La Verda Stelo - vicprezi­danto Henri Sielens verkis libreton en kiu li skizas la grupan vivon inter 1932 kaj 1957, li reliefigis la personon de la tiama prezidanto, s-ro Maurice Jaumotte, kiu, samtempe kun la grupa jubileo, festis sian 30-jaran prezidantecon de La Verda Stelo.

S-ro Sielens ankaŭ speciale atentigis pri la fakto, ke post malfacila periodo tuj post la Dua Mondmilito, la grupa vivo nur tre malrapide reprenis sian aktivecon kaj ke nur post sukcesplenaj kursoj gvidataj de s-ro Jaumotte en la urba lernejo de Belgiëlei, unuflanke, kaj de s-ro August Faes en sia butiko de Schoenmarkt, aliflanke, la nova generacio forte influis la evoluon de la grupo.

La 50-jara ekzistado ne estis nur mejlo-ŝtono en la grupa vivo, sed sam­tempe ankaŭ la starto de aktiveco sur ĉiuj terenoj.

Pri tio zorgis modela Estraro konsistanta el Maurice Jaumotte, prezi­danto; Henri Sielens, vicprezidanto; Morris De Ketelaere, August Faes, Gustave Vermandere kaj Hector Vermuyten, emeritaj kaj honoraj vicprezidan­toj; Jules Verstraeten, sekretario; René Balleux, kasisto; Elza van der Weken, helpsekretariino kaj protokolantino; Lisette de Winter, festestrino; Lea Bernaerts, helpa festestrino (kaj punkasistino!); Roger Jaumotte, gaze­tara sekretario; Jozef Montmirail, teĥnikisto; Blanche Geers, Helena kaj Mathilde Hofkens, Karel Ameryckx, Adhemar Verhoeven, Georges van den Bossche kaj Jozef Vinck, membroj; Henny Jacques kaj Pierre Taeye, Esper­anto-instruantoj.

Tiu entuziasma gvidantaro fakule okupiĝis pri la ĉiutagaj taskoj kaj labo­roj. Novulo, s-ro Luc De Marré, sin anoncis kaj efektive partoprenis la gru­pan vivon transprenante la kursogvidadon.

Subite mortis en sia hejmo s-ro Gustave Vermandere, honora vicprezi­danto de la grupo. Li esperantistiĝis en Gento, sia naskiĝurbo, en 1911, kie li rapide altiris la atenton en la loka grupo, kie li partoprenis teatroludojn, akiris sian diplomon pri "profesora kapableco" kaj iĝis unu el la plej entuziasmaj junaj elementoj. Post la Unua Mondmilito li transloĝis al Antverpeno, kie li partoprenis ĉiujn iniciatojn de la grupo. En 1926 li estis unu el la fondintoj de Belga Esperanto-Instituto, kies prezidanto dum tri jaroj, estis post la morto de Frans Schoofs. En 1928, li estis membro de LKK por la 20a UK kaj prizorgis la tre mal­facilan loĝigon de la 1500 partoprenantoj. Neniam li ambiciis nek volis akcepti daŭran, gvidan rolon en la grupo, kies fidela konsilanto li tamen seninterrompe estis. Sed rolon, kiun li plej zor­goplene plenumis estas certe tiu de delegito de UEA por Antverpeno.

Dum la jaro de la monda ekspozicio en Bruselo, 1958, la grupa aktiveco senĉese daŭriĝis kaj la ĉiusemajnaj kunsidoj estis multnombre ĉeestataj. La elementa kurso de Luc De Marré elstaris pro sia sukceso: 56 lernantoj en­skribiĝis. Cetere la vigla instruanto edziĝis al f-ino Mariette Cools, sia lernant­ino.

La 15-an de aprilo 1959 subite mortis Morris De Ketelaere, honora vicpre­zidanto kaj instruanto de la grupo. Memore al tiu fidela kaj aktiva estrarano Luc De Marré skribis en nekrologo kiu aperis en Belga Esperantisto i.a.: Li estis unu el la plej malnovaj esperantistoj de nia lando, sinoferema profesoro kaj modelo de nia movado. Li lernis Esperanton en 1917 kaj de tiam restis fidela aktivulo ... Antaŭ kelkaj semajnoj li ankoraŭ faris gravan paroladon kaj du tagojn antaŭ sia morto, li ankoraŭ donis kurson. Neniu el ni povis tiam imagi, ke ne plu jam ni povos vidi lin denove. Kvankam homo sperta kaj kon­sekvenca, M. de Ketelaere estis granda idealisto ... Elstara lingva talentulo kaj fervora pedagogo, li estis ĝisfunde kompetenta pri la plej malfacilaj gramatikaj kaj vortaraj problemoj ... Sed ĉefe estis li ankaŭ valora amiko, ĉiam same modesta, ekstreme lojala en ĉiu kunlaboro, konscienca en ĉio kion li faris. Batis en lia korpo vere granda koro. Li vivis tre altmorale: mi estas certa, ke neniam en sia vivo, Sinjoro De Ketelaere faris malgrandaniman agon ... Ĉesis ja viaj strebado kaj sindono, ĉesis la simpla varmo de via amikeco, sed neniam ĉesos nia dankema memoro ...

1959. La jaro antaŭ la 45-a UK en Bruselo rimarkigis pro la antaŭpreparoj al ties organizado. Pro la okupiteco de la verdstelanoj en la LKK, la antverpena grupa akti­veco estis forte influata kaj precipe Maurice Jaumotte, kiel LKK-prezidanto, sin rimarkigis pro sia konstanta laboro en ĉiuj esperantaj medioj de la lando. Ne nur en la belgaj grupoj, sed ankaŭ en Nederlando li senĉese paroladis pri la sennombraj kaj diversflankaj aspektoj de l' organizado de Monda Kongreso. Pro tio li devis—vole, nevole—lasi la gvidon de la grupo al la ceteraj estra­ranoj kiuj, per ĉiuj fortoj, subtenis la senlacan "motoron", kies povo ŝajnis neelĉerpebla.

Reĝo Baldueno akceptis la Altan Protektadon de la 45-a UK.

Aparta sekcio de La Verda Stelo okupiĝis pri adaptado de parolataj fil­moj al Esperanto-versioj: precipe Jozef Montmirail, Luc De Marré, François Schellekens, Elza Van der Weken, Remy Van Eynde, Maurice Jaumotte.

La 17-an de decembro, pro morto de la vicprezidanto-kasisto de Reĝa Belga Ligo Esperantista (RBLE), Joseph Soyeur (lieĝano), la nacia estraro apelaciis al Luc De Marré kaj François Schellekens eniri la estraron por ple­numi, respektive, la taskon de ĝenenerala sekretario kaj administranto de la revuo Belga Esperantisto.

Kristnaskfesteto porinfana, laŭ nova iniciato de prezidanto Jaumotte, kreis starton de tradicio kiu rikoltis daŭran sukceson tra la jaroj kaj kies finan­cado ĉerpiĝis el la skatola agado: post ĉiuj kunsidoj oni rondirigis la skato­lon en kiun oni povis meti, libervole, monan kontribuon. Tra la jaroj tio sufi­ĉis por organizi agrablan feston por la infanoj de la grupo. Oni donis ĉokola­don kaj kukojn kaj Paĉjo Kristnaska disdonis donacojn. Ĉiam regis gaja atmosfero ...

Mortis la iama kunfondinto-administranto de Belga Esperanto-Instituto (BEI), Charles Van der Veken, tre vigla elemento antaŭ la Dua Mondmilito, frato de f-ino Yvonne kaj de s-inoj Coventry kaj Germaine Chomette, edziniĝintaj res­pektive al brito kaj usonano.

Aldoniĝis al la estraro de RBLE la reprezentanto de TEJO: Niko Van Herck, plenfajra novulo el la antverpena medio kaj verdstelano.

En 1960, la jaro de la 45-a UK, ĉiu aktiveco venis sub la influo de Belga Ligo. La kongreso mem postulis - ekster la oficialaj - ankaŭ multajn aliajn fortojn. Kaj malavare oni apelaciis je la bonvolo de la membroj de La Verda Stelo ...

Citinde estas tiuj kiuj funkciis en LKK. Maurice Jaumotte, kiel prezi­danto; Henri Sielens, kiel vicprezidanto; Luc De Marré, kiel sekretario; Prof. Marcel Roost, kiel rektoro de la Internacia Somera Universitato; Roger Jau­motte, kiel gazetara sekretario; Jules Verstraeten, kiel LKK-ano. Ankoraŭ pluraj aliaj kunlaboris en la diversaj kaj abundaj programoj: Elza Van der Weken (rendevua tabula servo); Hendrik de Roover (pupteatro en infana kongreseto); René Balleux (helpkasisto); Jozef Montmirail (libro­servo, kunlabore kun Flandra Esper­anto-Instituto); Mariette De Marré (gazetara servo); François Schellekens (kongresfotoj); Rachel Van Eynde, Lea Bernaerts, Natalie Balleux, Clara Peeters, Marcelle Moriame, Frank Hendrickxx, Modest Andries, Albert Van Dessel, Anny Enzlin, Reni Lecat, Germaine Debacker, Blanche Geers, Margueritte Jaumotte, Blanche Ver­muyten, Maria Jacobs, Hortense Brack.

Grava fakto - ne tutspeciale por La Verda Stelo, sed por la belga movado - estis ke la 45-a UK de Bruselo ebligis al la du ekzistantaj movadoj, RBLE kaj Flandra Ligo Esperantista, kunlabori en bonega harmonio. Efektive, post mallonga tempo interparoladoj ekestis kiuj kondukis al la kun­fandiĝo de ambaŭ ligoj en nova Belga Esperanto-Federacio. Sur tutlanda tereno nova epoko komenciĝis.

Junuloj ektransprenas la torĉon[redakti | redakti fonton]

Dum la unua ĝenerala jarkunsido de la nova federacio jenaj verdstelanoj akceptis funkcion: Maurice Jaumotte, ĝenerala prezidanto; Luc De Marré, ĝenerala sekretario; Jules Verstraeten, vicprezidanto - fakestro por teĥnikaj informiloj.

En 1961 Georges Van den Bossche, direktoro de Belga Esperanto-Insti­tuto, eksiĝis pro malbona sanstato. Elza Van der Weken transpenis ne nur la taskon de direktorino, sed disponigis ankaŭ grandan ĉambron por deponi la librostokon.

En februaro 1962, laŭ iniciato de juna, fervora instruisto Ivo Durwael, 14 junuloj kunvenis en amuza atmosfero por babili kaj danci, trinkante freŝan glason da ... Ekestis JAS, Junulara Antverpena Sekcio', kies ambicio estas organizi kaj kunigi la junulojn en "propra" etoso ...

Kvankam ne tuj rilatante al "La Verda Stelo", tamen menciinda estas la kunfandiĝo de la libroservoj de Belga Esperanto-Instituto kaj Flandra Esper­anto-Instituto en novan libroservon: Eldonejo-librejo Sonorilo (asocio sen profitdona celo), kies administrantoj iĝis inter aliaj: Maurice Jaumotte kaj Jules Verstraeten. La bruĝano, Roger Iserentant, estis nomita kiel ĉiutaga direktoro kaj prizor­ganto de la libroj.

Pro la sukceso dum la 45-a Universala Kongreso en Bruselo, sekcio en la grupo daŭrigis esperantigi dokumentajn filmojn. Precipe danke al la daŭra sindediĉo de Jozef Montmirail, François Schellekens, Remy Van Eynde kaj Jules Verstraeten.

Hendrik de Roover transprenis la gvidadon de la Esperanto-kursoj orga­nizitaj dufoje jare.

François Schellekens transprenis la ĉefdelegitecon de UEA por Belgio.

Dum Pentekosto 1963 en kunlaboro kun La Rekta Vojo kaj la nederlanda asocio La estonto estas nia (LEEN), la 10a Beneluksa Kongreso okazis en Antverpeno kun sufiĉe granda sukceso. Tamen sub la influo de la prezidanto de LEEN, s-ro H.M. Schippers, la nederlanda­noj ne plu ŝatis kunorganizi tiajn kongresojn kaj el tio sekvis ke la jubilea kon­greso ankaŭ estis la lasta beneluksa.

Pro la daŭraj aktivecoj de JAS kaj laŭ iniciato de Wim De Smet dum spe­ciala kunveno estis kreita la belga TEJO-sekcio Belga Esperantista Junulara Asocio (BEJA), kiu elektis en sian estraron jenajn verdstelanojn: prezidantinon: Fanny Danckaerts; vicprezidanton: Nico Van Herck; ĝeneralan sekretarion: Roger van Humbeeck; kasiston: Ivo Durwael.

En la kadro de Esperanto-Komitato Intergrupa (EKI), kiu grupigis la ant­verpenajn Esperanto-grupojn sub prezidanteco de Maurice Jaumotte, oni startigis regulajn Esperanto-ekspoziciojn en la ĉirkaŭaĵo de Antverpeno. Post unua klopodo en Deurne la sukceso estis tiom trafa kaj la subteno de la oficialuloj tiom kuraĝigaj (la urbestro malfermis la ekspozicion) ke "La Verda Stelo" decidis daŭrigi tian informadon ankaŭ aliloke. La necesa muntebla ekspozicia materialo estis kreita kaj realigita de Jozef Montmirail, François Schellekens, Els De Roover, Lisette De Winter, Ivo Durwael kaj Jules Verstraeten. Oni spertis interesiĝon de multaj malnovaj esperantistoj kaj de tiuj kiuj iam lernis Esperanton. Pro la gazetara informado vizitis la ekspoziciojn kaj esprimis la konvinkon ke nur la metodo, per kiu oni venas en la publikon, taŭgas por diskonigi Esperanton pli detale.

Oni serĉis rimedon por daŭrigi la kontakton kun iamaj esperantistoj. Sekvis la kreiĝo de la monata revueto Esperanto-Nov­aĵoj (modeste en stencila formo), sendita al ĉiuj interesitoj kiuj transdonis sian adreson kaj ankaŭ al la membroj de la grupo. Redaktoro-respondeculo estis Jules Verstraeten. Dum pluraj jaroj - ĝis decembro 1969 - Esperanto-Novaĵoj regule apera­dis ĉiumonate. Ekde 1970 ĝi iĝis dumonata pro la naskiĝo de la nederland­lingva Esperanto-Panoramo (en tiam prestiĝa ofset-presado) kies celo estis informadi la ĝeneralan publikon kaj la grupojn en la flandra parto de Belgio. Redaktoro-iniciatinto estis Paul Peeraerts, nova, entuziasma esperantisto, kiu montris jam siajn kapablojn eldonante la revueton Internacia Cirkulero, kiu celis doni (facilan) kontakteblecon al esperantistoj. La abono estis sen­paga. La kostoj estis pagitaj de anoncoj. Ĝia eldonkvanto variis inter 100 komence kaj 2000 fine. Pro gravaj sinsekvaj altigoj de la poŝttarifoj ĝi devis malaperi. En 1980 la juna Wim Tytgat, nepo de Morris De Ketelaere, transprenis la redaktadon de Esperanto-Novaĵoj.

En 1964 Maurice Jaumotte estis honorigita fare de la grupo pro la 65-a datreveno de sia naskiĝo. Pluraj amikoj-esperantistoj el Antverpeno kaj ĉirkaŭajo persone ĉeestis por omaĝi la „eternan" entuzias­mulon ... Dum la UK 1964 en Hago li estis elektita kiel estrarano de UEA pri landaj kaj fakaj asocioj kaj delegitara reto. I.a. pro li fondis la Internacia Esperanto-klubo Aŭtomobilista kun dumonata revuo Aŭto-Revuo kies eldonanto kaj redaktoro li mem iĝis. En tiu revuo li aperigis, kun helpo de Hector Boffejon, aŭto-fakterminaron kvinlingvan: esperantan, nederlandan, francan, germanan, anglan.

En 1965 Ivo Durwael sukcesis interesigi la gvidantojn de la Eŭropa Movado en Antverpeno kaj akiris ĝian permeson kaj financan subtenon por eldoni modestan, sed interesan, revueton en Esperanto kun plensignifa titolo Eŭropo. Li mem iĝis la redaktoro-eldonanto.

Ĉar daŭre mankis la financaj rimedoj en nia movado por intense infor­madi, ges-roj Maurice Jaumotte-Loquet—okaze de sia 65jara aĝ-jubileo—sta­rigis la Fondaĵo Jaumotte-Loquet per la donaco de grava startkapitalo de 50 000 belgaj frankoj, samtempe invitante ĉiujn esperantistojn por pligrandigi tiun kapi­talon kiel eble plej multe. Inter la unuaj kiuj respondis tiun alvokon estis "La Verda Stelo". La ideo de la iniciatintoj estis ke la ĉiujara rentumo estu uzata por informaj celoj, decidendaj fare de administra komisiono starigota de Belga Esper­anto-Federacio. Dum la sekvaj jaroj la administrantaro de BEF, ŝanĝante la statuton, transprenis la administradon de la kapitalo. Grégoire Maertens el Bruĝo iĝis la unua administranto. En 1981 la kapitalo atingis grandecon de ĉ. 250 000 belgaj frankoj.

Pro la spertoj pri librovendado dum la ekspozicioj kaj - ĉefe - dum la lastjaraj Zamenhof-tagoj en la kadro de Esperanto-Komitato Intergrupa (EKI), gesinjoroj R. Balleux iniciatis ĉiusemajnan librobu­don kie la membroj povis aĉeti la last-aperintajn librojn kaj kromajn aferojn kiel pinglojn, glumarkojn, informmaterialon, leterpaperon, ktp. Precipe sur tiu tereno s-ino Nathalie Balleux aktivis kaj tiel ekestis grava fonto de financaj enspezoj. La aktiveco eĉ tiom kreskis ke ĝi iĝis vera konkurenco por Librejo Sonorilo en Bruĝo. Tamen tio ne malhelpis la bonan kunlaboradon.

En la lasta semajno de oktobro en la jaro 1965 mortis en Antverpeno advokatestro Marcel Roost, iama rektoro de la Internacia Somera Universitato en Bruselo dum la 45-a Universala Kongreso. Li estis kaj restis fidela membro de la grupo ĝis la morto.

En BEF Hendrik de Roover transprenis la taskon de ĝenerala sekretario de Luc De Marré, kiu eksiĝis. Cetere la grupa vivo restis vigla. La semajnaj kunsidoj estis variaj - ekzemple - danke al la kunlaboro de Remy Van Eynde, kiu nelacigeble pre­zentis dokumentajn filmojn, esperante parolatajn - helpe de la "radiofona sekcio", kiu ankaŭ regule disaŭdigis teatraĵetojn kaj skeĉojn por kiuj oni klo­podis interesigi novajn talentojn. Ĉio tio en kunlaboro kun Jules Verstraeten, Jos Montmirail, François Schellekens, Clara Peeters, Elza Van der Weken, Ivo Durwael, Luc kaj Mariette De Marré kaj regule ankaŭ la lernantoj el la elementaj Esperanto-kursoj. Tiu evoluo daŭris dum la jaro 1966. Ĉefaĵo en tiu jaro estis ia peticio al UN fare de UEA. Ĉiuj grupoj, asocioj, organizaĵoj kaj esperantistoj en la mondo estis petataj kunlabori. Folioj estis disdonitaj sur kiuj la simpatiantoj por Esperanto povis meti sian subskribon, nomon kaj adreson. Pri tio ekestis en "La Verda Stelo" konkurso por akiri plej grandan rezulton. Estis Annie Enzlin kiu superis ĉiujn per kolektado de pli ol 6000 subskriboj. Sekvis Remy Van Eynde per 4000 kaj Hendrik de Roover per 1700. La finfina rezulto estis la transdonado de la tuta pakaĵo de peticifolioj en la UN-domego en Nov-Jorko al s-ro Chakravarthi V. Narasimhan, vic-sekretario kaj kabinetestro de U Thant. La rezulto estis: subskribo de 920 954 individuoj kaj 3843 organiza­ĵoj kiuj reprezentas 71 165 000 membroj!

Novembro 1966: mortis Hector Vermuyten. Vermuyten naskiĝis en Ant­verpeno en 1899. Estante 23-jaraĝa li esperantistiĝis kaj li estis aktiva en la movado ĝis sia morto. Tipe estas, ke li neniel estis ambiciema. Li estis ĉiam preta por helpi aŭ prizorgi la programon de iu grupkunveno sed neniam dezi­ris okupi iun gvidan pozicion. Nur post senĉesa petado li fariĝis honora vicpre­zidanto de nia grupo. Precipe inter la du militoj, li gvidis multajn elementajn kaj perfektigajn kursojn. En 1949 li subite suferis pro epilepsio, kiu tamen dum la dek ok postaj jaroj ne reaperis. Tri monatojn antaŭ lia morto, la epi­lepsio denove atakis kaj ne plu forlasis lin. Dum tiuj tri monatoj li plene dedi­ĉis sin por fini du delonge jam komencitajn tradukojn el la mezepoka flandra literaturo. La ĉefa merito de Hector Vermuyten en la Esperanto-movado (sub pseŭdonimo Tyneverum) estis ja la literaturo. En tio li montriĝis vera esperantisto, celante disvastigi la lingvon kaj samtempe interkonatigi la popo­lojn. Kiel Flandro li konatigis nian literaturon per elstaraj tradukoj, i.a. de Guido Gezelle, inter kiuj pluraj aperis en la libro Se Aŭskultas la Animo. Ĉu tio ne estis la tuta vivo de Vermuyten? Animo kiu aŭskultas kaj tiele sukcesis postlasi literaturan heredaĵon kiu igis Tyneverum esti senmorta inter ni por ĉiam ...

La Verda Stelo 60-jara[redakti | redakti fonton]

La jaro 1967 komenciĝis per jubileaj festoj okaze de la 60-jara ekzistado de "La Verda Stelo". Kompleta, dutaga programo estis antaŭvidita, sed la translokiĝo al nova kunvenejo "Brasserie Capitole", Gemeentestraat 15, ebli­gis nur unutagan festadon al kiu multaj verdstelanoj kaj eksterurbaj esperant­istoj partoprenis. Ankaŭ Prezidanto Jaumotte festis sian 50jaran esperant­istecon samtempe kun sia 40jara prezidanteco.

Sankta Meso en la burgonda kapelo en Keizerstraat, solena kunsido en la Marista Domo, akcepto en la Urbo-Domo fare de la urbestro Lode Craeybeckx, honorigo de la jubileantoj kaj bankedo estis la ĉefaj eroj en la pro­gramo.

Cetere en BEF Hendrik de Roover eksiĝis kiel ĝenerala sekretario kaj Jules Verstraeten transprenis tiun taskon.

Post longa kaj meritplena kariero en la firmao „Gulf” René Balleux, kasisto, emeritiĝis kaj estis libera por plene sin dediĉi al la evoluo kaj bonfarto de la grupo. Ĉar S-ino Lea Bernaerts eksiĝis kiel delegitino de UEA por la regiono de Antverpeno, S-ino Jeanne De Hondt trans­prenis tiun taskon. Sub grava influo de Jo Haazen, lerninto de la lasta kurso, pli da junuloj kaj genovuloj sin anoncis en la movado. Konsekvence oni vidis ĉiam multajn ĉeestantojn en la kunsidoj.

La jaro 1968. Dum tutlanda kunveno en Verviers estis elektitaj en la estraro de BEJA (Belga Esperantista Junulara Asocio): Agnes Geelen kiel prezidan­tino kaj Roger van Humbeeck kiel ĝenerala sekretario.

Jo Haazen ne nur promociiĝis kiel oficiala urba kariljonisto de Antver­peno, sed li ankaŭ edziĝis al Imelda Wuyts, fervora kaj aktiva junulino en la ĉiutaga vivo de la grupo. Kun pluraj junuloj iĝis fidelaj ĉeestantoj de la ĉiusemajnaj kunsidoj.

La jaro 1969 malbone komenciĝis: pro subita falo prezidanto Maurice Jaumotte ricevis cerbo-skuiĝon kaj tiom grave malsaniĝis ke la kuracisto malpermesis al li ĉiun aktivecon. Li devis komplete ripozi, almenaŭ dum kelkaj semajnoj.

Efektive la prezidanto resaniĝis sed devis resti singarda. Konsekvence li esprimis la deziron esti anstataŭita kiel prezidanto, funkcio kiun li plenumis dum 42 jaroj. Dum speciala kunsido oni kunmetis sekvantan estraron: Honora Prezidanto: Maurice Jaumotte; Honora Vic-prezidanto: Henri Sie­lens; prezidanto: Jules Verstraeten; vic-prezidantoj: Ivo Durwael kaj Jo Haazen; sekretario: Paul Peeraerts; kasisto: René Balleux; festestrino: Agnes Geelen; Esperanto-instruisto: Hendrik de Roover; membroj: Imelda Wuyts, Jozef Montmirail, Eugeen Paesmans, François Schellekens kaj Remy Van Eynde. Jo Haazen vigle aktivis. Kunlabore kun Eugeen Paesmans li sukcesis kontakti ĉeĥan ĥoron Foerster el Brno, gvidata de Prof. Karel Hradil. Inter la ĥoristoj estis 6 esperantistoj, la ĥorestron inkluzive. Tiu ĉi evento estis la unua de nova serio da kulturaj programoj per Esperanto por la granda publiko. La prezentado okazis en la festsalono de Vlaamse Toeristenbond, St.-Jacobsmarkt. Ĝi iĝis solena evento en etosplena kadro kiun ankaŭ multaj ne-esperantistoj ĝuis. Eugeen Paesmans flegis la prezentadon kaj la tradu­kon. La ĉiusemajnaj kunsidoj iĝis pli kaj pli viglaj. Brasserie Capitole regule estis la centro, kie la Sanktnikolaa Festo, la Zamenhofa Vespero kaj muzikaj prezentadoj alternis je altnivelaj dia-programoj, filmprezentadoj kaj parola­doj pri kulturaj temoj. Esperplene oni alrigardis la estontecon.

1970. Wim De Smet nelacigeble penadis por krei kaj organizi la Somerajn Universitatajn Kursojn (SUK). Finfine li sukcesis - apogata de UEA - kaj oni antaŭvidis ĝian organizon en la universitato Sart Tilmant en Lieĝo dum la jaro 1972.

La morto de "La Moŝto"[redakti | redakti fonton]

Terura bato trafis ne nur nian grupon, sed la tutan movadon pro la morto de honora prezidanto Maurice Jaumotte.

Ni citu tie ĉi la nekrologon kiun la redaktoro de Esperanto-Panoramo verkis: Venis kvazaŭ tondrobato: nia prezidanto, s-ro Maurice Jaumotte, for­pasis! Apenaŭ kredebla! Kiu povas imagi, ke tia vivoplena viro, tiu ĉi batalanto de la unua horo, tiu ĉi gvidanto kiu konsciis kion li povas akiri, ke li foriris por ĉiam. Pasintan jaron li subite malsaniĝis, sed lia vivdeziro estis tiel forta, ke li iom post iom resaniĝis. Li denove estis la laboranto de antaŭe. Lia interesiĝo iris denove al la Esperanto-movado kaj li planis alporti novaĵojn. Li, la 71-jarulo, ne konis haltadon, ne volis koni ripozon kaj instigis la aliajn agi same. Li ankoraŭ planis vojaĝi, kune kun sia edzino, al Vieno por ĉeesti tie la 55-an Universalan Esperanto-Kongreson. Du tagojn antaŭ la forvojaĝo li mal­saniĝis denove. La fatala fino ne estis antaŭvidebla.

Estante esperantisto de en 1917, Maurice Jaumotte iĝis konkreta kunlaboranto de la Antverpena Esperanto-grupo „La Verda Stelo" en 1920. En 1927 li iĝis prezidanto, funkcio kiun li estis plenumonta dum 42 jaroj. Lia diligento estis proverba kaj lia organiz-talento igis lin akcepti ĉiam pli da taskoj. Li fariĝis prezidanto de Belga Esperanto-Federacio, de Esperanto-Komitato Intergrupa kaj de Belga Esperanto-Instituto. Dum pluraj jaroj li estis direktoro de Belga Esperantisto kaj poste kunestrarano de Sonorilo, la tutlanda Esperanto-­revuo. Dum la lastaj jaroj li estis aktiva internacie. Li iĝis unue delegito kaj poste estra­rano de Universala Esperanto-Asocio. Li ankaŭ iĝis prezidanto de Institucio Hodler kaj mem fondis la Fondaĵon Jaumotte-Loquet cele doni al la belga Esperanto-movado enspezfonton. Dum la enterigo Henri Sielens, Honora Vicprezidanto de "La Verda Stelo", nome de la grupo, de BEF kaj de la tuta esperantistaro, parolis lastan vorton. La brila sunplena tago estis kvazaŭ apoteozo por vivo nekomparebla kiu tie ĉi finiĝis.

Disradie aktivadi![redakti | redakti fonton]

La aktiveco de la grupo - ĉefe sub stimulo de Jo Haazen - daŭris. La vicprezidanto kaptis ĉiun eblecon, ĉiun okazon por propagandi: artikolojn en la flandraj revuoj, intervjuojn en la gazetoj, en la radio, manifestaciojn pres­tigajn, esperantistajn solenaĵojn (ni pensu pri la Zamenhofa Tago en la festsa­lono de Kredietbank, Schoenmarkt, Esperanto-Tago en la Konservatorio St.-Jacobsmarkt), ktp. Precipe la junularo kunlaboris kaj tio kuraĝigis la „malnovulojn" kiuj - kun plezuro - konstatis la transprenon de la torĉo.

Pro la morto de Maurice Jaumotte Ivo Durwael transprenis la prezidan­tecon de EKI kaj Rachel van Eynde ekrespondecis pri la kaso.

Dum la estrara kunsido de septembro 1970 prezidanto Jules Verstraeten eksiĝis (en plena harmonio kun la estraro) kaj estis anstataŭata de Jo Haazen. La tiama estraro aspektis jena: prezidinto-konsilanto: Jules Verstraeten; honora vicprezidanto: Henri Sielens; vicprezidanto: Ivo Durwael; sekretario: Paul Peeraerts; kasisto: René Balleux; kursgvidanto: Hendrik de Roover; festaj aranĝoj: Agnes Geelen; informado: Ria de Cleyn.

1971. Fernand Volders mortis. Kvankam ne-verdstelano (pro lia flandrema karaktero li apartenis al la grupo antverpena "La Rekta Vojo") li estis modela esperantisto. Li esperantistiĝis en 1925 kaj iĝis fervora adepto de Zamenhof. Tamen li ŝatis la liberecon kaj tial neniam akceptis oficialan funkcion krom en 1963 kiam li estis LKK-ano pri loĝado por la 10a Beneluksa Kongreso en Antverpeno. En "La Rekta Vojo" li plenumis la rolon de festestro, rolon kiu perfekte koincidis kun lia gajkora, optimisma karaktero. Li edziĝis al f-ino Van der Mast kaj ilia domo iĝis internacia loĝejo kie la gesamideanoj el eksterlando restadis senpage ... Tial la familio Volders iĝis internacie famkonata. La morto de lia kunulino estis terura sortobato kiun li neniam povis superi. La lastajn jarojn lia sanstato kadukiĝis sed neniu antaŭvidis tian fatalan finon. Apenaŭ li iĝis 70-jara.

Nova iniciato de Ivo Durwael estis promenadoj en kaj ĉirkaŭ Antver­peno. Dum dimanĉoj - fojfoje tuttage, plejfoje posttagmeze, aro da verdstela­noj, simpatiantoj kaj amikoj faris promenadojn kun klarigoj dum kiuj oni havis la eblecon interbabili, konversacii, pli bone koni unu la alian. Tiuj promenadoj havis sukceson dum kelkaj jaroj.

Menciinda estas la unua Esperanto-Tago en Bruselo kun surstrata mani­festacio antaŭ la BRT-Radio, celante enkondukon de Esperanto-kursoj en la radio. La Verda Stelo - per plena aŭtobuso - partoprenis al tia nekutima eks­perimento en Esperantujo al kiu venis centoj da esperantistoj el la tuta lando.

En la estraro René Balleux eksiĝis kiel kasisto kaj Henri Boljau, lerninto el la lastaj kursoj, transprenis la funkcion.

[[]] Kvankam ne-antverpena afero oni devas paroli pri la fondiĝo de Esper­anto-grupo La Erikejo en Kalmthout, ĉar ĝi naskiĝis pro iniciato de verd­stelanoj. Efektive, la motoroj estis Luc De Marré, kiu kiel instruisto, gvidis Esperanto-kurson surloke kaj Wim De Smet, loĝanto de la vilaĝo, pere de la lernintoj, sukcesis organizi ĉiumonatajn kunsidojn ĝis en la nunaj tagoj (en 1981) kiam festis sian 10jaran ekzistadon per tre sukcesplena solenaĵo. Tra la jaroj helpis al la evoluo de la grupo: Tra la jaroj helpis al la evoluo de la grupo: Edward Symoens, Jos Orban, Ida Nissen, Erhard Boehme, Willy kaj Pansy Huybrechts, Mireille kaj Willy Smet, Jo Haazen, Stella de Weerd, Petrus Matthyssen kaj aliaj.

Pro manko de bona kurso por memstudado Paul Peeraerts iniciatis la tra­dukon, el la germana en la nederlandan lingvon, de Esperanto Programita. Li propra-kapitale eldonis ĝin kun granda sukceso. En plena sukces­periodo BEF transprenis ĝin.

Mortis la 88-jara antverpena pioniro Jan Jacobs. En 1911 dum la UK en Antverpeno, li havis la privilegion paroli kun d-ro Zamenhof. Li instruis Esperanton dum multaj kursoj, estis prezidanto de la iama, tre aktiva grupo „La Suda Lumo", kreis kaj gvidis korespondan kurson. Pro sia plurlingveco li estis - dum jaroj - kompetenta prezidanto de la Internacia Ligo por Bestpro­tektado. Ankaŭ lia edzino - kiu mortis en 1968 - estis vigla esperantistino.

La jaro 1972 estis speciala jaro. Unue, ĉar la grupo ekzistis 65 jarojn kaj due, ĉar ĝi organizis Internacian Esperanto-Kongreson en Antverpeno kun eksterordinara sukceso. Fakte la titolo kovris 3 eventojn: la 54-an Belgan Kongreson, la 10an Markolan Kongreson kaj la Trilandan Renkontiĝon, kiu escepte okazis eks­ter la kutima triangulo Maastricht, Aachen, Liège. La ampleksa LKK konsistis el prezidanto: Jo Haazen; vicprezidanto: Paul Peeraerts; sekretarioj: Jules Verstraeten, Rosette Van Herck, Ria de Cleyn; kasistoj: Henri Boljau, René Balleux; membroj: Viviane Boljau, Ivo Durwael, Agnes Geelen, Henny Jacques, Jos Montmirail, Eugeen Paesmans, Remy Van Eynde kaj Imelda Wuyts.

Reprezentis la Markolan Kongreson Jacques Doyelle, la Trilandan Renkontiĝon Georges Vanbreuse, la Belgan Kongreson d-ro Pol Denoël kaj Gerard Debrouwere. Jen kion oni raportas en Sonorilo, la revuo de BEF: Pri la Internacia Kongreso okazinta en Antverpeno de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo, oni povus verki kompletan libron. La internacieco de la parto­prenintaro, la diversaj konataj prelegantoj, la eksterordinara atmosfero, la kvazaŭ perfekta organizo, ĉio tio kontribuis al la sukceso de tiuj ĉi kvar tagoj kiujn la plimulto ne baldaŭ forgesos. ... La programo komenciĝis per akcepto en la Antverpena Esperanto-Grupo "La Verda Stelo", festanta ĝian 65-jaran jubileon. Prezentis al la kongresanaro filmon kaj diapozitivojn pri sia urbo, sub gvidado de la antverpenano s-ro Remy van Eynde, spertulo ĉi-rilate. Kvankam pro la amplekso de la programo, ne ĉiuj ĉeestantoj havis tempon por viziti la Skeldan urbon, tamen tie ĉi ekhavis bonan impreson pri ĝi, kaj cetere... sur la dia'oj la suno brilis! Bedaŭrinde la sabaton la verda standardo pendis mal­gaje kontraŭ la masto pro torenta pluvego. Eble tio ĉi estis la kialo de la ĉiam grandiĝanta homamaso kiu jam longe antaŭ la malfermo de la giĉetoj interpre­miĝis en la akcepta halo. ...

La oficiala malfermo estis tie ĉi kiel ofte unu el la plej imponaj momentoj. Unuavice venis reprezentantoj de naciaj kaj internaciaj organizoj kaj reprezen­tantoj de oficialaj landaj instancoj kiuj salutis la kongresanaron kaj deziris grandan sukceson al la okazaĵo. Unu el la ĉefpunktoj el la malfermo estis paro­lado de d-ro Hendrik Brugmans, rektoro de la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo. La rektoro estas ne-esperantisto, sed eble faris por la movado pli ol multaj verdstelanoj, i.a. pledante en la belga televido por enkonduko de Esperanto en la lernejojn.

Post persistaj klopodoj de Jo Haazen, la urbestraro de Antverpeno kon­sentis kaj permesis la organizon de oficialaj Esperanto-kursoj en la urba ler­nejo de Quellinstraat. Estas kurso de 3 jaroj kun tri instruistoj salajrataj: Jo Haazen, Ivo Durwael kaj Christian Declerck.

El tio sekvis ke la regulaj elementaj kursoj dum dekoj da jaroj organizi­taj en la lernejo de Belgiëlei finiĝis. Niaj dankemaj pensoj memoras la kurs­gvidantojn de post la Dua Mondmilito, kiuj senprofite gvidis la kursojn: Maurice Jaumotte, Morris De Ketelaere, Pierre Thaey, Henny Jacques-De Ketelaere, Luc De Marré, Hendrik de Roover, Roger van Humbeeck, Agnes Geelen, Paula Tyt­gat, Ivo Durwael.

Pro la sukceso de la Internacia Esperanto-Kongreso en Bouwcentrum la Estraro de La Verda Stelo organizis propran balon kiu ankaŭ tiom brile sukcesis ke dum kelkaj sekvantaj jaroj oni ripetis tiun festan allogaĵon.

Tute neatendite „La Verda Stelo" ricevis la sciigon, ke ĝi heredos de s-­ino Rousseau-Albrecht. Tiu sinjorino eĉ ne estis membro de la klubo, kaj neniu konis ŝin. Sed estante sen familio, ŝi postlasis al "La Verda Stelo" 203 550 frankojn. Por eviti gravajn impostojn, la estraro devis elspezi la monon por la laŭstatutaj celoj en tri jaroj. Per tiu kapitalo oni povis aĉeti aron da oficejaj iloj kaj aparatoj por plibonigi la vendredajn programojn (filmapa­rato, ekrano, diaprojekciilo ktp.). Ĉar Flandra Esperanto-Ligo intertempe pli kaj pli transprenis la administradon de la grupoj, estis evidente, ke "La Verda Stelo" nuntempe disponigis ĝian ilaron al la FEL-oficejo. Parto de la heredaĵo estis uzita por pagi stipendiojn al junuloj, kiuj partoprenis internaciajn renkontiĝojn. La cetero servis por plialtigi la nivelon de la programoj (invito de eksterurbaj parolantoj).

La Vintraj Cikloj - ekde 1973 - estis nova iniciato de Jo Haazen celante alti­ron de konataj, famaj, eksterlandaj esperantistoj, kiujn "La Verda Stelo" invitas al Antverpeno por paroladi pri iu fiksita temo.

Ekde 1981 la tradicio daŭriĝis sub la nomo "Internaciaj Vesperoj". Pro la disponeblo de propra domo, la eblecoj fariĝis pli grandaj. Tial la estraro decidis inviti eksterlandan gaston en ĉiu monato de septembro ĝis junio. Sekve la antaŭa titolo "Vintra Ciklo" ne plu taŭgis.

En aprilo 1974 Remy van Eynde subite mortis.

En decembro 1974 forpasis Henri Sielens, Honora Vicprezidanto de la grupo. Jam delonge lia sanstato estis problema, precipe post la morto de lia edzino en 1967. Li estis 59jara. Henri Sielens kontaktis kun Esperanto pere de la „ruĝa broŝuro". Post memstudado li partoprenis al la ekzameno de elementa kurso en 1930, gvidita de Frans Schoofs, la fondinto de "La Verda Stelo" kaj ĝia senlaca prezidanto, kaj brile sukcesis.

Post la morto de sia edzino kaj post la morto de Maurice Jaumotte liaj aktivecoj lamiĝis ĉar por li ne plu estis celo en la vivo. Dum la enteriga ceremonio Jo Haazen parolis lastan vorton nome de la grupo kaj de la belga esperantistaro.

La jaro 1975 ne estis tiom glata kiel la antaŭaj jaroj. Sub influo kaj per­sisto de prezidanto Jo Haazen la grupo foriris el Brasserie Capitole kaj transloĝiĝis al nova kunvenejo Brasserie Noord en Grote Markt. La kun­vensalono estis pli intima kaj atmosferplena, estis pli da loko, pli da eblecoj por aranĝi specialajn vesperojn kaj programojn, sed apenaŭ instalitaj tie, Jo Haazen eksiĝis kiel prezidanto pro troa profesia okupiteco, sed ankaŭ ĉar liaj ideoj pri la grupaj gvidado kaj aktivecoj ne koincidis kun tiuj de la pli granda parto de la estraro. Provizore Paul Peeraerts, la sekretario, transprenis la prezidantecon ĝis la sekvonta ĝenerala jarkunsido en 1976.

Kvankam Jo Haazen ne plu estis prezidanto, li ankoraŭ pruvis siajn kapablojn en septembro 1975. Li organizis tri "Esperanto-tagojn" kies pro­gramo konsistis el esperantigitaj filmoj, klasika koncerto, demonstrado de artmetioj, varia artprogramo, balo kaj ekskurso. La tuto estis tiel profesie reĝisorita, ke jarojn poste iuj ankoraŭ parolis pri tiu evento.

En Belga Esperanto-Federacio René Balleux petis eksiĝon kiel ĝenerala kasisto. Jules Verstraeten transprenis la taskon de kasisto kaj lasis la sekretarian laboron al Jan Bovendeerd, fervora novulo en la movado ekde 1972.

Necesas paroli ankaŭ pri la Someraj Universitataj Kursoj sukcesplene organizitaj en Antverpeno fare de Wim De Smet, prezidanto de la Esperanto­grupo La Erikejo en Kalmthout. La partoprenantoj al la kursoj ne estis grandnombraj sed la flankaj pro­grameroj (cele al propagando en antverpena publiko) kaptis ampleksan inte­resiĝon. Precipe la muzika vespero en Huis Osterrieth, Meir, donis al la svisa esperantistino, Danielle Beguin, la eblecon montri siajn grandajn talentojn. Kune kun Wim De Smet kaj Jo Haazen ŝi prizorgis la programon tute en Esperanto.

En 1976 okazis por la unua fojo prezidantaj elektoj. Dum la periodo post la eksiĝo de Jo Haazen, la nova estraro forte pledis por pligrandigo de la deci­dorajto de ĉiuj unuopaj membroj. Por tion efektivigi sufiĉis apliki la statutojn de la grupo, kiuj priskribas, ke ĉiun trian jaron estu elektoj. La Estraro kom­pilis elektan regularon kies ĉefaj trajtoj estis jenaj: ĉiuj membroj minimume 16-jaraj ricevas voĉdonilon - principe ĉiu membro estas elektebla sen aparta kandidatiĝo - la elektito rajtas rifuzi la prezidantecon; tiukaze la dua persono en la vicordo iĝas prezidanto - la prezidanto mem elektas siajn estraranojn.

Laŭ tiu nova regularo Paul Peeraerts estis elektita prezidanto por la periodo 1976-1979. La jenaj personoj estis pretaj kunlabori en la Estraro: Ivo Durwael (ĝenerala sekretario), Jules Verstraeten, Ria de Cleyn, Lutgard Kenis (sekretarioj); Henri Boljau (kasisto), Henny Jacques-De Ketelaere, Monique Ver­reecken, Imelda Wuyts, Roger de Schepper, François Schellekens, Jo Haazen (membroj).

Finfine... La Esperanto-Centro[redakti | redakti fonton]

Jam delonge la estraro de "La Verda Stelo" parolis pri akiro de propra kunvenejo, se eble en propra domo, proksimume meze de Antverpeno, en la centro. Hazarda okazintaĵo (vendo de granda domo kun laborejo en Constitutiestraat en Antverpeno je supozita malalta prezo) ekmovis la estraron por priparoli la eblecojn pri eventuala aĉeto. Cirkulero estis forsendita al la mem­braro por peti kiom da financa helpo ĝi povus havigi. La estraro vere surprizi­ĝis pri la multaj gestoj. La membroj pretis disponigi monsumon de 475 000 belgaj frankoj. Tamen iĝis vana klopodo ĉar finfine la vendoprezo de la viziita domo multe superis la verdstelanajn eblecojn...!

Sed el tiu evento Ivo Durwael faris konkludojn. Li diris ke, se la mem­broj pretas fari tiujn financajn oferojn, ni ne povas tutsimple haltigi la klopo­dojn. Ni ne rajtas seniluziigi niajn membrojn! Li proponis krei la "Fondaĵo Domo" por kolekti kapitalon, per kiu ni povos iam aĉeti propran domon! La Estraro akceptis tiun proponon kaj ekde tiam alfluis mono. Krom tiuj ĉi donacintoj, estas registritaj pli 150 anonimaj donacoj. La 70-jara ekzistado de "La Verda Stelo" estis festata laŭ modesta maniero per muzika kaj amuza programo en Billard Palace, hotelo kun di­versformataj salonoj, situanta vid-al-vide de la Centra Stacidomo en Antver­peno.

Pro daŭraj malfacilaĵoj en Brasserie Noord (nedisponebleco de la kun­venejo dum la la vendredo de ĉiu monato, sed precipe manko de spirito por bona kunlaborado) la estraro decidis translokiĝi al Billard Palace, sendube plej centre situanta, do, plej facile atingebla de la membroj.

Laŭ propono de Eugeen Paesmans kaj tuj apogata de la estraro oni deci­dis reeldoni la de li tradukitan Kristnaska Triptiko de Felix Timmermans.

Ĉar Roger Iserentant, la direktoro de Eldonejo-Librejo „Sonorilo", intencis eksiĝi, li serĉis anstataŭanton kaj trovis tiun en la persono de Moni­que Verreecken. Ekde la unua de januaro 1978, la nova sidejo troviĝis sekve en Doornstraat 22, Wilrijk. La nova direktorino, helpata de edzo Roger kaj filo Patrick, jam trans­prenis en la grupo la libroservon gvidita de gesinjoroj René Balleŭ. La Estraro decidis likvidi la libroservon de „La Verda Stelo" kaj petis, ke „Sonorilo" daŭrigu la servon. En la daŭro de la jaroj ties aktiveco multe evo­luis kaj ampleksiĝis.

En kunlaboro kun "Bond zonder Naam" (Movado sen Nomo) "La Verda Stelo" kreis la servon "Vitaminoj por la Koro". La celo estis - pere de telefono - helpi kaj konsoli homojn kiuj troviĝas en helpbezona situacio aŭ kiuj - pro daŭra soleco - deziras aŭdi korvarmigajn tekstojn. Tio grandparte realiĝis danke al la kunlaboro kaj helpo de Manuel Halvelik, la aŭtoro de plu­raj libroj. Pro manko de interesiĝo, tiu ĉi servo tamen finiĝis en 1981.

En 1979 nova prezidanto estis elektita: Ivo Durwael. Li kunmetis jenan estraron: ĝenerala sekretario: Paul Peeraerts; kasisto: Henri Boljau; mem­broj: Herman Boljau, Linda de Schepper, Monique de Schepper, Roger de Schepper, Henny Jacques-De Ketelaere, Gerd Jacques, Lutgart Kenis, Eugeen Paesmans, Jules Verstraeten kaj kiel observanto de FEL: Jan Bovendeerd.

Frans van Dooren, tre vigla kaj fidela esperantisto, estis tre aktiva sur la literatura tereno antaŭ la Dua Mondmilito. Li havis grandan preferon por la teatro. Tial li mem verkis diversajn teatraĵojn en Esperanto kiuj havis multan sukceson. Pro sia granda literatura aktiveco li kunmetis ampleksan bibliote­kon pri kiu li tre fieris. Por montri sian simpation al „La Verda Stelo", li ĝin donacis komplete kun la permeso doni kiun ajn destinon laŭ propono de la grupo.

La estraro decidis dividi la librojn en 3 partoj: la libroj kiuj havas doku­mentan valoron estos transdonataj al la "Fondaĵo Vanbiervliet" de Kortrijk; la dua parto restos en la grupo kaj la trian parton oni pluvendos kiel brokanta­ĵojn. Frans van Dooren tute konsentis pri tiuj proponoj. Pro novaj proponoj de la ministerio pri nacia edukado kaj nederland­lingva kulturo, kiu subvencias FEL, kaj por akiri pli grandan subvencion, evi­dentiĝas ke FEL devas strebi al plimultigo de la Esperanto-grupoj en Flan­drujo.

Tiucele la estraro de FEL petis al "La Verda Stelo" ekzameni la eblecon por krei novajn grupojn en la antaŭurboj de Antverpeno kie loĝas multaj verdstelanoj. Por la bono de la afero "La Verda Stelo" konsentis malgraŭ la fakto ke tio kaŭzis malkreskon de la membraro por ĝi. Efektive, la verdstela­noj, loĝantoj en la lokoj kie ekestis novaj grupoj, estis petitaj aliĝi al tiuj gru­poj. Tamen estis interkonsentite ke plej granda kaj reciproka kunlaborado restas. Tiamaniere formiĝis grupoj en Mortsel, Edegem, Deurne kaj Wilrijk.

La jaro 1980 iĝis rimarkinda pro la fakto ke la perspektivoj por propra domo aŭ propra sidejo transformiĝis en realeco danke al prezidanto Ivo Durwael kiu, pro obstina kaj daŭra serĉado, trovis belan domon en Frankrijk­lei 140, Antverpeno. Sed la aĉetoprezo estis tro granda kvankam ege malalta!

Pere de Grégoire Maertens, prezidanto de Institucio Hodler '68 oni tro­vis jenan aranĝon kaj solvon: Institucio Hodler aĉetu la domon. "La Verda Stelo" havigu kapitalon de 450 000 fr. - sen rentumo - kaj disponus pri la kompleta unua etaĝo dum 27 jaroj (9 x 3 jaroj) kontraŭ simbola luo. La kapi­talo de 450 000 fr restu propraĵo de la grupo kaj estu repagota post eventuala nuligo de la kontrakto. Jen, finfine, la grupo elirus el malfacila situacio ĉar, en la nuna kunven­ejo, Billard Palace, pli kaj pli la komforto kadukiĝis. Fakte oni estus serĉinta novan kunvenejon, se ne estus la perspektivo de propra ejo. Tial komenciĝis malfacila periodo kiu sentiĝis en la ĉiusemajnaj kunsidoj. Pli kaj pli da mem­broj forrestis...

Funebra fakto: subite mortis René Balleux, honora kasisto de BEF kaj de "La Verda Stelo". Kvankam lia sanstato ne estis tre bona dum la lasta jaro, nenio antaŭvidigis tian subitan foriron. Li iĝis preskaŭ 77jara. Estante fajra propagandisto de Esperanto, René Balleŭ membriĝis al la grupo en 1950 post la fama, sukcesplena elementa kurso de Maurice Jaumotte. Oni tuj akceptis lin, kiel helpkasiston, en la tiama nova estraro. Post kelkaj jaroj li transpre­nis la kasistecon de "La Verda Stelo" kaj pli malfrue ankaŭ tiun de BEF. Ankoraŭ eĉ li akceptis tiun de la ĵus fondita grupo de Deurne, unu jaro antaŭ sia morto. Post longaj jaroj da vigla aktiveco kaj fruktoplena laboro en la movado li eksiĝis kiel kasisto en "La Verda Stelo" kaj en BEF. En ambaŭ organizaĵoj li ricevis la titolon de Honora Kasisto. Dum sia tuta Esperanto-­vivo li regule kaj fidele ĉeestis la semajnajn kunsidojn de la grupo. Nekalkul­eblaj estas liaj raportoj kaj prelegoj kun diapozitivoj pri liaj vojaĝoj. Dum multaj jaroj - kun granda talento - li ludis la rolon de "Paĉjo Kristnaska" dum la infanfestoj en decembro.

Post 15 jaroj juna elemento, Wim Tytgat, transprenis de Jules Verstraeten la redaktoran taskon pri Esperanto-Novaĵoj, la dumonata nederland­lingva revuo en kiu oni raportas pri la vivo kaj la aktivecoj de la grupo. Estont­ece la revuo iĝis la laŭtparolilo de la diversaj grupoj en la provinco Antver­peno: Antwerpen, Deurne, Edegem, Kalmthout, Mechelen, Mortsel, Turn­hout, Wilrijk. Ankaŭ, post 25 jaroj, Eugeen Paesmans gvidis por la lasta fojo la 25-an promenadon tra malnova Antverpeno.

La gvidanto jam esperantistiĝis antaŭ la Dua Mondmilito kie li - en 1935 - kunorganizis la IKUE-kongreson (Internacia Katolika Unuiĝo Esperanta). De tiu unuiĝo li estis la oficiala reprezentanto por Belgio.

Kvankam ne akceptinte iun ajn oficialan funkcion, li ĉiam restis preta por kunhelpi kie helpo necesas.

En tiu senco parolis Jules Verstraeten kiam li dankis la fervoran „mal­novulon” dum festa regalado en Arsenaalstraat kie multnombraj ĉeestantoj levis la glason je la sano de la festito. Oni donacis valorplenan libron por sub­streki la grandan agnoskon de la esperantistaro!

En 1981 - finfine! - oni povis anonci la inaŭguron de la grupaj salonoj en Frankrijklei 140, grupaj salonoj kun aldona kuirejeto. Multaj invititoj akcep­tis la proponon de "La Verda Stelo" por ĉeesti la esceptan solenaĵon: mal­novaj esperantistoj de antaŭ la Dua Mondmilito; la multaj donacintoj por la „Domo”; la gefideluloj; la multnombraj junuloj kiuj - senprofite - sin dis­ponigis por adapti, purigi kaj plibeligi la malnovan "sinjoran" domon kaj transformi ĝin en funkciplena moderna kunvenejo!!

Prezidantoj de la grupo[redakti | redakti fonton]

Vikipediistoj kiuj estas anoj de la klubo[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]