Lozère
Lozère | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Langvedoko-Rusiljono |
Numero | 48 |
Prefektejo | Mende |
Subprefektejoj | Florac |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Paul Pourquier |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 76 519 (2021) |
Areo | 5 166,9 km² |
Loĝdenso | 15 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 25 |
Komunumaroj | 21 |
Komunumoj | 185 |
Lozère [lɔzɛʁ] (aŭ okcitanlingve Losèra [luzero]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi etendiĝas sur 5 167 km3, sed estas tre maldense loĝata: kun nur 77 163 loĝantoj, ĝi estas la malplej loĝata departemento. Ĝia nomo venas de la monto Lozère.
La departemento havas 185 komunumojn.
Geografio
Lozère havas landlimojn kun la departementoj Cantal, Haute-Loire, Ardèche, Gard kaj Aveyron.
Ĝi situas en la suda parto de la Centra Montaro, kaj konsistas plejparte el altebenaĵoj kaj profundaj interkrutejoj kaj valoj.
La ĉefurbo de Lozère estas la malgranda urbo Mende (10 000 loĝantoj).
Ekonomio
La loka ekonomia vivo estas maldiversa: agrikulturo ludas la ĉefan rolon (bredado sur la dezertaj ebenaĵoj, ekspluatado de la arbarojn), kaj industrio preskaŭ malĉeestas.
Turismo
“Verda turismo” disvolviĝas en tiu departemento: skiado en vintro kaj ekskursado meze de la naturo estas la plej gravaj turismaj aktivecoj en Lozère. Ni menciu la grandajn naturajn parkojn de Cévennes aŭ de Grands Causses, la pitoreskajn vojojn tra la gorĝoj de Tarn, kaj la grotojn kiuj troviĝas ĉie en la departemento.