Neotropiso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Ecozone Neotropic.svg|thumb|250 px|Mapo de la Neotropika ekozono]] |
[[Dosiero:Ecozone Neotropic.svg|thumb|250 px|Mapo de la Neotropika ekozono]] |
||
La '''neotropika ekozono''' aŭ '''[[neotropiko]]''' aŭ '''novtropika ekozono''' (novtropiko kiel mallongigo por ''novmonda tropiko'') estas unu el la ok [[ekozono]]j aŭ [[biogeografio|biogeografiaj]] regnoj de la [[Tero|tersupra]]ĵo. Ekozono estas '''ujo''' de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo. |
La '''neotropika ekozono''' aŭ '''[[neotropiko]]''' aŭ '''novtropika ekozono''' (novtropiko kiel mallongigo por ''[[nova mondo|novmonda]] tropiko'') estas unu el la ok [[ekozono]]j aŭ [[biogeografio|biogeografiaj]] regnoj de la [[Tero|tersupra]]ĵo. Ekozono estas '''ujo''' de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo. |
||
La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de [[Sudameriko]] kaj [[Mezameriko]] ĝis la sudo de [[Meksiko]]. Ĝi prezentas [[faŭno]]n kaj [[flaŭro]]n kiuj diferencas de tiuj de la [[Nearkta ekozono|Nearkto]], pro la estinta disigo inter la du [[kontinento]]j. |
La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de [[Sudameriko]] kaj [[Mezameriko]] ĝis la sudo de [[Meksiko]]. Ĝi prezentas [[faŭno]]n kaj [[flaŭro]]n kiuj diferencas de tiuj de la [[Nearkta ekozono|Nearkto]], pro la estinta disigo inter la du [[kontinento]]j. |
Kiel registrite je 21:35, 21 dec. 2010
La neotropika ekozono aŭ neotropiko aŭ novtropika ekozono (novtropiko kiel mallongigo por novmonda tropiko) estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo.
La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la Nearkto, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
Ĉefaj ekologiaj partoj
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la Neotropiko en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
- Ekoprovinco de Centraj Andoj
- Orient-Sudamerika ekoprovinco
Orient-Sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilujo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversa Atlantika arbaro de orienta Brazilujo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.
- Ekoprovinco de Nordaj Andoj
- Sud-Sudamerika ekoprovinco
Historio
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Nov-Zelandon, kaj Antarkton, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive marsupiulajn mamulojn kaj la antarktan flaŭron.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Endemiaj bestoj kaj plantoj
Bestoj
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la Neotropiko, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la Neotropiko inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la Neotropiko inkluzivas :
- la ordon ksenartrojn : formikomanĝulojn, dazipojn, Megalonychidae kaj Bradypodidae;
- okcidentajn simiulojn : kalitriksedojn, cebedojn, Aotidae, Pitheciidae, Atelidae;
- Caviomorpha (ronĝulojn), inkluzive kapibaron, kobajon, kaj ĉinĉiledojn;
- la ordojn Didelphimorphia kaj Paucituberculata.
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al Neotropiko inkluzivas :
- Furnariedojn
- Tamnofiledojn
- Traŭpedojn
- Caimaninae (grupon de aligatoredoj)
- Dendrobatidae (grupon de anuroj)
- Gonyleptidae (grupon de araneoidoj)
Vidu ankaŭ
Neotropikaj ekoregionoj
Eksteraj ligiloj
- Listo de la ekoregionoj de la Neotropiko (WWF) angle
- Mapo de la ekozonoj angle
- Eko-Indekso, Dulingvaj elserĉ-referencoj pri naturprotektaj kaj esploradaj projektoj en la Neotropiko; Servo de la "Rainforest Alliance" (Pluvarbara Ligo). angle hispane
Referencoj
- Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford. angle
- Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC. angle
- Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2 angle
- Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world. IUCN Occasional Paper no. 18, Morgues, Switzerland. angle