Vanuatuo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Fry1989 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta ckb:ڤانوواتوو al ckb:ڤانووئاتوو; cosmetic changes |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
| eonomo = Respubliko de Vanuatuo |
| eonomo = Respubliko de Vanuatuo |
||
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Vanuatuo.svg|150px|Flago de Vanuatuo]] |
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Vanuatuo.svg|150px|Flago de Vanuatuo]] |
||
| blazono = [[ |
| blazono = [[Dosiero:Coat of Arms of Vanuatu.svg|130px]] |
||
| nacia himno = [[Yumi, Yumi, Yumi]] |
| nacia himno = [[Yumi, Yumi, Yumi]] |
||
| nacia devizo = Long God Yumi Stanap<br />(Bislame: antaŭ Dio ni staras) |
| nacia devizo = Long God Yumi Stanap<br />(Bislame: antaŭ Dio ni staras) |
||
Linio 131: | Linio 131: | ||
[[ce:Вануату]] |
[[ce:Вануату]] |
||
[[ceb:Vanuatu]] |
[[ceb:Vanuatu]] |
||
[[ckb: |
[[ckb:ڤانووئاتوو]] |
||
[[crh:Vanuatu]] |
[[crh:Vanuatu]] |
||
[[cs:Vanuatu]] |
[[cs:Vanuatu]] |
Kiel registrite je 13:46, 29 jul. 2012
Vanuatuo, oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.
En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1606 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita “Novaj Hebridoj” post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.
Geografio
Vanuatuo troviĝas en la Korala Maro, 1 750 km oriente de Aŭstralio kaj 540 km nordoriente de Nov-Kaledonio.
Pro ĝia insuleco, Vanuatuo ne havas landlimojn, sed havas marajn limojn kun Salomonoj norde, Francio (ĉe Nov-Kaledonio) sude kaj Fiĝioj oriente.
Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.
Insularo
La tuta teritorio de Vanuatuo estas insularo konsistanta el 81 insuloj, plus du (insulo Matthew kaj Hunter) kiuj estas kontestataj de Francio (kiu konsideras ilin parto de Nov-Kaledonio). La insularo estas preskaŭ 900 km longa, laŭ nord-suda akso, kaj kovras areon de pli ol 12 000 km2.
La tri plej grandaj insuloj estas Espiritu Santo, Malekula kaj Efate.
Preskaŭ ĉiuj insuloj estas vulkanaj. Pluraj el la vulkanoj estas neaktivaj, sed kelkaj estas daŭre aktivaj, ekzemple la vulkano Yasur sur la insulo Tanna aŭ Manaro en Ambae. La insulo Lopevi estis iam loĝata, sed ĝia loĝantaro estis movita al Epi pro la danĝero de ĝia vulkano.
Loĝantaro
Vanuatuo havas 234 023 loĝantojn[1] kutime nomataj Ni-Vanuatu, kiuj plejparte estas praloĝantoj (Melanezianoj kaj Polinezianoj). Aliaj loĝantoj venas de aliaj pacifikaj insuloj, Eŭropo kaj Azio.
La loĝantoj plejparte vivas en vilaĝoj; la lando havas nur du urbojn: la ĉefurbon Portvilao sur la insulo Efate kaj Luganville sur Espiritu Santo.
Administraj dividoj
Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Tiuj provincoj (kaj ties ĉefaj insuloj) estas, de nordo al sudo:
- Torba (Torres-insularo, Banks-insularo),
- Sanma (Espiritu Santo, Malo),
- Penama (Pentecost, Ambae, Maewo),
- Malampa (Malekula, Ambrym, Paama),
- Shefa (Shepherd-insularo, Efate),
- Tafea (Tanna, Aniwa, Futuna, Erromango, Aneityum).
Historio
En Vanuatuo komencis loĝi melaneziaj popoloj inter 45000 a.K. kaj 1500 a.K. (Lapita kulturo).
La unua eŭropano, kiu malkovris la insularon, estas la portugalo Pedro Fernandes de Queirós en 1606.
Politiko
Ekstera politiko
Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Kulturo
Lingvoj
Vanuatuo havas tri oficialajn lingvojn: la bislaman, la anglan kaj la francan. Kvankam sufiĉe malmultaj vanuatuanoj parolas la francan kaj la anglan, la bislama (angla-baza kreola lingvo) estas la komuna lingvo de la insularo.
Krome, Vanuatuo havas la plej grandan lingvan densecon de la mondo: pli ol cent indiĝenaj lingvoj estas parolataj tie[2][3]. Tiuj lingvoj plejparte ne estas minacataj de la bislama (kvankam ili pruntas vortojn el ĝi), krom en la urboj, kie ĝi fariĝas la ĉiutaga lingvo de la loĝantoj.
Interesaj informoj
La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[4][5]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 2009 National Population and Housing Census (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009). Alirita la 10-an de septembro 2011.
- ↑ Lingvoj de Vanuatuo (angle). SIL International. Alirita la 28-an de septembro 2011.
- ↑ Alexandre François (2011-06-01). Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 28-an de septembro 2011.
- ↑ Tribe apologises for eating British missionary angle
- ↑ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера ruse
|