Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martin, Slovakio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo en Slovakio. Por la persona nomo vidu Marteno.
Martin
(Turčiansky Svätý Martin)
hungare: Turócszentmárton, germane: Turz-Sankt Martin, latine: Sanctus Martinus
Urbo
Historia centro de la urbo nokte
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Martin
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Martin
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Montaro Malgranda Fatro
Rivero Turiec
Situo Martin
 - alteco 382 m s. m.
 - koordinatoj 49° 04′ 00″ N 18° 55′ 21″ O / 49.06667 °N, 18.92250 °O / 49.06667; 18.92250 (mapo)
Areo 67,736 km² (6 773,6 ha)
Loĝantaro 60 000 (30.09.2008)
Denseco 885,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1264
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 036 01
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj MT
NUTS 512036
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Martin
Retpaĝo: www.martin.sk
Portalo pri Slovakio

Martin (ĝis la jaro 1950 Turčiansky Svätý Martin), hungare Turócszentmárton [turocsentmArton], germane Turz-Sankt Martin kaj latine Sanctus Martinus / Martinopolis) estas distrikta urbo kun 60 000 loĝantoj situanta en regiono Žilina en distrikto Martin en nordokcidento de Slovakio.

Precipa placo de Martin

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1264. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. Ĝi urbiĝis en 1340. La husanoj forbruligis ĝin en 1433, sed la urbo evuluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo. En 1861 okazis granda kunveno de slovakoj, kie ili postulis aŭtonomion. Tie funkciis kultura asocio Matica slovenska inter 1863-1875 kaj post 1918. En 1888 meblofabriko, en 1893 bierofabriko ekfunkciis. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Liptószentmiklós-Turócszentmárton-Zsolna-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 4113 da homoj (2720 slovakoj, 934 hungaroj, 392 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de Turóc. En 1918 oni proklamis union al Ĉeĥio. En 2002 en la urbo la slovakoj havis 95%.

Centro de Martin
Martin, orienta vido de sur Martinské hole

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Martin okazis de la 24-a ĝis 27-a de majo 2007 kongreso de SKEF[1] kaj de la 12-a ĝis 20-a de julio 2013 Somera Esperanto-Studado kun partopreno de 230 personoj el 27 landoj.

En Martin loĝas la redaktoro de la revuo Juna Amiko de ILEI, Stano Marček kaj tie funkciis la Slovaka Esperanto-Instituto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-26. Alirita 2011-03-27.