Puatuo-Ĉarentoj
Puatuo-Ĉarentoj | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Franca nomo | Poitou-Charentes |
Prefektejo | Poitiers |
Departementoj | Charente (16) Charente-Maritime (17) Deux-Sèvres (79) Vienne (86) |
Departementaj prefektejoj |
Angoulême La Rochelle Niort Poitiers |
Arondismentoj | 14 |
Kantonoj | 157 |
Komunumoj | 1 462 |
Prezidanto | Jean-François Macaire |
Prefekto | Élisabeth Borne |
Geografio | |
Areo | 25 809,5 km2 |
Loĝantaro | |
Loĝantaro | 1 777 773 (2011) |
Loĝdenso | 68,9 loĝ./km2 |
Regionaj lingvoj | Potevia-santonĝa Okcitana |
Situo | |
Puatuo-Ĉarentoj (france: Poitou-Charentes [pwatu ʃaʁɑ̃t]) estas regiono en okcidenta Francio, ĉe la Atlantika Oceano, inter la regionoj Luarlandoj norde kaj Akvitanio sude. Ĝi konsistas el kvar departementoj: Charente, Charente-Maritime, Deux-Sèvres kaj Vienne.
Ĉefurbo de la regiono estas la urbo Poitiers. Pliaj aparte gravaj urboj estas La Rochelle, Niort, Angoulême kaj Saintes. ISO-kodo de la regiono estas FR-T.
La regiono enhavas la teritorion de la iama historie grava graflando Poitou.