Okcitanio (franca regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Okcitanio.
Okcitanio
(Occitanie)
regiono
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Ariège (09), Aude (11), Aveyron (12), Gard (30), Haute-Garonne (31), Gers (32), Hérault (34), Lot (46), Lozère (48), Hautes-Pyrénées (65), Pyrénées-Orientales (66), Tarn (81), Tarn-et-Garonne (82)
Gravaj urboj Foix, Carcassonne, Rodez, Nîmes, Toulouse, Auch, Montpellier, Cahors, Lozère, Tarbes, Perpignan, Albi, Montauban
Prefektejo Toulouse
Areo 72 724 km² (7 272 400 ha)
Loĝantaro 5 683 878 (2013)
Denseco 78,16 loĝ./km²
prefekto Étienne Guyot
 - prezidanto Carole Delga
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Okcitanio (regiono)
Okcitanio (regiono)
Okcitanio (regiono)
Vikimedia Komunejo: Occitanie
Retpaĝo: www.regionlrmp.fr

Okcitanio, (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) provizore nomita Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj (france Languedoc-Roussillon-Midi-Pyrénées) estas regiono de Francio. Ĝi estas subtitolita kiel « Pyrénées-Méditerranée » (esperante: Pireneoj-Mediteraneo) per la regiona konsilio sed ne en la Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agence France-Presse: La carte à 13 régions définitivement adoptée (france). Le Monde (17-a de Decembro 2014). Alirita 13-a de Januaro 2015.